Esperanto kaj interlingvao komparataj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Esperanto kaj Interlingvao estas ambaŭ planlingvoj kiuj havas ege malsimilajn vidpunktojn pri kia estas la plej bona solvo por internacia helplingvo. Kvankam ambaŭ lingvoj estas klasifikitaj kiel helplingvoj, la bazoj intelektaj de Esperanto kaj interlingvao estas tre malsimilaj, oni povus diri, ke ĉiu lingvo estas sukcesa malsimila modelo de internacia helplingvo, tamen, ene de la komunumoj de ambaŭ lingvoj ekzistas emo por kritiki pere de la vidpunkto de iu lingvo la alian (ekzemple, juĝi Interlingvaon pere de la idealoj de Esperanto kaj inverse).

Intelekta fono[redakti | redakti fonton]

Oni ne povas diri ke ĉiuj la esperantistoj aŭ interlingvaistoj havas nur unu vidpuntkon, tamen, la vidpunktoj malsimilaj de L. L. Zamenhof kaj Alexander Gode ankoraŭ estas forta influo inter la esperantistaro kaj interlingvastaro respektive. Zamenhof motiviĝis pro pluraj aspektoj de la 19-a jarcenta idealismo, kiu temas ekde la pozitivismo ĝis la utopia internaciismo, Esperanto, laŭ la opinio de Zamenhof, estas teorie neŭtrala ilo por komunikado, kaj tio povus esti utila por divastigi la idealistajn principojn: komence la filozofio de Zamenhof estis la homaranismo kaj poste tiu filozofio iĝis la interna ideo de Esperanto, ankaŭ ĉi tiu interna ideo estas grava por multaj el la proponoj de la lingvo:

  • La eŭropa karaktero de Esperanto estas tute hazarda, tamen oni povas trovi iujn karakterizaĵojn de la lingvo (kaj de aliaj okcidentaj landoj) en landoj ne-okcidentaj.
  • Esperanto estas, ideale, la dua lingvo de ĉiuj, anstataŭante ĉiujn la aliajn lingvojn en la internacia komunikado.
  • Ekzistas rivaleco inter la finvenkismo, kiu prognozas la finan venkon de Esperanto, kaj la raŭmismo kiu diras ke oni ne atendu la finan venkon baldaŭ, sed male oni profitu la nuna staton de la lingvo.
  • La kreado de interna kulturo estas grava afero por multaj esperantistoj.

Meze de la 20-a jarcento, kiam Gode gvidis la disvolvon de Interlingvao, la idealoj kiuj entenis Esperanton jam ŝajniĝis naivaj, influita de Herder, Gode proponis romantikan kaj nepozitivan lingvan vidpunkton: La lingvoj estas aspekto de popola kulturo, ne ilo por atingi celon, ideologio ne povas ligiĝi al lingvo, krom artefarita maniero. Tion signifas ke, laŭ sia vidpunkto, universala lingvo bazita laŭ la modelo de Esperanto estus neebla, aŭ plej malbone, ke oni nure povos atingi tian universalan lingvon pere de trudo, Gode pensis ke universala lingvo supozu universalan tutmondan kulturon, kio nune ne ekzistas kaj estas ne nepre bezonata.

Aliflanke, Gode pensis ke alia speco de internacia lingvo, ne universala kaj kulture ne neŭtrala estas tre ebla.

Facila lerneblo kontraŭ komprenado[redakti | redakti fonton]

Esperanto kaj interlingvao estas ege malsamaj je siaj celoj. Esperanto celas esti la dua gepatra lingvo de ĉiuj, kiun iu ajn povas facile lerni, male, interlingvao estas pli proksima al la eŭropdevenaj lingvoj, speciale la reguligitaj lingvoj, kvankam Esperanto povas esti pli neŭtrala kaj oni povas lerni ĝin pli facile, la esperantistaro ĝenerale nur povas komuniki kun aliaj esperantistoj, tamen, interlingvao povas esti facile komprenata de parolantoj de latinidaj lingvoj, se ili pretas fari ĝin.

Vortenhavo[redakti | redakti fonton]

La vortenhavo de ambaŭ lingvoj estas prenataj ĉefe de la latinidaj, ĝermanaj kaj slavaj lingvaroj, kelkfoje la ĝermanaj kaj slavaj vortoj povas esti latinigitaj, ekzemple, la angla vorto blockade, la germana vorto blockade kaj la rusa vorto блокада iĝis en interlingvao blocada.

Kvankam la plej granda parto de la vortenhavo de Esperanto kaj interlingvao estas prenataj ĉefe de la eŭropaj lingvoj, ili prenas vortojn ankaŭ de aliaj lingvoj se la vortoj de tiuj lingvoj estas pli internaciaj. Interlingvao preferas la etimologian fidelecon, do ĝi ofte adoptas vorton kiun estas la plej proksima komuna pravorto al almenaŭ tri malsamaj lingvaj unuoj (En interlingvao oni konsideras la hispanan kaj la portugalan la sama lingva unuo). Esperanto preferas regulecon, pro tio ĝi ne konsideras la formon de la vortoj en la eŭropaj lingvoj.

