Halberstadt
Blazono | Mapo |
---|---|
Bazaj indikoj | |
Federacia lando: | Saksio-Anhalto |
Distrikto: | distrikto Harco |
Geografia situo: | 51° 54' N 11° 3' O |
Alteco: | 119 m super marnivelo |
Areo: | 82,22 km² |
Loĝantoj: | 39.522 (30-a de junio 2006) |
Loĝdenseco: | 481 loĝantoj/km² |
Poŝtkodo: | 38820 |
Telefonkodo: | 03941 |
Regiona aŭtokodo: | HZ |
Administra kodo: | 15 3 57 017 |
Adreso de la urba administrejo: | Holzmarkt 1 38805 Halberstadt |
Ĉefurbestro: | Andreas Henke (Linkspartei) |
Halberstadt estas la administra centro de la distrikto Harco en la germana federacia lando Saksio-Anhalto. Kun preskaŭ 40.000 loĝantoj ĝi estas la kvina plej granda urbo de Saksio-Anhalto. Ĝi situas ĉ. 20 km nordoriente de la montaro Harco ĉe la rivereto Holtemme. Norde de la urbo etendiĝas la montetaro Huy, sude la montetaroj Spiegelsberge, Thekenberge kaj Klusberge.
Jam en 872 Halberstadt estis episkopa sidejo, urbajn rajtojn ĝi ricevis en 1108. En 1387 la urbo aliĝas al la komerca ligo Hanso. En 1681/82 pro la terura pesto mortis 2197 homoj. Ĉ. 1750 la poeto Johann Wilhelm Ludwig Gleim faris sian domon komunikada centro de la germana klerismo.
En 1938 la tre forta juda komunumo de la urbo estis devigata de la nazioj, mem detrui sian sinagogon en Bakenstrato. Tiu en 1712 en baroka stilo konstruita sinagogo, donacita de la kortega judo Berend Lehmann, siatempe estis unu el la plej belaj en Eŭropo.
La 8-an de aprilo 1945 pli ol 80% de la urbokerno estis detruita fare de anglaj/usonaj bombaviadiloj.
La rekonstruo de la urbocentro finiĝis nur en 1998.
Vidindaĵoj
- La historia ensemblo Katedrala placo kun la katedralo (en ĝi la fama katedrala trezoro) je la orienta flanko kaj la preĝejo "Kara Sinjorino" je la okcidenta flanko
- La historia malnovurbo kun kelkaj post la milito restintaj domoj en malsuprasaksia trabfaka stilo
- La urbodomo, novkonstruita kun rekonstruitaj partoj de la malnova fasado kaj kun rolando
- La Gleim-domo, muzeo pri la germana klerismo
- Heineanum, unu el la plej grandaj ornitologiaj muzeoj en Germanio
- La Berend-Lehmann-Muzeo pri judaj historio kaj kulturo
- La Klaus-sinagogo, nun enhavanta la Moses-Mendelssohn-Akademion
- La Schraube-Muzeo pri burĝa loĝkulturo de la 19-a jc.
-
pentraĵo de la trabfaka domo "Stelzfuss" en la malnova Halberstadt, ĉ. 1900 -
la preĝejo "Kara Sinjorino" -
la urbodomo kun la rolando -
la katedrala placo
Partneraj urboj
- Ŝablono:Flagikono Wolfsburg en Malsupra Saksio (Germanio)
- Ŝablono:Flagikono Nachod en Ĉeĥio
- Ŝablono:Flagikono Banská Bystrica en Slovakio
- Ŝablono:Flagikono Villars en Francio
Eksteraj ligiloj
greke Oficiala retpaĝo de Halberstadt greke Moses-Mendelssohn-Akademio Halberstadt greke Berend-Lehmann-Muzeo pri judaj historio kaj kulturo
|