Glovelier

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Glovelier
Blazono de Glovelier
Vilaĝocentro kun rigadro al la preĝejo de Glovelier
Kantono Ĵuraso
Distrikto Delemonto
Koordinatoj  47°20′5″N 7°12′15″O  /  47.33472°N, 7.20417°O / 47.33472; 7.20417 (Glovelier)Koordinatoj: 47°20′5″N 7°12′15″O  /  47.33472°N, 7.20417°O / 47.33472; 7.20417 (Glovelier)
Nombro de enloĝantoj 1186
Areo 14,34 km²
Alteco 515 m super marnivelo
Poŝtkodo 2855
Komunumkodo {{{kodo}}}
Mapo de Glovelier

Enhavo

Pri la komunumo [redakti]

Glovelier estas komunumo en la distrikto Delemonto en Kantono Ĵuraso, Svislando. Ĝi havis 1186 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.

Geografio [redakti]

Glovelier situas proksimume 12 kilometrojn sudokcidente de la kantonĉefurbo Delemonto. La nordoriento de la komunumo situas en la Baseno de Delemonto, kie troviĝas la ĉefaj setlejoj, dum en okcidento la komunumo etendiĝas ĝis la kresto de la Ĵurasa Montaro. Al Glovelier apartenas ankaŭ la vilaĝeto Sceut, kiu situas sur alteco de 870 m s.m. ĉe la norda deklivo de la monto Tabeillon.

Najbaraj komunumoj [redakti]

La komunumo Glovelier limas en nordoriento al Boécourt, en oriento al Bassecourt, en sudoriento al Undervelier, en sudo al Saulcy, en sudokciento al Saint-Brais kaj en nordokcidento al Clos du Doubs.

Trafiko [redakti]

Glovelier estas ĵurasa fervojnodo, kie kuniĝas la mallarĝŝpura trajnlinio de la Ĵurasaj Fervojoj de Glovelier tra Saignelégier al La Chaux-de-Fonds kaj la linio de la Svisaj Federaciaj Fervojoj de Bazelo tra Delemonto al Porrentruy.

Tra la komunumo pasas la kantona ĉefvojo n-ro 18 de Delemonto al La Chaux-de-Fonds kaj ĝi disponas pri alveturejo al la svisa aŭtovojo A16 de Bielo tra Delemonto al Porrentruy.

Historio [redakti]

La unua dokumenta mencio de Glovelier datiĝas el la jaro 1139 kiel Lolenviler.[1]

Kiel unu de la 13 liberaj vilaĝoj de la regno Delemonto Glovelier fariĝis en la jaro 1271 havaĵo de la Princepiskopejo Bazelo. Post la Franca Revolucio de 1792 dum unu jaro la vilaĝo apartenis al la Raŭraka Respubliko por poste aparteni de 1793 ĝis 1815 al Francio, unue kiel parto de la departemento Mont-Terrible kaj poste de la departemento Haut-Rhin. En la jaro 1815 la Viena Kongreso atribuis la regionon al la svisa Kantono Berno. Ek de la 1-a de januaro 1979 Glovelier apartenas al la nove fondita Kantono Ĵuraso.

Notoj kaj referencoj [redakti]

  1. Fonto: François Kohler: Glovelier en Historia Leksikono de Svislando (2009-0-06)


Eksteraj Ligiloj [redakti]

Bildoj [redakti]