Galerio Nusantara

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Galerio Nusantara
arta muzeo
Lando Pollando vd
Situo Varsovio
Estiĝo 1978
Koordinatoj 52° 13′ 46″ N, 21° 0′ 53″ O (mapo)52.2294821.01476Koordinatoj: 52° 13′ 46″ N, 21° 0′ 53″ O (mapo)
Galerio Nusantara (Varsovio)
Galerio Nusantara (Varsovio)
DEC
Galerio Nusantara
Galerio Nusantara
Situo de Galerio Nusantara
Map
Galerio Nusantara
vdr

Galerio Nusantara (pole Galeria Nusantara) estas galerio fondita en Varsovio en 1978 kiel filio de la tiutempa Muzeo pri Azio kaj Pacifiko. Ĝi estis unua ekspozicia spaco de la muzeo en Varsovio. Oni tie prezentis portempajn ekspoziciojn kune kun akompanataj kulturaj eventoj pri orientalismo. La galerio aktivis ĝis 2007 en kelo de la brikdomo ĉe la strato Nowogrodzka 18a.

Agado[redakti | redakti fonton]

La kulturaj eventoj, kiuj en la 1990-aj jaroj de la pasinta jarcento kelke da tagoj semajne frekventigis prezentatajn ekspoziciojn, ampleksis i.a. prelegojn, koncertojn, videojn, spektaklojn de Esperanto-teatro kaj pritemaj cikloj. Galerio Nusantara kunlaboris kun la Festivalo de Scienco. Kadre de ĝi okazis i.a. sesioj pri Kaŭkazio kaj Bagavadgito (diskuto inter spertuloj kaj aŭditorio estis gvidata de d-ro Maciej Stanisław Zięba). Inter dekoj da prelegantoj estis Andrzej Strumiłło, Witold Michałowski, Mieczysław Künstler, Krystyna Łyczkowska, Gerard Głuchowski kaj pluraj aliaj orientalistoj.

Lasta ĉefgardisto de la galerio estis Marian Majka. En la galerio laboris pola esperantisto kaj populariganto de Oriento Krzysztof Śliwiński, kiu estis unu el organizantoj de ties kultura programo.

Klubo de Esperanto[redakti | redakti fonton]

Inaŭguro de la agado de Esperanto-klubo okazis en la Tago de Tri reĝoj, la 6-an de januaro 1997, dum kiu estis prezentita la spektaklo de Jerzy Fornal La Granda Koncerto (muzik-pantomim-vorta programero) kaj montrita filmo de redaktoro Roman Dobrzyński La Granda Origino (pri Oomoto).

Februare sekvis poezi-muzika teatraĵo Aniaro laŭ Harry Martinson kaj lekcio de Tomasz Chmielik Edmond Privat kaj Mahatmo Gandhi.

Marte: poezi-muzika spektaklo Virino - kvar bildoj laŭ poezio de Eduardas Mieželaitis, Bolesław Leśmian, Federico García Lorca, Sergej Jesenin, William Auld, Pierre Corneille kaj Kanto de Kantoj. Krome prelego de Krzysztof Śliwiński Prognozoj kaj konsiloj por la Jaro de Fajra Bubalo laŭ ĉina kalendaro).

Sub aŭspicioj de la 2-a Scienca Festivalo en Varsovio ĝi septembre 1998 organizis sesion "Esperanto - lingvo de scienco kaj kulturo", kun partopreno de kelkaj lekciistoj kiel d-ro Czesław Biedulski, Zofia Banet Fornalowa, d-rino Ilona Koutny, Teresa Nemere, Wojciech Usakiewicz. Esenca kompletigo de la sesio estis teatraĵo de Jerzy Fornal titolita Apologio de Sokrato, ekspozicio "Popularscienca literaturo en Esperanto" el libraro de Universitata Biblioteko de Katolika Universitato de Lublin kaj inaŭguro de dokumentaj filmoj de redaktoro Roman Dobrzyński pri Azio en esperantlingva versio. La sesion partoprenis pli ol 100 junuloj el la dekkelkaj ĉefurbaj mezlernejoj. Ankaŭ Katarzyna Tempczyk, kiu poste eklernis la planlingvon kaj prelegis pri sia esperantista vojaĝo al Honkongo.

Samjare la Klubo gastigis iranan poeton kaj esperantiston Alireza Doŭlatŝahi kun prelego pri Irano. La renkonton gvidis iranistikistino Ivonna Nowicka.

La ekspoziciojn pri Azio en la galerio ofte vizitis eksterlandaj gastoj de Pola Esperanto-Asocio, kies ĉefsidejo troviĝis najbare. Plurfoje koncertis Mieczysław Litwiński.

La Esperanto-klubo disvolvis sian agadon dum 20 jaroj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Fonto[redakti | redakti fonton]