Ani DiFranco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ani DiFranco
Persona informo
Naskonomo Angela Maria DiFranco
Naskiĝo 23-an de septembro 1970 (1970-09-23) (53-jaraĝa)
en Bufalo, Nov-Jorkio,  Usono
Ŝtataneco Usono
Alma mater La Nova Lernejo • Buffalo State University • Buffalo Academy for Visual and Performing Arts • Eugene Lang College of Liberal Arts
Okupo
Okupo kantaŭtorokantisto • surstrata artisto • komponistogitaristomuzikproduktisto • poeto • verkisto • diskografa artisto
TTT
Retejo http://anidifranco.com/
vdr

Ani Maria DiFRANCO (naskita la 23-an de septembro 1970) estas usona kantisto, muzikisto kaj kreinto, kiu estas konsiderita de multaj kiel feminisma simbolo [1]. Ŝi estas konata kiel produktiva artisto, kiu publikigis 17 albumojn en 17 jaroj [2][3][4][5].

La muziko de DiFranco estis klasifikita kiel folklora roko kaj alternativa roko, kvankam ĝi havas suplementajn influojn de punko, funko, hiphopo kaj ĵazo. Ŝi eldonis ĉiuj ŝiaj albumoj sur ŝia propra registrada etikedo, Righteous Babe (angle por Justula Bebino).

Vivo[redakti | redakti fonton]

DiFranco estis naskita en Buffalo, New York al usona juda patrino kaj ital-usona patro. 9-jaraĝa ŝi komencis ludi reludversiojn de Beatles- kantoj en lokaj drinkejoj kun sia gitarinstruisto [6].

En 1989, 18 jaraĝa, DiFranco fondis sian propran diskokompanion, "Righteous Records", kiu estis renomita "Righteous Babe Records" en 1994, kun buĝeto de nur 50 dolaroj. Ŝia debutalbumo, "Ani DiFranco", estis publikigita en 1990.

DiFranco identigis kiel ambaŭseksema por la plej granda parto de ŝia kariero, kaj en 1998 geedziĝis kun sonteknikisto Andrew Gilchrist. Multaj fontoj raportis ke multaj el ŝiaj fanoj sentis ke ŝi perfidis ilin kiam ŝi geedziĝis kun viro. Kvin jarojn poste DiFranco kaj Gilchrist divorcis. La 20-an de januaro 2007 DiFranco naskis filinon nomitan Peta Lucia (hejma naskiĝo). La patro de la knabino estas Mike Napolitano, kiu kunproduktis la albumon de DiFranco, "Reprive" en 2006.

Rekono kaj famo[redakti | redakti fonton]

DiFranco prezentas en 2008

La 21-an de julio 2006, DiFranco ricevis la premion Woman of Courage (Virino de Kuraĝo) de la "Nacia Organizo por Virinoj" (N.O.W), usona feminisma organizaĵo. DiFranco estas la unua muzikisto kiu ricevas la premion, donitan ĉiujare al virino, kies kontribuo al la feminisma movado elstaras.

DiFranco estis nomita "la ĉefrolulo de Bufalo de rok-muziko." Ekde 2003, ŝi estis nomumita kvar fojojn por la Grammy Award for Best Album Cover. Ŝi gajnis unufoje en 2004, por la kovrilo de la albumo "Evolve", kiun ŝi desegnis kune kun Brian Grunt.

Muzika stilo kaj folka bildigo[redakti | redakti fonton]

La gitarludado de DiFranco ofte estas karakterizita per stakato, rapida fingroplukada stilo, kaj alternativaj indikoj de la gitaro. Ŝia kantoteksto ofte inkludas vortludojn, metaforojn kaj ironion kaj estas laŭditaj por sia komplekseco. Kvankam la muziko de DiFranco estis etikedita folkroko kaj alternativroko, ŝi miksis ĝenrojn ekde siaj fruaj albumoj. DiFranco kunlaboris kun multaj artistoj, inkluzive de la kantisto Prince. Ŝi uzis vastan gamon de stiloj kaj instrumentoj inkluzive de latuninstrumentoj, promenbaso, kordoj, elektronikaj instrumentoj kaj sintezilo. DiFranco mem diris ke "popolmuziko ne estas akustika gitaro - tio ne estas kie ties koro ĉeestas. Mi uzas la vorton folko por priskribi punkan kaj repan muzikon. Tio estas sinteno, kaj tio estas konscio pri onia heredaĵo, kaj tio estas komunumo. Tio estas nekomerca muziko kiu donas voĉon al malsamaj komunumoj kaj ilian lukton kun aŭtoritato."

