Arbuto (genro)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Arbuto
Arbutus menziesii
Arbutus menziesii
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonaj Magnoliopsida
Ordo: Erikaloj Ericales
Familio: Erikacoj Ericaceae
Genro: Arbutus
L.
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La arbuto (Arbutus) estas precipe holarktisa genro de minimume 14 specioj de angiospermoj en la familio de erikacoj, hejme en la mezvarmaj zonoj kun mediteranea klimato, de Okcident-Eŭropo kaj de Nordameriko.

malfermita frukto Frucht

Priskribo

La genro konsistas el arboj, arbetoj aŭ arbedoj kun ruĝe deskvamiĝanta arboŝelo kaj manĝeblaj ruĝaj beroj [1]. La frukta disvolviĝo estas prokrastita dum ĉirkaŭ kvin monatoj post polenado, tiel ke la floroj aperas samtempe kun la maturiĝantaj pasint-jaraj fruktoj [1].

Naciaj nomoj

Specioj

Freŝdata studaĵo kiu analizis ribosoman DNA de arbuto kaj parencaj genroj sugestas ke arbuto estas parafiletika kaj ke la mediteraneaj specioj de Arbutus estas pli forte parencaj kun Arctostaphylos, Arctous, Comarostaphylis, Ornithostaphylos kaj Xylococcus ol kun la okcident-nordamerikaj specioj de arbuto, kaj ke la apartigo inter la du grupoj okazis je la limo inter la Paleogeno kaj la Neogeno [2].

Palearktiso

Nearktiso

Hibridoj

  • Arbutus 'Marina' kun nesciata parenco kun A. menziesii.
  • Okcidenta kaj orienta arbuto nature hibridiĝas kie ili havas komunajn arealojn; la hibrido estas nomata Arbutus × andrachnoides (sin. A. × hybrida, aŭ A. andrachne × unedo), heridigante trajtojn de ambaŭ gepatroj, sed kutime tiuj hibridoj malofte naskigas plantidojn el semoj.

Ekologio

Arbutaj specioj estas uzataj kiel nutraĵaj plantoj de iuj lepidopteraj specioj inkluzive de Pavonia pavonia.

Uzadoj kaj simboleco


Referencoj

  1. 1,0 1,1 Mabberley, D.J. 1997. The plant book: A portable dictionary of the vascular plants. Cambridge University Press, Cambridge angle
  2. Hileman, L.C., Vasey, M.C. & Parker, V.T. 2001. Phylogeny and Biogeography of the Arbutoideae (Ericaceae): Implications for the Madrean-Tethyan Hypothesis. Systematic Botany 26 (1): 131–143 angle
  3. Laguna-montaraj pinaroj-kverkaroj
  4. angle Paul D. Sørensen 1987 : Arbutus tessellata(Ericaceae), new from Mexico, Brittonia, 39(2):263-267.

Bibliografio

  • angle Hileman, Lena C., Vasey, Michael C., & Thomas Parker, V. 2001 : Phylogeny and Biogeography of the Arbutoideae (Ericaceae): Implications for the Madrean-Tethyan Hypothesis. Systematic Botany 26 (1): 131–143.
  • angle Listo de arbuto-specioj