Ekzemple, interlingvao havas la vortojn geisha (japane 芸 者), jeque (arabe شيخ), kaj kayak (inuite ᖃᔭᖅ), dume en Esperanto, tiujn vortojn oni skribas kiel gejŝo, ŝejko kaj kajako, respektive. En esperanto por fari novajn vortojn, oni preferas kutime kunigi du aŭ pliajn radikojn kiuj jam ekzistas en la esperanta vortenhavo antaŭ ol preni vortojn de aliaj lingvoj. Oni preferas fari tion por teniĝi minimume la nombroj da "primitivaj radikoj" kaj tiel eviti la redukton de la lernokapablo, interlingvao ne faras tion, kaj pro tio multaj el siaj vortoj, jen "primitivaj" jen komponitaj, ekzistas ankaŭ en ties lingvaj fontoj.

Gramatiko kaj vortokreado[redakti | redakti fonton]

Ambaŭ lingvoj havas regulecan gramatikon, sen konjugaciojdeklinacioj malfacilaj. Tamen, interlingvao ne havas akordantajn adjektivojn nek prefiksoj aŭ sufiksoj, pro tio la gramatika strukturo de ĝiaj substantivoj kaj adjektivoj estas morfologie simpla.

La radikoj de Interlingvao estas bazitaj en "Kontrolitaj lingvoj": franca, itala, hispana, angla, germana kaj rusa. Ĝi uzas tiujn lingvojn kiel pero por selekti la pli uzatajn vortojn de tiuj eŭropaj lingvoj. La esperantaj radikoj ankaŭ estas bazitaj en la samaj lingvoj ol interlingvao, sed Esperanto aglutinas la vortojn pli ofte ol interlingvao (pro tio, Esperanto estas Aglutina lingvo). Anstataŭ uzi vorton kiu ekzistas en pluraj de la ĉefaj eŭropaj lingvoj, esperanto kreas sian propran vortojn pere de siaj propraj radikoj.

Ekzemple, la vorto "malsanulejo" estas komponita de 4 malsamaj radikoj (mal·san·ul·ej·o), en interlingvao la vorto por malsanulejo estas hospital, tiu vorto estas tuj rekonebla de parolantoj de la ĉefaj eŭropaj lingvoj pro ĝia simileco kun la simila vorto de tiuj lingvoj (Hispane: Hospital, Angle: Hospital, France:Hôpital ktp).

La jena tabelo montras la malsamecon de la vortkreado en la esperanta, interlingvao, hispana kaj angla.

Esperante Interlingvae Hispane Angle
sana san sano , saludable healthy
sano sanitate salud health
malsana malade enfermo sick, unhealthy
malsano maladia enfermedad, afección, padecimiento malady, illness, disease
malsanulejo hospital hospital hospital
saniĝi recovrar recuperarse (de la enfermedad), sanarse (de la enfermedad) to become healthy, recover
sanigi curar curar to make healthy, cure
malsaniĝi cader malade enfermar, desmejorar (en Salud) to become sick, fall ill

Ortografio[redakti | redakti fonton]

La ortografio de Esperanto estas tute fonetika kaj estas inspirata de la latinida lingvaro, male, interlingvao uzas ortografian sistemon prenata de siaj lingvaj fontoj (latinidaj, ĝermanaj kaj slavaj lingvaroj), pro tio, la ortografio de interlingvao esta pli vasta ol la ortografio de Esperanto. Ĉi tio kelkfoje kaŭzas preferon por la latinidaj lingvaroj kaj la angla, tamen, tio ankaŭ kaŭzas ke la ortografio ne estu tute fonetika sed tiel la ortografio estas pli rekonebla de la parolantoj de tiaj lingvoj.

Ekzemple, la vorto esperanta "Kontakto" kaj la interlingvaa "Contacto" signifas la saman aferon kaj oni prononcas ilin egale sed estas skribitaj malsame ĉar la ortografio de Esperanto estas pli simpla: ĉiu litero havas sian propran fonemon. Interlingvao ne ĉiam uzas tiun leĝon, ĉefe ĉar "c" kaj "g" havas fortajn kaj malfortajn sonojn. Pro ĉi ĉio, interlingvao estas pli malfacile lernebla de personoj kiuj ne parolas latinidajn lingvojn aŭ la anglan, sed samtempe la lingvo estas pli facile legebla kaj komprenata de parolantoj aŭ de personoj kiuj scipovas tiujn lingvojn.

Historie, la uzado de la ĉapelitaj vortoj en Esperanto malfacilegis la skribadon per ordinaraj skribmaŝinoj kaj en la malnovaj komputiloj, sed nuntempe ĉar preskaŭ ĉiuj la komputiloj havas subtenon por unikodo: tiu problemo jam ne plu ekzistas, sed eblas ke la komputilo povus bezoni kelkajn agordojn por uzantoj kiuj ne uzas lingvojn kun ĉapelitaj vortoj. Interlingvao nure uzas vortojn de la latina alfabeto, sen ĉapelitaj vortoj.

