Antarkta perloradiko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Antarkta perloradiko
ColobanthusQuitensisIllustration.jpg
Biologia klasado
Regno: Plantoj (Plantae)
Divizio: Angiospermoj (Magnoliophyta)
Klaso: Dukotiledonaj plantoj (Magnoliopsida)
Ordo: Kariofilaloj (Caryophyllales)
Familio: Kariofilacoj (Caryophyllaceae)
Genro: Colobanthus
Specio: C. quitensis
Colobanthus quitensis
(Kunth) Bartl.
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

Antarkta perloradiko ( Colobanthus quitensis ) estas unu el la nur du angiospermaj plantoj el la Antarkta ekozono, la alia estante antarkta hargreso (Deschampsia antarctica) [1].

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La antarkta perloradiko prezentas kusenan kreskadformon, tiel ke ĝi similas al musko. Ĝi altas ĉirkaŭ 5 centimetrojn kaj estas senhara [2], malgranda, laŭ grandeco tre variigebla kompakta planto kun forta radiko kaj kun folioj malfalditaj en rondo. Tiuj ĉi folioj estas grasecaj, linio-formaj, rigidaj aŭ molaj kaj longas 1 ĝis 1,5 centimetrojn, foje ankaŭ pli longe. [3].

La sveltaj infloreskoj estas tiel longaj kiel la plantoj mem, aŭ eĉ iome pli longaj kaj portas finstarantajn unuopajn florojn sur mallonga, je la pinta fino dikiginta flortigo. Brakteoj povas troviĝi je la floro aŭ je la flortigo. La kvar sepaloj estas ovo-formaj ĝis long-rondaj kaj pinte mallarĝiĝantaj. La samnombraj stamenoj staras alternante kontraŭ la petaloj. La frukto estas kapsulo kaj elstaras el la kaliko. La semoj estas ruĝecaj kun longa ovolo.

Disvastiĝo[redakti | redakti fonton]

Antarkta perloradiko, Sud-Georgio.

La arealo de la antarkta perloradiko fakte estas ankaŭ neotropika kaj tre vasta. Ĝi etendiĝas ekde Meksiko (17° N) tra la Andoj ĝis Patagonio [4]. La specio troviĝas tra la Sudaj Orkadoj, la Sudaj Ŝetlandaj Insuloj, la Falklandoj, Sud-Georgio ĝis la Antarkta duoninsulo. [5]. Tie ci ĝi estas limigita al la senglaciaj areoj de la okcidenta marborda regiono, kie ĝi okupas bone drenitajn, mineralajn lomgrundojn.

Kaŭze de la tutmonda varmiĝo, pli da semoj kapablas ĝermi, kreante multe da ĝermoplantoj kaj plantidoj. Referaĵoj indikas ke estiĝas kvinfoja multoblo de plantoj kiel rezulto. Tiu kaŭzis la plivastiĝon de tiu specio suden kaj la okupadon de pli grandaj areoj. La arealo de antarkta perloradiko etendiĝas pli sude ol la 56-a cirklo de suda latitudo.

Taksonomiaj sinonimoj inkluzivas Sagina quitensis Humboldt, Bonpland & Kunth.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Their, Rudolph E. D. 1965 : American Institute of Biological Sciences, BioScience, 15, nr 4, pp. 285–287. [1]
  2. Reiche, Karl 1896 : Estudios críticos de la Flora de Chile. Vol. 1, p. 189, (PDF Online)
  3. Macbride, J. Francis 1937 : Flora of Peru - Caryophyllaceae In: Fieldiana. Botany series, v. 13, II, No. 2: p. 578
  4. Sierra-Almeida, Angela; et al. 2007 : Photosynthetic responses to temperature and light of Antarctic and Andean populations of Colobanthus quitensis (Caryophyllaceae). In: Revista chilena de historia natural, Vol. 80, no. 3, p. 335-343. ISSN 0716-078X.
  5. Komárková, Vera; Poncet, Sally; Poncet, Jérôme 1985 : Two Native Antarctic Vascular Plants, Deschampsia antarctica and Colobanthus quitensis : A New Southernmost Locality and Other Localities in the Antarctic Peninsula Area. In: Arctic and Alpine Research, Vol. 17, No. 4., 1985, pp. 401-416.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]