Granda merĝo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Granda merĝo
Granda merĝo. Masklo en Anglio
Granda merĝo. Masklo en Anglio
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Anseroformaj Anseriformes
Familio: Anasedoj Anatidae
Genro: Mergus
Specio: M. merganser
Mergus merganser
(Linnaeus, 1758)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg
Paro dum deakviĝo

La Granda merĝo (Mergus merganser) estas birdospecio de la Anasedoj (Anatidae), kaj ordo de Anseroformaj (Anseriformes), en ties genro de merĝoj. Temas pri granda anaso kiu loĝas kaj reproduktiĝas en riveroj kaj lagoj de arbaraj areoj de Eŭropo, nome en Islando, en la Britaj insuloj, kaj en aliaj lokoj de nordaj partoj de Eŭropo kaj norda kaj centra Azio ĝis Kamĉatko kaj en meza parto de Norda Ameriko. Ĝi sporade aperas en aliaj areoj de Eŭropo. Ĝi vivas en proksimo de lagoj kaj riveroj. Ili manĝas fiŝojn kaj nestumas en arbotruoj. John James Audubon nomis tiun birdon "Buff-breasted Merganser" (sablobrusta merĝo) en sia libro The Birds of America.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Masklo de Mergus merganser americanus
M. m. merganser, ino

Ĝia korpo longas 58-72 cm, pezas 900-2100 gr, la enverguro estas 78-97 cm; maskloj estas iomete pli grandaj averaĝe ol inoj, sed estas ioma koincido. La kapo kaj dorso de la masklo estas nigra kun plilongiĝintaj kapoplumoj. La kapo de la femalo estas ruĝecbruna, la dorso blugriza. Ĝi havas pintan bekon, konvenan por kaptado de la glitaj fiŝoj.

Kiel ĉe aliaj specioj de la genro Mergus, tiu specio havas kreston de longaj kapoplumoj, sed tiuj kutime kuŝas milde ĉirkaŭ la malantaŭa kapo, kaj kutime ne formas rigidan kreston kaj rigidiĝas nur pro ekscitiĝo. Temas pri specio kun seksa duformismo.

Maskla plenkreskulo en reprodukta plumaro estas facile distingebla, kun blanka korpo kun varia salmorozkolora nuanco, la kapo estas nigra sed kun tre irizecobrila malhelverda nuanco, la pugo kaj vosto estas grizaj, kaj la flugiloj estas tre blankaj en la interna duono, kaj nigra en la ekstera duono (flugoplumoj).

Inoj kaj maskloj en eklipsa plumaro (nereprodukta, julio al oktobro) estas tre grizaj, kun ruĝecbruna kapo, blanka mentono kaj blankaj duarangaj en flugiloj, dum la duarangaj kovriloj estas grizaj, anstataŭ blankaj kiel ĉe masklo.

Junuloj (de ambaŭ seksoj) estas similaj al inaj plenkreskuloj sed montras ankaŭ mallongan blankan strion nigrobordan inter la okulo kaj la bekobazo (bridareo). La beko kaj kruroj estas ruĝaj al brunecruĝaj, pli brilaj ĉe masklaj plenkreskuloj, pli senkoloraj ĉe junuloj.[1][2][3]

Tre simila specio estas la iomete pli malgranda Mezgranda merĝo kaj plej proksima parenco ene de la genro. Sed ĉe maskloj, tiu de la Mezgranda merĝo havas pli kolorajn areojn (brusto, duarangaj, flankoj) ol ĉe la Granda merĝo kiu estas multe pli blanka. Ĉe inoj (kaj ĉe maskloj en eklipsa plumaro), la ruĝecbruna kapo de la Granda merĝo estas pli malhela, ĉefe ĉe la bridareo, la mentono estas pli hela, pli markata kaj pli kontrasta kaj la limo inter bruna kapo kaj hela kolo estas multe pli markata, dum ĉe la Mezgranda merĝo estas multe pli svaga.[4]

Krome la Mezgranda merĝo havas ruĝajn irisojn, dum la Granda malhelajn, kaj la beko de la Granda merĝo estas pli svelta (kurbeca kaj kun fina nigra hoketo) kaj fortika baze, dum tiu de la Mezgranda merĝo estas pli rekta kaj fajna.

Taksonomio[redakti | redakti fonton]

Estas tri subspecioj, diference nur en malgrandaj detaloj:[1][2]

  • M. m. merganser Linnaeus, 1758. En norda Eŭropo kaj norda Azio.
  • M. m. orientalis Gould, 1845 (sin. M. m. comatus Salvadori, 1895). Centraziaj montaroj. Iomete pli granda ol la M. m. merganser, kun pli svelta beko.
  • M. m. americanus Cassin, 1852. Nordameriko. Pli larĝa bekobazo ol ĉe M. m. merganser, kaj nigra strio tra la blanka duaranga areo (videbla dumfluge) ĉe maskloj.

