Distrikto Ludwigsburg
Blazono | Mapo |
---|---|
bazaj informoj | |
federacia lando: | Baden-Virtembergo |
distriktaro: | Stutgarto |
regiona ligo: | Stutgarto |
administra sidejo: | Ludwigsburg |
areo: | 686 km² |
enloĝantoj: | 513.819 (fine de junio 2006) |
aŭtokodo: | LB (Ludwigsburg) |
La distrikto Ludwigsburg situas en la federacia lando Baden-Virtembergo de Germanio. Ĝia administra sidejo estas la samnoma, eksa rezideja urbo Ludwigsburg. La distrikto estas parto de la distriktaro Stutgarto kaj de la regiona ligo Stutgarto.
Najbaras la distriktoj Heilbronn norde, Rems-Murr oriente, Böblingen sude kaj Enz okcidente. Krome sude limas eksterdistrikta urbo Stutgarto, la centro de la federacia lando.
Administra divido
La distrikto konsistas el 39 komunumoj, el kiuj x estas urboj. En la sekva listo inter krampoj aldoniĝas la respektiva nombro de enloĝantoj laŭ la stato fino de septembro 2006.
Urboj:
- Asperg (12.960)
- Besigheim (11.818)
- Bietigheim-Bissingen (42.289)
- Bönnigheim (7.543)
- Ditzingen (24.291)
- Freiberg am Neckar (15.615)
- Gerlingen (18.959)
- Großbottwar (8.359)
- Korntal-Münchingen (18.321)
- Kornwestheim (30.832)
- Ludwigsburg (87.378)
- Marbach am Neckar (15.564)
- Markgröningen (14.476)
- Oberriexingen (2.996)
- Remseck am Neckar (22.556)
- Sachsenheim (17.268)
- Steinheim an der Murr (11.805)
- Vaihingen an der Enz (28.803)
Neurbaj komunumoj:
- Affalterbach (4.618)
- Benningen am Neckar (5.499)
- Eberdingen (6.523)
- Erdmannhausen (4.822)
- Erligheim (2.737)
- Freudental (2.485)
- Gemmrigheim (4.009)
- Hemmingen (7.516)
- Hessigheim (2.227)
- Ingersheim (6.079)
- Kirchheim am Neckar (5.145)
- Löchgau (5.387)
- Möglingen (10.374)
- Mundelsheim (3.168)
- Murr (6.105)
- Oberstenfeld (8.076)
- Pleidelsheim (6.257)
- Schwieberdingen (11.008)
- Sersheim (5.133)
- Tamm (12.181)
- Walheim (3.013)
Iuj urboj kaj/aŭ komunumoj interkonsentis kune oferti partojn de la publikaj servoj kadre de administraj komunumaroj. Tiuj grupigoj en la supra listo (laŭ la nuna stato) ne aparte listiĝas.
Partneraj regionoj
La distrikto havas partnerajn rilatojn kun
- la regiono Supra Galileo en Israelo (ekde 1983)
- la distrikto Chemnitzer Land en Germanio (ekde 1990)
- la urbo Jiĉang en Ĉinio (ekde 1990)
- la departemento Pest en Hungario (ekde 1992)
Eksteraj ligiloj
greke oficialaj paĝoj de la distrikto (germanlingvaj)
|