Donna Leon

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Donna Leon en Varsovio la 27-an de septembro 2005

Donna Leon (* la 28-an de septembro 1942 in Montclair, Nov-Ĵerzejo, Usono, estas usona verkistino de romanoj.

Ŝi vivas en la itala urbo Venecio, kaj ĉiuj siaj krimromanoj disvolviĝas en tiu urbo. Konsiderante tion kaj ŝian ne nepre klare anglalingvan nomon, multaj legantoj en diversaj landoj de la mondo misopinias ŝin itala aŭtorino.

Post la studo en Usono kaj Italio Donna Leon instruis la anglan lingvon kaj literaturon en Italio. Poste ŝi laboris kiel ĉiĉerono en Romo, kiel varbistino en Londono kaj pli poste instruis en usonaj lernejoj en Svislando, Irano, Ĉinio kaj Saŭda Arabio. Poste ŝi estis docentino en la filio de la "Universitato de Marilando" en la usona aerarmea bazo de la urbo Vicenza en Italio, ĝis ŝi fine decidis dediĉi sin komplete al verkado de romanoj.

En pluraj landoj de Eŭropo, aparte en Germanio, ŝi estas inter la plej popularaj verkistinoj, kaj ŝiaj krimromanoj bonege vendiĝas. Je ŝia peto la romanoj ne tradukiĝas al la itala lingvo kaj ne publikiĝas en Italio, por ke la enloĝantoj de Venecio, kiuj liveras al ŝi la ideojn por la krimromanoj, ne tro konsciu pri la fakto, ke ŝi verkas romanojn, kaj plue senĝene komuniku kun ŝi.

Ekde la mezo de la 1990-aj jaroj Donna Leon ricevis plurajn elstarajn verkistajn premiojn kaj honorigojn. El ŝiaj romanoj dedukteblas ŝia aparta pasio - la opero. Laŭ propraj indikoj ŝi grandkvante vojaĝas tra Eŭropo por kapti elstarajn operajn enscenigojn. Speciale ŝi laŭdire raviĝas pri la operoj de Georg Friedrich Händel.

La Brunetti-romanoj[redakti | redakti fonton]

La heroo de la krimromanoj de Donna Leon, kiuj ekde la jaro 1992 aperas en regula ĉiujara ritmo kaj ekzemple en Germanio ekde tiam dum pli ol 15 jaroj estas la tiujare plej vendata romano, estas la venecia policisto Commissario Guido Brunetti.

La melankolia kaj simpatia policisto suferas pro la fakto ne povi forigi la malbonon el la mondo. Lia edzino Paola, filino de konteo el la historia venecia nobela familio Vitale Falier, laboras kiel profesorino pri la angla lingvo kaj estas inspirita pro la liberismaj studentaj ideoj de la jaro 1968. La preskaŭplenkreskaj infanoj Raffaele kaj Chiara en la romanoj regule montras homaman entuziasmon, kiu kontrastas kun la korupta kaj brutala mondo de krimoj, kun kiu profesie daŭre luktas la policisto. Iucsence komika elemento en ĉiuj romanoj estas la nelerta, vanta kaj malkapabla policeja ĉefo de Venecio, Vice-Questore Patta, kiu plej ofte havas la malan opinion de Guido Brunetti kaj ankaŭ fine de la romanoj, kiam la supozoj de Brunetti montriĝis pravaj, apenaŭ montras komprenon aŭ aprezon al la dungito. Kromaj ĉefroluloj estas la lojala kaj ekologie engaĝita policista kolego Sergente Vianello (bona amiko de Brunetti kaj ekde la dekunua romano Ispettore [inspektoro]) kaj la moderna, bela Signorina Elettra, kiu ekde la tria romano estas la sekretariino de sinjoro Patta.

la laborloko de Commissario Brunetti, la venecia policejo

Krom la centra krima kazo estas unuflanke la familia vivo de la romana heroo kaj aliflanke la koruptaj politikaj cirkonstancoj de la itala socio, kiuj interplektiĝas en la romanoj. Iuj kritikantoj tial akuzas la verkistinon krei antaŭjuĝan bildon pri Italio, kaj melodrame troigi la emociecon de la rakonto. Sed la kontrasto inter la harmonia familio kaj la malperfekta ŝtato, kiu postulas forigon de la krimuloj sed pro koruptaj strukuroj subtenas la krimecon, kreas la apartan etoson de la romanoj kaj donas al ili socie kritikan tendencon, kiu aparte plaĉas al multaj legantoj.

Donna Leon priskribas Venecion en siaj romanoj tiom detale, ke ĉiuj lokoj de la eventoj per urba mapo facile troveblas. Intertempe en la urbo publikiĝis aparta urba mapo kun aparta atento pri la romanaj lokoj, kiu ankoraŭ plifaciligas tion. Samtempe ankaŭ la tradicia kuirarto de Venecio estas temo en cixuj romanoj, kun la precizigo ke la romanaj roluloj plejparte pasie mem kuiras kaj manĝas hejme, kaj evitas manĝi en la urbaj restoracioj.

Intertemple la plej multaj el la romanoj estas filme adaptitaj kaj ankaŭ aperis kiel voĉelgitaj libroj sur lumdiskegoj. En la filmoj laŭ la romanoj la germana aktoro Joachim Król ludas la rolon de Commissario Guido Brunetti.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

La Brunetti-romanoj[redakti | redakti fonton]

La krimromanoj pri Commissario Guido Brunetti publikiĝas en pluraj naciaj lingvoj, sed la senkompare plej altajn eldonkvantojn havas la eldonoj en la angla kaj germana lingvoj - tial ĉi-tie menciiĝas anglaj kaj germanaj librotitoloj:

  1. Death at La Fenice, 1992 - Venezianisches Finale
  2. Death in a Strange Country, 1993 - Endstation Venedig
  3. The Anonymous Venetian, usona titolo Dressed for Death, 1994 - Venezianische Scharade
  4. A Venetian Reckoning, usona titolo Death and Judgment, 1995 - Vendetta
  5. Acqua Alta, 1996 - Acqua Alta
  6. The Death of Faith, usona titolo Quietly in Their Sleep, 1997 - Sanft entschlafen
  7. A Noble Radiance, 1998 - Nobiltà
  8. Fatal Remedies, 1999 - In Sachen Signora Brunetti
  9. Friends in High Places, 2000 - Feine Freunde
  10. A Sea of Troubles, 2001 - Das Gesetz der Lagune
  11. Wilful Behaviour, 2002 - Die dunkle Stunde der Serenissima
  12. Uniform Justice, 2003 - Verschwiegene Kanäle
  13. Doctored Evidence, 2004 - Beweise, dass es böse ist
  14. Blood from a Stone, 2005 - Blutige Steine
  15. Through a Glass, Darkly, 2006 - Wie durch ein dunkles Glas
  16. Suffer the Little Children, 2007 - Lasset die Kinder zu mir kommen
  17. The Girl of His Dreams, angle havebla ekde majo 2008

Aliaj verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Über Venedig, Musik, Menschen und Bücher ("Pri Venecio, muziko, homoj kaj libroj"), eldonejo Diogenes, Zuriko 2005
  • Mein Venedig ("mia Venecio"), elektitaj historioj, eldonejo Diogenes, Zuriko 2007

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]