Esprimeco[redakti | redakti fonton]

La anoj de interlingvao diras ke ilia lingvo ne nure konservas la naturan aspekton de la okcidentaj lingvoj, sed ankaŭ iliaj abundaj kaj subtilaj signifoj. Interlingvao fluas nature de la latinidaj, ĝermanaj kaj slavaj lingvaroj en kiuj ĝi estas bazata, kaj pro tio ĝi posedas ilian esprimecon.

Aliflanke, la esperantanoj entenas ke danke al uzado de afiksoj kaj pro la fleksebla vort-ordo, Esperanto estas tiom esprimeca ol interlingvao aŭ iu ajn lingvo natura, sed pli internacie neŭtra.

Logoo de interlingvao.

Nombro da parolantoj[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Nombro de Esperanto-parolantoj.

Multaj Esperant-parolantoj asertas ke Esperanto estas la nura lingvo konstruita dume la pasinta jarcento kiu havas pli ol kelkaj miloj da parolantoj. Nur alia artefarita lingvo superis tiun rekordon: Volapuko, ĝi supoze havis 200.000 parolantojn je 1890. Kvankam ne ekzistas rigora censo, kutime oni kalkulas ke la parolantoj de Esperanto estas inter 100.000 kaj 3 milionoj de personoj. La parolantoj de interlingvao estas ege pli malmultaj ol la parolantoj de Esperanto, kutime oni kalkulas ke la parolantoj de interlingvao estas inter 100 kaj 1500.

Estas rimarkinda ke la reala nombro de parolantoj de artefarita lingvo estas ege malfacile kalkulebla, i.a aferoj ĉar ili ne estas ene de specifa areo kaj pro tio estas praktike neeble kalkuli ilin, ankaŭ ĉar estas malfacile scii precize kiujn personojn estas parolantoj de iu artefarita lingvo kaj kiuj personoj ne, ĉu nur la personoj kiuj parolas flue la lingvon estas parolantoj de tiu lingvo, aŭ nur la personoj kiuj ofte parolas la lingvon? Esperanto estas la nura artefarita lingvo kiu havas denaskulajn parolantojn, laŭ "Ethnologue" la nombro da denaskulaj parolantoj de Esperanto estas inter 200 kaj 2000[1].

Specimenoj[redakti | redakti fonton]

Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj[redakti | redakti fonton]

Esperante:
Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj:[2]
Ĉiuj homoj estas denaske liberaj kaj egalaj laŭ digno kaj rajtoj.
Ili posedas racion kaj konsciencon, kaj devus konduti unu al alia en spirito de frateco.
Interlingvae:
Declaration Universal del Derectos Human:[3]
Tote le esseres human nasce libere e equal in dignitate e in derectos.
Illes es dotate de ration e de conscientia e debe ager le unes verso le alteres in un spirito de fraternitate.

Patro nia[redakti | redakti fonton]

Sube estas la specimenoj de la Patro nia kaj kiel ekzemploj ankaŭ estas la versioj en la hispana, angla kaj latina lingvoj.

Esperante[redakti | redakti fonton]

Patro Nia, kiu estas en la ĉielo,
via nomo estu sanktigita.
Venu via regno,
plenumiĝu via volo,
kiel en la ĉielo, tiel ankaŭ sur la tero.
Nian panon ĉiutagan donu al ni hodiaŭ.
Kaj pardonu al ni niajn ŝuldojn,
kiel ankaŭ ni pardonas al niaj ŝuldantoj.
Kaj ne konduku nin en tenton,
sed liberigu nin de la malbono.

Interlingue[redakti | redakti fonton]

Nostre Patre, qui es in le celos,
que tu nomine sia sanctificate;
que tu regno veni;
que tu voluntate sia facite
super le terra como etiam in le celos.
Da nos hodie nostre pan quotidian,
e pardona a nos nostre debitas
como nos pardona a nostre debitores,
e non duce nos in tentation,
sed libera nos del mal.

Hispane[redakti | redakti fonton]

Padre nuestro, que estás en el cielo,
Santificado sea tu Nombre;
Venga a nosotros tu reino;
Hágase tu voluntad así en la tierra como en el cielo.
Danos hoy nuestro pan de cada día;
Perdona nuestras ofensas
Como también nosotros perdonamos a los que nos ofenden;
no nos dejes caer en la tentación, y líbranos del mal.
Amen.

Angle[redakti | redakti fonton]

Our Father, who art in Heaven,
Hallowed be thy Name.
Thy Kingdom come.
Thy will be done,
on Earth as it is in Heaven.
Give us this day our daily bread.
And forgive us our trespasses,
As we forgive those who trespass against us.
And lead us not into temptation;
But deliver us from evil...

Latine[redakti | redakti fonton]

Pater noster, qui es in caelis,
sanctificetur nomen tuum.
Adveniat regnum tuum.
Fiat voluntas tua,
sicut in caelo et in terra.
Panem nostrum quotidianum da nobis hodie,
et dimitte nobis debita nostra,
Sicut et nos dimittimus debitoribus nostris.
Et ne nos inducas in tentationem,
sed libera nos a malo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]