Los-Anĝeleso
| Los-Anĝeleso | |||
| angle: Los Angeles, hispane: Los Ángeles | |||
| urbo | |||
|
Los-Anĝeleso
|
|||
|
|||
| Oficiala nomo: Los Angeles | |||
| Kromnomoj: L.A., La urbo de anĝeloj, La amuza ĉefurbo de la mondo | |||
| Ŝtato | |||
|---|---|---|---|
| Federacia ŝtato | Kalifornio | ||
| Kantono | Los-Anĝeleso | ||
| Situo | Los-Anĝeleso | ||
| - alteco | 71 m s. m. | ||
| - koordinatoj | 34°03′00″N 118°15′00″W / <span class="geo-dec geo" title="Mapoj, elĉielaj bildoj kaj aliaj datumoj por 34.05 Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo *">34.05°N, Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo < | ||
| Plej alta punkto | 1548 | ||
| - situo | Sisiter Elsie | ||
| Plej malalta punkto | 0 | ||
| Areo | 1 290,6 km² (129 060 ha) | ||
| - de aglomeraĵo | 4 319,9 km² (431 990 ha) | ||
| - de lando | 1 214,9 km² (121 490 ha) | ||
| - de akvo | 75,7 km² (7 570 ha) | ||
| Loĝantaro | 3 849 378 (2006) | ||
| - de aglomeraĵo | 17 755 322 | ||
| Denseco | 2 982,63 loĝ./km² | ||
| - de aglomeraĵo | 4 110 loĝ./km² | ||
| Fondita | 4-a de septembro 1781 | ||
| Urbestro | Antonio Villaraigosa | ||
| Horzono | PTZ (UTC-8) | ||
| - somera tempo | PTZ (UTC-7) | ||
| Poŝtkodo | 90001-90068, 90070-90084, 90086-90089, 90091, 90093-90097, 90099, 90101-90103, 90174, 90185, 90189 | ||
| Telefona antaŭkodo | 213, 310, 323, 424, 661, 818 | ||
|
Situo enkadre de Okcidenta Usono
|
|||
| Retpaĝo: www.lacity.org | |||
Los-Anĝeleso (hispane: Los Ángeles; angle: Los Angeles) estis fondita en la 18-a jarcento kiel meksika farmvilaĝo, kies kompleta nomo estis "Nuestra Señora la Reina de Los Ángeles del Río de Porciuncula", fariĝis mondfama en la 20-a jarcento kiel la loko de Hollywood, centro de la usona kinoindustrio pro la tieaj bona vetero, variega tereno, kaj libereco el tiamaj monopoliistoj de Novjorko (inter ili, Edisono).
Ĝi nun estas la plej granda urbo en Kalifornio, dua plej granda en Usono, kaj la deka plej granda en la mondo. Kvankam nur 3,6 milionoj da homoj loĝas inter la landlimoj de la urbo Los-Anĝeleso mem, pli ol 16 milionoj enloĝas la urban aglomeraĵon de la tri kantonoj Los-Anĝeleso, Orange, kaj Riverside.
La urbo estas loko de gravaj institucioj kaj eventoj pri ekonomio, scienco, kulturo kaj amuzo. Ĝi dufoje gastigis la olimpikojn, en 1932 kaj en 1984.
Enhavo |
Historio [redakti]
La marbordan regionon, kie nun estas Los-Anĝeleso, dum jarcentoj loĝis indianoj. La unuaj eŭropanoj alvenis en 1542 sub Juan Rodríguez Cabrillo, portugaldevena esploristo, kiu ne setlis tie. Meze de la 16-a jarcento la regiono iĝis parto de la vicreĝlando Nova Hispanio. Vera koloniado komenciĝis nur ĉirkaŭ 1769.
La urbo estis fondita de hispanaj koloniistoj en 1781 kun la nomo "El Pueblo de Nuestra Señora la Reina de los Angeles de Porciúncula" (La Urbo de Nia Sinjorino la Reĝino de la Anĝeloj de Porciúncula). La nomo devenis de tiu de kapelo aparteninta al la Sankta Francisko, kies kultantoj regadis la hispanan koloniadon de Kalifornio kaj konstruis multajn misiejojn tra la ŝtato. (Ili donis la nomon de sia majstro al la alia urbego de Kalifornio, Sanfrancisko.) Iom post iom, la nomo mallongiĝis al la nuna "Los Angeles" (prononcita angle "lasANĝelis", hispane "losANĥeles") kaj ofte simple al "L.A." (elej').