Liriko kaj politiko[redakti | redakti fonton]

Kvankam multe de la materialo de DiFranco estas aŭtobiografia, ĝi ofte estas tre politika. Multaj el ŝiaj kantoj traktas sociajn problemojn de nia tempo kiel ekzemple rasismo, seksismo, seksmisuzo, homofobio, seksaj rajtoj (ekzemple, la temo de aborto), malriĉeco, kaj milito. La kombinaĵo de la persona kaj la politika estas parte respondeca por la frua sukceso de DiFranco inter aktivulaj kolegiaj studantoj, kelkaj el kiuj ekkonstruis fanaron por ŝi jam en 1994. Ĉar la rapida pliiĝo de populareco de DiFranco en la mez-1990-aj jaroj ŝuldiĝis plejparte al personaj rilatoj kaj buŝ-al-buŝa konigo prefere ol la gazetaro, ŝiaj fanoj ofte esprimis senton de komunumo. DiFranco esprimis politikajn opiniojn ankaŭ ekster ŝia muziko. En la usona prezidant-baloto en 2000, ŝi instigis voĉdoni por Ralph Nader.

DiFranco eldonis memoraĵon, No Walls and the Recurring Dream (angle por Neniuj Muroj kaj la Ripetiĝanta Revo), la 7an de majo, 2019, de Viking Books. La verkaĵo atingis la The New York Times Best Seller list.

Diskografio[redakti | redakti fonton]

Studiaj albumoj[redakti | redakti fonton]

  • 1990 - Ani DiFranco
  • 1991 - Not So Soft
  • 1992 - Imperfectly
  • 1993 - Puddle Dive
  • 1993 - Like I Said: Songs 1990-91
  • 1994 - Out of Range
  • 1995 - Not a Pretty Girl
  • 1996 - Dilate
  • 1998 - Little Plastic Castle
  • 1999 - Up Up Up Up Up Up
  • 1999 - To the Teeth
  • 2001 - Revelling/Reckoning
  • 2003 - Evolve
  • 2004 - Educated Guess
  • 2005 - Knuckle Down
  • 2006 - Reprieve
  • 2007 - Canon
  • 2008 - Red Letter Year
  • 2012 - ?Which Side Are You On
  • 2014 - Allergic to Water
  • 2017 - Binary
  • 2021 - Revolutionary Love

Prezentaj albumoj[redakti | redakti fonton]

  • 1994 - An Acoustic Evening With
  • 1997 - Living in Clip
  • 1998 - Women in (E)motion
  • 2002 - So Much Shouting, So Much Laughter
  • 2004 - Atlanta - 10.9.03
  • 2004 - Sacramento - 10.25.03
  • 2004 - Portlando - 4.7.04
  • 2005 - Bostono - 11.16.03
  • 2005 - Ĉikago - 1.17.04
  • 2005 - Madisono - 1.25.04
  • 2005 - Romo - 11.15.04
  • 2006 - Carnegie Hall - 4.6.02
  • 2007 - Bostono - 11.10.06
  • 2008 - Hamburgo - 10.18.07
  • 2009 - Saratoga, CA - 9.18.06
  • 2009 - Ĉikago - 9.22.07
  • 2010 - Live at Bull Moose Music
  • 2012 - Buffalo - 4.22.2012
  • 2013 - Londono - 10.29.2008
  • 2014 - Ridgefield, CT - 11.18.2009
  • 2014 - Harrisburg, PA - 1.23.2008

Albumetoj[redakti | redakti fonton]

  • 1996 - More Joy, Less Shame
  • 1999 - Little Plastic Remixes
  • 2000 - Swing Set

Video[redakti | redakti fonton]

  • 2002 - Render: Spanning Time with Ani DiFranco
  • 2004 - Trust

Poezio[redakti | redakti fonton]

  • 2007 - Verses

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]