Vellerat

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vellerat
Blazono de Vellerat
Blazono de Vellerat
Blazono de Vellerat
Interno de la preĝejo de Vellerat
vilaĝo • former municipality of Switzerland
Kantono Ĵuraso
Distrikto Delemonto
Koordinatoj  47° 19′ 15″ N 7° 22′ 20″ O / 47.32083 °N, 7.37222 °O / 47.32083; 7.37222 (mapo)Koordinatoj: 47° 19′ 15″ N 7° 22′ 20″ O / 47.32083 °N, 7.37222 °O / 47.32083; 7.37222 (mapo)
Nombro de loĝantoj 77
Areo 2,04 km²
Alteco 666 m super marnivelo
Poŝtkodo 2830
Komunumkodo 6728
Mapo de Vellerat
Mapo de Vellerat
Situa mapo de Vellerat
vdr

Vellerat estas komunumo en la distrikto Delemonto en Kantono Ĵuraso, Svislando. Ĝi havis 77 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Vellerat situas sur teraso okcidente de la ravino Choindez de la rivero Birs, meze inter Delemonto kaj Moutier. La teritorio de la komunumo etendiĝas sura areo de 2,04 km², de kiuj pli ol du trionoj, nome 68%, estas kovritaj de arbaro, 28% servas por agrikulturo, kaj 3% por setlado.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Vellerat limas en nordo kaj oriento al Courrendlin, en sudo al Roches (Kantono Berno), kaj en okcidento al Châtillon.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Velerat situas komplete flanke de la gravaj trafikvojoj. La komunumo atingeblas nur pere de flanka sakvojo ek de Courrendlin. La komunumo ne disponas pri propra konekto al la publika transportreto.

Historio[redakti | redakti fonton]

Vellerat estis kreita nur post la reformacio, kiam tie setlis tri germanlingvaj familioj, kiuj ricevis la teritorion de Vellerat kontraŭ luo de la Paroĥaro Moutier-Grandval. De 1797 ĝis 1815 Vellerat apartenis al Francio. En la jaro 1800 ĝi estis atribuita al la tiama distrikto Delemonto de la departemento Haut-Rhin. Kiam en la jaro 1815 la teritorio de la iama Princepiskopejo Bazelo estis de la Viena Kongreso atribuita al Kantono Berno, Berno neglektis al atribuon de Vellerat al la distrikto Delemonto, kaj ĝin kun la iama posedaĵo de la Paroĥaro Moutier-Grandval atribuis al la berna distrikto Moutier. Kiel parto de la distrikto Moutier Vellerat dum la ĵurasaj plebiscitoj ne rajtis mem decidi pri sia aparteno al Kantono Ĵuraso kaj devis kontraŭvole resti berna. Komenciĝis nun 20-jara lukto de Vellerat por eksiĝi el Kantono Berno kaj aliĝi al Kantono Ĵuraso. Kiam la aŭtoritatoj de Kantono Berno daŭre rifuzis akcepti la rajton de la civitanoj de Vellerat pri memdecido, la komunumo de Vellerat deklaris sian ekziĝon el Kantono Berno kaj deklaris sin Libera Komunumo. Fine en la 1990-aj jaroj okazis balotoj en la kantonoj Berno kaj Ĵuraso kaj fine la 10-an de marto 1996 tutsvise pri la transiro de Vellerat al Kantono Ĵuraso. La 1-an de julio 1996 la komunumo Vellerat oficiale aliĝis al Kantono Ĵuraso. [1]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]