Haŭmeo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Haŭmeo, formale (136108) Haumea, estas planedoido ("nana planedo") en la Kujper-zono, kun maso triona al tiu de Plutono. Ĝi estis trovita en 2004 de teamo estrita de Mike Brown de la Kalifornia Instituto de Teknologio ĉe la Observejo Palomar en Usono, kaj en 2005 de teamo estrita de J. L. Ortiz ĉe la Observejo Sierra Nevada en Hispanujo, kvankam iuj dubas pri la dua trov-pretendo. La 17-an de septembro, 2008, la Internacia Astronomia Unio (IAU) akceptis ĝin kiel nanplanedon, kaj nomis ĝin pro Haŭmeo (havajlingve Haumea), la havaja diino de infanonasko.

Pro sia ekstrema angullongiĝo ĝi unikas inter la preterneptunaj objektoj (PNO-j). Kvankam oni ankoraŭ ne rekte observis ĝian formon, kalkuloj bazitaj sur ĝia lumkurbo sugestas ke ĝi estas elipsoido, kun ĝia pli granda akso duope pli longa ol la malpli granda. Tamen, oni kredas ke ĝia gravito sufiĉas, por ke ĝi ekripozis en prembalanco, kaj do konformas al la difino de planedoido ("nana planedo"). Oni pensas, ke la angullongiĝo, kune kun nekutime rapida rotacio, granda denso, kaj granda reflektopovo (pro surfaco de kristaleca akvo-glacio) rezultiĝas de grandega kolizio, kiu lasis Haŭmeon kiel la plej grandan membron de koliziitaro, kiu inkluzivas kelkajn grandajn PNO-jn kaj ĝiajn du prisciatajn lunojn.

Ĝin orbitas du lunoj, Hiiako kaj Namako.

Eksteraj ligiloj