Anatole France

El Vikipedio
(Alidirektita el Anatole FRANCE)
Saltu al: navigado, serĉo
Anatole France
Anatole FranceA.jpg

A. France, 1874
Persona informo
Plumnomo Anatole France
Vera nomo François-Anatole Thibault
Dato de naskiĝo 16-a de aprilo 1844
Loko de naskiĝo Parizo, Francio
Dato de morto 12-a de oktobro 1924
Loko de morto Tours, Francio
Okupo
Aĝo je morto 80
Redaktu  la ŝablonon de tiu ĉi informkesto
v  d  r

Anatole France (naskiĝis la 16-an de aprilo 1844 en Parizo, Francio, mortis la 12-an de oktobro 1924 en Tours, Francio; vera nomo François-Anatole Thibault) estis franca verkisto

Subskribo
Anatole France, portretita de Anders Zorn, 1906

Li naskiĝis en Parizo kaj mortis en sia bieno La Béchellerie, ĉe (Tours). Li estis membro de la Académie française kaj en la jaro 1921 li gajnis la Nobel-premion pri literaturo.

Li kreskis kiel filo de klera librovendisto kaj jam frue interesiĝis pri literaturo. En 1866 li konatiĝis kun eldonisto Alphonse Lemerre kaj eklaboris kiel sendependa kunlaboristo redaktante ekzemple plurvoluman antologion de samepoka liriko.

En 1876 li eklaboris kiel bibliotekisto, por havi sufiĉan regulan enspezon por fondi familion, kaj restis sur tiu posteno ĝis 1890, poste povis vivteni la familion kiel libera verkisto.

France engaĝiĝis en la afero Dreyfus. Li subtenis la manifeston de Emile Zola favore al Dreyfus, juda armeoficiro, kiu false estis akuzita kaj arestita pro spionado. France verkis pri la afero en sia novelo novel Monsieur Bergeret (1901).

[redakti] Listo de verkoj

  • Le crime de Sylvestre Bonnard (La krimo de Slvestr' Bonar') - romano, 1881
  • Thais - romano, 1891
  • La rotisserie de la Reine Pédauque(Rostejo "ĉe reĝino Pédauque") - rakonto, 1893
  • Histoire contemporaine (Nuntempa historio) - 4 volumoj, 1897-1901
  • Histoire Comique dusenca titolo, signifas fakte teatrula rakonto - kiel en Scarron "Roman Comique" - (romano, 1903)
  • Les dieux ont soif (La dioj soifas) - romano, 1912
  • La révolte des anges (Ribelo de la anĝeloj) - romano, 1914

[redakti] En Esperanto aperis

  • Pensées de Riquet ; Les juges intègres = Pensoj de Henĉjo ; La neriproĉeblaj juĝistoj = Pensi di Riquet ; La judiciisti yustega. - Paris: Chaix, 1921. - 48 p. Broŝuro en la franca lingvo, en Esperanto kaj Ido
  • Thais de Anatole France. Resumis, adaptis kaj esperantigis el angla trad. de la france verkita romano Edward S. Payson. - West Newton, Mass.: Dow, 1921

[redakti] Eksteraj ligiloj

Ekstera ligilo  http://www.gutenberg.net/browse/BIBREC/BR6377.HTM
Ekstera ligilo  http://www.nobel-winners.com/Literature/anatole_france.html
Ekstera ligilo  http://www.surlalunefairytales.com/bluebeard/fiction/anatolefrance.html
Ekstera ligilo  http://www.surlalunefairytales.com/sleepingbeauty/fiction/anatolefrance.html
Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj