Eŭropa Movado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Eŭropa Movado
emblemo
Nova simbolo de la Eŭropa Movado ekde 2012
interesogrupo
Komenco 25-a de oktobro 1948
Sidejo Bruselo, Belgio
Fondinto(j) Duncan Sandys vd
Ĝenerala(j)
Sekretario(j)
Sjouke Jonker • Diogo Pinto • Józef Retinger • Petros Fassoulas vd
Ĉefestro(j) Jo Leinen • Duncan Sandys • Paul-Henri SpaakRobert Schuman • Maurice Faure • Walter Hallstein • Jean Rey • Georges Berthoin • Giuseppe Petrilli • Enrique Barón CrespoValéry Giscard d’EstaingMário SoaresJosé María Gil-RoblesPat Cox • Eva Maydell vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

La Eŭropa Movado (angle European Movement) estas superpartia asocio por apogo de la Eŭropa ideo.

Malnova flago de la Eŭropa Movado, planita de Duncan Sandys

La Eŭropa Movado estis fondita en 1948 fare de la Eŭropa Kongreso de la Unio de Eŭropaj Federalistoj (UEF) en Den Haag de Winston Churchill kaj Duncan Sandys. Krom partio, membras en ĝi ankaŭ la poreŭropaj organizaĵoj kaj asocioj.

La internacia organizaĵo estas malfermita por ĉiu politika, ekonomia, sociala kaj kultura movadoj de la civila socio. Celo estas unuiĝanta, federacia Eŭropo kun respekto pri la homaj rajtoj, paco kaj demokratiaj principoj de libereco, solidareco kaj civitana partopreno.

La Eŭropa Movado fondis la Eŭropan Kolegion en Bruĝo kaj la Eŭropan Centron de Kulturo en Ĝenevo.

Nuntempe, en la Eŭropa Movado membras 41 naciaj kunvenoj kaj 21 internaciaj organizaĵoj kiel asociitaj membroj (profesiaj asocioj, institutoj, fondaĵoj kaj partioj). Ĝia prezidanto estas ekde 2017 Eva Maydell.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]