En 1821 ĝi iĝis parto de sendependiĝanta Meksiko. Post la Meksika-Usona Milito ĝi en 1848 per la traktato de Guadalupe Hidalgo estis kaptita de Usono, kiu en 1950 oficiale igis Kalifornion usona subŝtato.
Dum la malfrua 19-a kaj 20-a jarcentoj la urbo kreskadis, ĝis ĝi fariĝis la plej granda en Kalifornio. Los-Anĝeleso fifamiĝis pro malbona situacio inter rasoj. Nigrahaŭtuloj tumultis tie en 1965 kaj 1992, kiel protesto kontraŭ brutaleco polica kaj la malegala ekonomia situacio.
Klimato [redakti]
Los-Anĝeleso havas mediteranean aŭ subtropikan klimaton. Tro grandaj diferencoj ne estas inter la monatoj. Jare pluvas po 305 mm (laŭ aliaj 385; tre malofte neĝas). Laŭ la klasifiko de Köppen la klimato de la marbordaj partoj estas Csb kaj de la aliaj Csa.
Mezume estas rimarkebla pluvo nur je 35 tagoj en jaro, kaj preskaŭ nur en vintro kaj printempo. La renkonto de varma kaj malvarma aero (de la enlandaj dezertoj kaj de la maro) ofte kaŭzas nebulojn aŭ nubojn, precipe en printempo. Tia vetero ofte malhelpas la forblovon de haladzo, kiu tiam kolektiĝas en kaj ĉirkaŭ la urbo.
Geologia situo [redakti]
La regiono de Los-Anĝeleso situas en la pacifika fajro-ringo, zono de sismologia nestabileco. Ĉiujare okazas proksimume 10.000 tertremoj[1].
Kelkaj marbordaj lokoj de la urbo estas sub certa risko de cunamoj. Post la Granda Ĉilia Tertremo en 1960 cunamo damaĝis kelkajn havenojn.
Famuloj [redakti]
- en la urbo naskiĝis David Carradine
- en la urbo naskiĝis Dustin Hoffman
- en la urbo naskiĝis Liza Minnelli
- en la urbo mortis hungara operkantisto Kálmán Pataky
- en la urbo mortis hungara aktorino Éva Szörényi
- en Holivudo mortis hungara aktoro Oszkár Beregi
Ĝemelurboj [redakti]
Eilat, Izraelo (1959)
Nagoja, Japanio (1959)
Salvador, Brazilo (1962)
Bordeaux, Francio (1964)
Berlino, Germanio (1967)
Lusako, Zambio (1968)
Meksikurbo, Meksiko (1969)
Auckland City, Nov-Zelando (1971)
Busan, Sud-Koreio (1971)
Mumbai, Barato (1972)
Tehrano, Irano (1972)
Tajpejo, Tajvano
Guangzhou, Ĉinio
Ateno, Grekio (1984)
Sankt-Peterburgo, Rusio (1984)
Vancouver, Kanado (1986)
Giza, Egiptio (1989)
Ĝakarto, Indonezio (1990)
Kaunas, Litovio (1991)
Makati, Filipinoj (1992)
Split, Kroatio (1993)
San Salvador, Salvadoro (2005)
Bejruto, Libano (2006)
Ischia, Italio (2006)
Erevano, Armenio (2007)
Esperantistoj en Los-Anĝeleso [redakti]
Bildoj [redakti]
Eksteraj ligiloj [redakti]
http://www.ci.la.ca.us
http://www.lacity.org
http://www.lacvb.com
http://www.usc.edu/isd/archives/la
http://vladimir-okc.narod.ru/UU-html/truu39.htm Unuetaĝa Usono ĉ.39 "Lando de Dio" en Esperanto
Vidu ankaŭ [redakti]
- Listo de milionurboj
- Plej grandaj urboj (laŭ enloĝantaro)
Notoj [redakti]
- ↑ Earthquake Facts (angle) (HTML). Earthquake Hazards Program. Alirita 2012-12-16. “(15) Each year the southern California area has about 10,000 earthquakes.”
|
||||||