Kutimaro[redakti | redakti fonton]

Paro kaj plia ino ĉe la rivero Jona en Svisio

Ĝi konsumas ĝenerale fiŝojn inter 10-20 cm, manĝas krabojn kaj aliajn senvertebrulojn. Ĝi bone naĝas kaj merĝas profunden.

Kie ĉe aliaj merĝoj, tiuj fiŝomanĝantaj anasoj havas segilecajn bordojn en la bekoj por helpo kapti siajn glitajn predojn; ili estas pro tio ofte konataj kiel "segilbekuloj". Krom fiŝojn, ili manĝas ampleksan gamon de aliaj akvaj predoj, kiaj moluskoj, krustuloj, vermoj, insektaj larvoj, kaj amfibioj; pli rare, estas kaptataj ankaŭ malgrandaj mamuloj kaj birdoj.[1][2] Kie ĉe aliaj birdoj kun tiu karaktero, la salmorozkolora nuanco montrata varie de maskloj estas probable rilata al dieto, akirita el la pigmentoj de karotenoido enhavataj en kelkaj krustuloj kaj fiŝoj.[5] Kiam ili ne plonĝas por manĝo, ili estas kutime vidataj naĝe sur la akva surfaco, aŭ ripoze sur rokoj meze de rojoj aŭ kaŝe inter riverborda vegetaĵaro, aŭ (vintre) en la bordo de flosanta glacio.[1][2]

Ĝi nestas en kavo de putriĝintaj arboj kaj remburas la neston per plumoj. La Granda merĝo kovas 7-9 ovojn dum 32 tagoj. La idoj forlasas la neston post 24-36 horoj de la eloviĝo kaj kaptas post 8-10 tagoj fiŝetojn. En la kovado kaj edukado de la idoj partoprenas nur la femalo.

Femalo kun idoj

En plej lokoj, la Granda merĝo estas preskaŭ tiom multe salakva kiom nesalakva vivoloĝanto. En pli grandaj torentoj kaj riveroj, ili flosas suben laŭ la torentofluo dum paro da mejloj, kaj poste reflugas aŭ plej komune fiŝkaptas sian reenan vojon, ploĝante senĉese la tutan naĝoveturon. En plej malgrandaj rojoj, ili estas laŭ paroj aŭ pli malgrandaj grupoj, kaj ili flosas suben, turniĝante plu ka plu en la rapidejoj, aŭ fiŝkaptante vigle en kelkaj iome profundaj lagetoj ĉe la falejo de akvofaloj aŭ rapidejoj. Kiam flosas plezure, ili sinteniĝas akve simile al aliaj anasoj. Sed kiam ili subnaĝas profunde subakve ili faras tion simile al kormoranoj, ĉefe kiam ili faras tion supren kontraŭ la fluo.

Ili ofte staras aŭ sidiĝas sur ia roko meze de akvo, simile al kormoranoj, ofte duone malfermante siajn flugilojn al la suno. Por leviĝi el akvo, ili flugilfrapas laŭlonge de la surfaco dum multaj metroj. Kiam ili estas jam en aero, ties flugo estas forta kaj rapida.[6] Ili ofte fiŝkaptas kiel grupo formanta duoncirklon kaj kondukante la fiŝojn al neprofundejo, kie ili estas kaptataj facile. Ties ordinara voĉo estas mallaŭta, akra gakado sed dum la reprodukta sezono ili (inklude junulojn) faras plendecan, mildan fajfon. Ĝenerale, ili estas prudentaj kaj unu aŭ pliaj birdoj deĵoras por averti la aron pri alproksimiĝanta danĝero. Kaj kaze de ĝenado, ili ofte vomas manĝon antaŭmove.[7] Kvankam ili moviĝas mallerte surtere, ili turniĝas al kurado kaze de premo, per stareca sinteno simila al tiu de pingvenoj, kaj falante kaj stumblante ofte.[8]

Reproduktado[redakti | redakti fonton]

