Hispanio en la Vintra Olimpiko 1972

El Vikipedio, la libera enciklopedio
bronza statuo honore al la alpa skiisto Francisco Ochoa, kiu atingis oran medalon, la entute unuan vintran olimpikan medalon por la hispana teamo
Frankisma Hispanio en la Vintra Olimpiko 1972
Vintra Olimpiko 1972 en Sapporo
Flagtenanto:  Francisco Fernández Ochoa
Sportistoj 3 en 1 fako
Medaloj
rango: 13
Oro
1
Arĝento
0
Bronzo
0
Sume
1
vdr

La hispana teamo aktiva en la Vintra Olimpiko 1972 en Sapporo havis 3 sportistojn. Ili partoprenis en 1 fako. Flagtenanto de la hispana teamo estis Francisco Fernández Ochoa. La sportistoj atingis unu oran medalon. Sume la teamo en la Olimpiko havis la 13-an rangon.

La entute unuan vintran olimpikan medalon por la hispana teamo, tuj oran, atingis la alpa skiisto Francisco Fernández Ochoa en slalomo. Oni en Hispanio honorigis lin per bronza statuo kaj per sporta komplekso en Madrido, kiu ricevis lian nomon. Kunordigis la teamon la Hispana Olimpika Komitato, fondita en 1912.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

emblemo de la Hispana Olimpika Komitato
emblemo de la Hispana Olimpika Komitato