Montsevelier
| Montsevelier | |
|---|---|
| Kantono | Ĵuraso |
| Distrikto | Delemonto |
| Koordinatoj | 47°21′45″N 7°30′30″O / 47.3625°N, 7.50833°OKoordinatoj: 47°21′45″N 7°30′30″O / 47.3625°N, 7.50833°O |
| Nombro de enloĝantoj | 502 |
| Areo | 7,75 km² |
| Alteco | 565 m super marnivelo |
| Poŝtkodo | 2828 |
| Komunumkodo | 6717 |
Enhavo |
Pri la komunumo [redakti]
Montsevelier (la malnova germanlingva nomo de la komunumo estas Mutzwil) estas komunumo en la distrikto Delemonto en Kantono Ĵuraso, Svislando. Ĝi havis 502 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.
Geografio [redakti]
Montsevelier situas en la nordoriento de la Valkaldrono de Delemonto en la tiel nomita Val Terbi. La teritorion de la komunumo senakvigas la rivereto de Montesevelier, kiu alfluas al Scheulte, alfluanto de Birs. La nordan limon de la komunumo formas la kresto de la ĵurasa montĉeno Fringeli, kie kun alteco de 1073 m s.m. situas la pelj alta punkto de la komunumo. La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 7,75 km², de kiuj 45% estas kovritaj de arbaro, 51% servas por agrikulturo kaj 4% por setlado.
Najbaraj komunumoj [redakti]
La komunumo Montsevelier limas en nordo al Grindel (SO), en nordoriento al Erschwil (SO), en oriento al Beinwil (SO), en sudo al Mervelier, en okcidento al Corban, kaj en nordokcidento al Bärschwil (SO).
Trafiko [redakti]
La komunumo Montsevelier situas komplete flanke de la gravaj trafikvojoj. Al la publika transportreto la komunumo estas konektita per buslino tra Mervelier al Delemonto.
Historio [redakti]
La unua dokumenta mencio de Montsevelier datiĝas el la jaro 1136 kiel Muzivilir.
Dum mezepoko Montsevelier estis majorejo de la Senjorujo Delemonto interne de la Paroĥaro Moutier-Grandval. Kiel tia ĝi estis eksklavo sub la protekto de la neŭtraleco de la Svisa Ĵurkomunumo kaj inter 1792 ĝis 1797 la okupadon francan, kio kreis la miton de la Sendependa Respubliko Montsevelier. De 1797 ĝis 1800 ĝi apartenis al la franca departemento Mont Terrible kaj ek de 1800 al la departemento Haut-Rhin. En la jaro 1815 la Viena Kongreso atribuis la regionon al la svisa Kantono Berno. Ek de la 1-a de januaro 1979 Montsevelier apartenas al la nove fondita Kantono Ĵuraso. [1]
Nuntempe la komunumoj de la valo Terbi (tio estas Corban, Courchapoix, Courroux, Mervelier, Montsevelier, Vermes kaj Vicques) planas kunfandiĝon, kiu devus okazis antaŭvideble en la jaro 2012. [2]
Notoj kaj referencoj [redakti]
- ↑ Fonto: François Kohler: Montsevelier en Historia Leksikono de Svislando (2008-11-27)
- ↑ Fonto: Informo pri la komunuma kunfandiĝo
Eksteraj Ligiloj [redakti]
Komunejo proponas multimediajn dosierojn al temo sub la gloso Montsevelier
Bildoj [redakti]
|
||||||