M. m. americanus, ino kaj junuloj

Nestumado okazas normale en arbokavaĵo, kio postulas maturajn arbarojn kiel reprodukta habitato; ili ankaŭ pretas uzi grandajn nestoskatolojn se disponeblas, postulante eniran truon de 15 cm diametre.[9] En lokoj senarbaj (kiel ĉe Centraziaj montaroj), ili uzas truojn en klifoj kaj deklivoj, altaj bordoj, foje je konsiderinda distanco el akvo.[7] La ino demetas 6–17 (plej ofte 8–12) blankajn al flavecajn ovojn, kaj produktas unu ovoron sezone. La frumaturaj anasidoj estas portataj de la patrino per sia beko al rivero aŭ lago tuj post eloviĝo, kie ili manĝas fluantakvajn senvertebrulojn kaj malgrandajn fiŝidetojn, kaj ekflugas kiam ili estas 60–70tagojn aĝaj. La junuloj estas sekse maturaj kiam ili estas 2jaraĝaj.[1][2][3]

Migrado[redakti | redakti fonton]

Tiu specio estas parta migranto, kaj birdoj formoviĝas el areoj kie riveroj kaj ĉefaj lagoj frostas vintre, sed estas loĝantaj birdoj kie la akvoj restas malfermaj. Orientaj nordamerikaj birdoj moviĝas suden en malgrandaj grupoj al Usono kie estu senglaciaj kondiĉoj en lagoj kaj riveroj; ĉe pli milda pacifika marbordot,ili estas ĉiam konstantaj loĝantoj. Ankaŭ la birdoj de Skandinavio kaj Rusio migras suden, sed la birdoj de Okcidenta Eŭropo kaj kelkaj de Japanio, estas tre loĝantaj.[1][2] Ĉe kelkaj populacioj, la maskloj montras distingan plumoŝanĝan migradon, lasante la reproduktajn areojn tuj post eloviĝo por somerumi (junio al septembro) aliloke. Notinde plej el maskloj de la populacio de Okĉidenta Eŭropo migras norden al estuaroj de Finnmark en norda Norvegio (ĉefe ĉe Tanafjord) por plumoŝanĝado, lasante inojn al idozorgado. Multe pli malgranda nombro de maskloj uzas ankaŭ estuarojn de orienta Skotlando keil plumoŝanĝa areo.[3][10][11]

Statuso kaj konservado[redakti | redakti fonton]

Ĝenerale tiu specio ne estas minacata, kvankam kontraŭleĝa persekutado fare de fiŝkaptaj interesoj estas problemo en kelkaj areoj.[12]

En Okcidenta Eŭropo okazis markata sudena etendo el Skandinavio en reprodtkta teritorio ekde ĉirkaŭ 1850, kiu koloniigis Skotlandon en 1871, Anglion en 1941, kaj ankaŭ forta pliiĝo en la populacio de Alpoj.[3] Malgranda reprodukta populacio ĵus setlis en Irlando.

La Granda merĝo estas specio al kiu aplikiĝas la Agreement on the Conservation of African-Eurasian Migratory Waterbirds (AEWA).

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 1,5 (1992) Handbook of the Birds of the World, Volume 1. Barcelona: Lynx Edicions. ISBN 84-87334-10-5. 
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 2,4 2,5 Madge, S. and Burn, H.. (1987). Wildfowl: An Identification Guide to the Ducks, Geese and Swans of the World. A & C Black. ISBN 0-7470-2201-1. 
  3. 3,0 3,1 3,2 3,3 (1998) The Birds of the Western Palearctic, Concise Edition, Oxford: Oxford University Press. ISBN 0-19-854099-X. 
  4. Lars Svensson, Guía de aves. España, Europa y región mediterránea, Omega, Barcelona, 2010, paĝoj 44 kaj 45.
  5. Hudon, J. (1990). "Carotenoids produce flush in the Elegant Tern plumage", gazeto : The Condor, volumo : 92, numero : 3, paĝoj : 798–801 (PDF)
  6. Hume, A. O.; Marshall, C. H. T.. (1880). The Game birds of India, Burmah and Ceylon 3. Self published. 
  7. 7,0 7,1 (1928) Fauna of British India. Birds. Volume 5, 2, Taylor and Francis, London, 470–473. 
  8. Baker, E. C. Stuart. (1922). The game birds of India, Burma and Ceylon, Vol. 1, 317–327. 
  9. (2005) Nestboxes, British Trust for Ornithology Field Guide Number 23. 
  10. (1985) "Long distance moult migration by British Goosanders Mergus merganser", gazeto : Ringing & Migration, volumo : 6, paĝoj : 77–82
  11. (2004) "The origins of moulting Goosanders on the Eden Estuary", gazeto : Ringing & Migration, volumo : 22, paĝoj : 70–74
  12. Crimes against birds. Partnership for Action Against Wildlife Crime in Scotland.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Haliaeetus leucocephalus LC0198.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Birdoj