Alfred Tarski

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Alfred TARSKIAlfred Tajtelbaum (naskiĝis la 14-an de januaro 1901 en Varsovio, mortis la 26-an de oktobro 1983 en Berkeley, Usono) estis pola logikisto, matematikisto kaj filozofo. Edukita en la Universitato de Varsovio kaj membro de la Lvova-Varsovia skolo kaj la Varsovia lernejo de matematiko kaj filozofio, li elmigris al Usono en 1939 kie li fariĝis naturalizita civitano en 1945. Li instruis kaj realigis serĉon en matematiko en la Universitato de Kalifornio ĉe Berkeley de 1942 ĝis sia morto.

Vivo

Li naskiĝis en juda familio. En varsovia gimnazio li lernis la germanan, francan, latinan, historion, religion, leĝon, logikon, matematikon, fizikon, kosmologion (ampleksantan astronomion, geografion kaj geologion) kaj higienon. Kvankam lia atesto ne listigis la grekan, li ĝin ekkonis. Li ankaŭ flue parolis la rusan. En la Varsovia Universitato, li studis biologion. Tie malkovris lin Stanisław Leśniewski, kiu inklinis[Kontrolenda lingvaĵo] lin forlasi biologion favore al filozofio.

En 1924 Tarski doktoriĝis, gvidata de Leśniewski, pri O wyrazie pierwotnym logistyki kaj unu jaron poste habilitiĝis. En la jaroj 1925-1939 li estis docento de Varsovia Universitato, kie li lekciis pri fundamentoj de matematiko kaj logiko. Samtempe li instruis en Liceo al Stefan Żeromski en Varsovio.

Malantaŭ la oceano

Tuj antaŭ eksplodo de la dua mondmilito li foriris al Usono, kie li loĝis ĝis sia morto. Junie 1945 li akceptis usonan civitanecon. Jen listigo de liaj postenoj:

Li ankaŭ estis vizitanta profesoro en altlernejoj de Meksiko, Los Anĝeleso, Ĉilio, Londono kaj en Sorbono.

Atingoj

Alfred Tarski okupiĝis pri pluraj kampoj de matematiko - i.a. pri aroteorio, algebro, logiko kaj filozofio. Lia plej grava atingo estas difino de vero. Tiel li forĵetis paradokson de mensogulo (alie: paradokso de Epimenides) kiu pruvas ke vero ne povas ekzisti. Tarski pruvis tamen ke tiu paradokso estas interne malakorda. Li interpretis nocion de vero kiel la eco de frazoj logikaj devenataj de lingvo estanta metalingvo rilate al lingvo en kiu tiuj frazoj estas parolataj. Pli simple- Tarski juĝis ke la frazo X estas vera tiam kaj nur tiam kiam estus tiel kiel frazo X parolas. Tiel li komencis novan parton de matematiko - teorion de modeloj. Ĝi permesas ĝeneralan rigardadon de matematiko.

Tarski estis ankaŭ kunreanto de la paradokso de Banach-Tarski. Liaj prikonsideroj pri la vero influis plurajn filozofojn kiel Karl Popper, Willard Quine kaj Donald Davidson.

Korespondismo

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Korespondismo.

La teorio de la vero kiel «korespondo al la faktoj» ricevis fundamentan rimarkecon ene de la kritika raciismo de Karl Popper, kiu rekonis al Alfred Tarski la meriton de ĝia rehabilito.

(Citaĵo) “ Ni nomas "vera" aserto se ĝi koincidas kun la realo aŭ korespondas al la faroj aŭ se la aĵoj estas tiaj kiaj la aserto ilin prezentas; kaj la koncepto tieldirita absoluta al la objekto de la vero, kiun unuopulo daŭre uzas. Unu el plej gravaj rezultoj de la moderna logiko konsistas en la rehabilito kun plena sukceso de la absoluta koncepto pri la vero. [...] Mi volus indiki en la rehabiblito de la koncepto pri la vero flanke de matematikisto kaj logikisto Alfred Tarski la rezulton filozofie plej gravan de la moderna matematika logiko.” (K. Popper, Sulla logica delle scienze sociali, in AA.VV., Dialettica e positivismo in sociologia, Einaudi, Torino 1972).

Bibliografio

  • Alfred Tarski, Wprowadzenie do logiki i do metodologii nauk dedukcyjnych, eldonisto "ALEPH", 1994. Elangligo Monika Sujczyńska
  • Alfred Tarski (1944): The Semantical Concept of Truth and the Foundations of Semantics, Philosophy and Phenomenological Research 4 – accessibile qui
  • Alfred Tarski (1983) (1956): Logic, Semantics, Metamathematics, J. Corcoran ed., Hackett, 1st edition edited and translated by J. H. Woodger, Oxford University Press.
  • Alfred Tarski (1986): What are Logical Notions?, Corcoran, J. ed., History and Philosophy of Logic, 7 pp. 143-154
  • Alfred Tarski (2002): On the Concept of Following Logically. Tłumaczenie Magda Stroińska i David Hitchcock History and Philosophy of Logic 23: 155-196.
  • Alfred Tarski, Steven Givant (1987): A Formalization of Set Theory Without Variables, American Mathematical Society

Literaturo

  • Alfred Tarski: dedukcja i semantyka [déduction et sémantique] (red. Jacek Jadacki). Warszawa 2003

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj