Corban

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Corban
Blazono de Corban
Blazono de Corban
Blazono de Corban
Vilaĝeniro de Corban
Vilaĝeniro de Corban
Vilaĝeniro de Corban
vilaĝokomunumo en Svislandokvartalo
Kantono Ĵuraso
Distrikto Delemonto
Koordinatoj  47° 20′ 53″ N 7° 28′ 40″ O / 47.34806 °N, 7.47778 °O / 47.34806; 7.47778 (mapo)Koordinatoj: 47° 20′ 53″ N 7° 28′ 40″ O / 47.34806 °N, 7.47778 °O / 47.34806; 7.47778 (mapo)
Areo 7,87 km²
Alteco 525 m super marnivelo
Poŝtkodo 2826
Komunumkodo 6705
Mapo de Corban
Mapo de Corban
Situa mapo de Corban
vdr

Corban estas komunumo en la distrikto Delemonto en Kantono Ĵuraso, Svislando. Ĝi havis 485 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Corban etendiĝas en la vasta valujo de la Val Terbi, kiu estas la orienta parto de la valkaldrono de Delemonto. Tra la komunumo fluas de oriento al okcidento la rivero Scheulte, alfluanto de Birs. En nordo al teritorio de la komunumo etendiĝas al la kresto de la ĵurasa montarĉeno Fringeli, kie sur alteco de 913 m s.m. situas la plej alta punkto de la komunumo. La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 7,87 km², de kiuj 33% estas kovritaj de arbaro, 62% servas por agrikulturo kaj 4% por setlado.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Corban limas al en nordo al Bärschwil (SO), en nordoriento al Montsevelier, en sudoriento al Mervelier, en sudo al Vermes, kaj en okcidento al Courchapoix.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Corban situas ĉe la pasejvojo tra Schelten-Pasejo de Delemonto al Mümliswil en Kantono Soloturno. Al la publika transportreto la komunumo estas konektita per buslinio de la stacidomo de Delemonto al Montsevelier.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Corban datiĝas el la jaro 1184 kiel Bathendorf. La franca formo de la nomo aperas unuan fojon en la jaro 1240 kiel Corpaon. En la jaro 1892 oni malkovris en Corban trezoron de 104 romiaj moneroj el la 1-a kaj 2-a jarcento post Kristo. Dum la mezepoko ĝis la jaro 1797 Corban estis majorejo de la parohharo Grand-Val kaj parto de la majorejo Courrendlin, kiu konzervis la katolikan kredon. La paroĥaro Grand-Val siavice troviĝis sub la regado de la Princabatejo Bazelo. De 1797 ĝis 1815 Corban apartenis al Francio, unue kiel parto de la departemento Mont-Terrible kaj poste ek de 1800 de la departemento Haut-Rhin. En la jaro 1815 la Viena Kongreso atribuis la regionon al la svisa Kantono Berno, kaj Corban estis atribuita al la berna distrikto Moutier. En la jaro 1975 la loĝantaro de Corban voĉdonis por la aliĝo al la fondota Kantono Ĵuraso. Tial la komunumo ek de la 1-a de januaro 1979 apartenas al la distrikto Delemonto de la tiam fondita nova kantono. [1]

Kun efiko de la 1-a de januaro 2013 estis fondita el Montsevelier, Vermes kaj Vicques la nova komunumo Val Terbi. Origine volis partopreini ankaŭ komunumoj Corban, Courchapoix, Courroux kaj Mervelier, sed iliaj loĝantaroj dum la baloto de la 7-a de feburaro 2012 malakceptis la kuniĝon, kial la nova komunumo nun konsistas nur el tri de la sep komunumoj de la valo. Pro la rezulto de la baloto la komunumo Corban konservis sian aŭtonomion.[2]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Bildoj[redakti | redakti fonton]