Flavkapuĉa agelajo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Flavkapuĉa agelajo
Flavkapuĉa agelajo, masklo
Flavkapuĉa agelajo, masklo
Flavkapuĉa agelajo, ino
Flavkapuĉa agelajo, ino
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Ikteredoj Icteridae
Genro: Agelaius
Specio: 'A. icterocephalus'
Agelaius icterocephalus
(Linnaeus, 1766)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Flavkapuĉa agelajo (Chrysomus icterocephalusAgelaius icterocephalus) estas specio de birdo de la familio de Ikteredoj kaj genro de Agelajoj kiu enhavas nigrecajn speciojn kiuj havas kolorajn markojn en kapo aŭ ŝultroj.

Ĝi troviĝas en areoj de herbejoj kaj arbustaro ĉe akvo en norda Sudameriko, kaj estas ĝenerale tre komuna.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Estas kazo de seksa dimorfismo, kaj ambaŭ seksoj similas al respektivaj seksoj de la pli granda Flavkapa trupialo de Nordameriko, kvankam la masklo de la Flavkapuĉa agelajo ne havas blankon en flugiloj. La masklo estas iom pli granda ol la ino, kiu estas nur 16,5 cm longa, dum masklo 18 cm. Estas ankaŭ varioj en plumarkoloro. Masklo estas tute nigra kun flava kapuĉo (kapo, kolo kaj supra brusto), kio nomigas la specion kaj en la komuna nomo kaj en la latina scienca nomo kie icterocephalus estas kunmetaĵo de du radikoj el la antikva greka signife respektive “flava” kaj “kapo”. Li havas ankaŭ nigran bridon ĉirkaŭ bekobazo al la okulo. Ino estas olivecbruna kun palflavaj ĉirkaŭokulo kaj gorĝo. La vizaĝo estas flavecbruneca kaj senbrila. La resto de la plumaro, en subaj partoj, estas olivecflava iom pli malhela ventre.

La kanto de tiu specio estas komplika, per grinĉa malmuzikeca tono “tuunk, tuuguizz...”, kies unua noto estas febla, dua forta kaj aspra aŭ foje sekve de mallonga kaj muzikeca titidli, dididudii descenda kaj ascenda.

Subspecioj[redakti | redakti fonton]

Oni agnoskis du subspeciojn kiuj estas la jenaj:

  • C. i. bogotensis (Chapman, 1914)
  • C. i. icterocephalus (Linnaeus, 1766)

Distribuado[redakti | redakti fonton]

La Flavkapuĉa agelajo troviĝas en norda Brazilo, nordorienta Peruo (Perua Amazonio), Gujanoj, norda Venezuelo, norda Kolombio kaj Trinidado kaj Tobago.

Habitato[redakti | redakti fonton]

La Flavkapuĉa agelajo loĝas en marĉoj kaj rizkampoj kun herboj, sed manĝas ofte en najbaraj terkultivejoj. For de la reprodukta sezono, oni vidas ĝin same en terkulturejoj, paŝtejoj kaj marĉoj.

Reproduktado[redakti | redakti fonton]

Tiu specio estas gregema eĉ dum la reprodukta sezono, kiu ege varias laŭ la regionoj. Ili videblas ofte en malgrandaj aroj de 6 al 8 individuoj. La nesto, konstruita de la masklo, estas farata kiel tasformo de vegetala materialo kia folioj kaj akvoherboj, fiksata al tigoj de plantoj (junkoj, kanoj kaj kareksoj) ĉirkaŭ 50 cm super akvonivelo. Post la nestokonstruo la masklo allogas la inon tien. La ovaro estas de 2 al 3 helbluaj ovoj. Post la ovodemeto, li ripetas ceremonion por alia ino. La Flavkapuĉa agelajo estas teritoriema kaj la masklo estas poliginia. Unu masklo povas seksumadi kun ĝis kvin inoj por kiuj li konstruas po unu neston. La ino responsas de kovrado de la interno de la nesto antaŭ ovodemeti.

La Flavkapuĉa agelajo estas ofte gastiganto de la Brila molotro.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]