Heiligenkreuz im Lafnitztal

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Heilingenkreuz im Lafnitztal en la mapo

Bazaj informoj

Heiligenkreuz im Lafnitztal, hungare Rábakeresztúr estas komunumo en Aŭstrio, en federala ŝtato Burgenlando, en distrikto de Jennersdorf.

Situo

Heilingenkreuz im Lafnitztal situas laŭ maldekstra bordo de Rába, laŭ la hungara landolimo, laŭ ĉefvojo el Budapeŝto, laŭ fervojo Budapeŝto-Graz. Güssing troviĝas 13 km-ojn.

Historio

La unua mencio pri la setlejo devenis el 1427. En 1664 tie estis entombigitaj la turkaj falintoj dum batalo de Szentgotthárd. En 1910 loĝis en Rábakeresztúr 1336 da homoj, aŭstroj en majoritato, hungaroj en minoritato. Ĝis 1920 Rábakeresztúr apartenis al Hungario, al Vas (reĝa departemento), al distrikto de Szentgotthárd, poste al Aŭstrio (dume inter 1938-1945 al Germanio). La komunumo havis limotrapasejon voje kaj fervoje inter 1921-2007. Post la 2-a mondmilito en la hungara flanko (tie situas Szentgotthárd) oni konstruis ferkurtenon, kiu ĉesis en 1989. La vilaĝo iĝis foira komunumo en 1971. Ekde 2008 ambaŭ ŝtatoj apartenas al interna zono de Schengen, la trairado estas senkontrola kaj senĝena.

Vidindaĵoj