Hradec Králové

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hradec Králové
germane: Königgrätz
urbo
Hradec Králové – Granda placo, katedralo de sankta Spirito kaj Blanka turo
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Hradec Králové
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Hradec Králové
Distrikto Distrikto Hradec Králové
Administra municipo Hradec Králové
Historia regiono Bohemio
Tipo de urbo Statuta urbo
Memorindaĵoj Katedralo de sankta Spirito, Blanka turo
Riveroj Elbo, Orlice
Situo Hradec Králové
 - alteco 235 m s. m.
 - koordinatoj 50° 12′ 40″ N 15° 50′ 15″ O / 50.21111 °N, 15.83750 °O / 50.21111; 15.83750 (mapo)
Areo 105,61 km² (10 561 ha)
Loĝantaro 95 581 (21.12.2010)
Denseco 905,04 loĝ./km²
Fondo 10-a jarcento
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 500 00
NUTS 3 CZ052
NUTS 4 CZ0521
NUTS 5 CZ0521 569810
Katastraj teritorioj 21
Partoj de urbo 21
Bazaj sidejunuoj 84
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Lokaj partoj de Hradec Králové
Lokaj partoj de Hradec Králové
Lokaj partoj de Hradec Králové
Vikimedia Komunejo: Hradec Králové
Retpaĝo: www.hradeckralove.org
Portalo pri Ĉeĥio

Hradec Králové (germane Königgrätz; latine Reginogradecium) estas statuta urbo situanta en Ĉeĥio, Orienta Bohemio, ĉe kunfluejo de la riveroj Elbo kaj Orlice. Ĉefurbo de la Regiono Hradec Králové, sidejo de episkopejo, de Universitato de Hradec Králové kaj de medicina kaj farmacia fakultatoj de praga Universitato de Karolo. En januaro 2011 en la urbo vivis 94 318 loĝantoj.

La urba ekonomio estas bazita sur nutraĵindustrio, fotokemia kaj elektronika fabriloj kaj fama manufakturo pri pianoj de marko Petrof (fondita ern 1864).

En 1866 apud la proksima vilaĝo Sadová sur la monteto Chlum okazis la decida batalo ĉe Hradec Králové de la prusa-aŭstria milito.

Historio

Laŭ arkeologiaj trovaĵoj el ĉirkaŭaĵo de Hradec Králové evidentiĝas, ke la regiono estis priloĝata jam en pratempo kaj romia periodo. Dank al sia avantaĝa situo ĝi havis karakteron de komerca centro. En 1225 la urba burgo kun antaŭgurgejo fariĝs libera reĝa urbo. La reĝo Venceslao la 2-a starigis la urbon parto de doto de ĉeĥaj reĝinoj, kiuj en la burgo vivis kiel vidvinoj. En la 14-a jarcento Hradec Králové fariĝis pro grandeco kaj signifo post Prago la dua plej elstara ĉeĥa urbo. Dum la husanaj militoj la urbo ekstaris surflanke de la husana militestro Jan Žižka (kiu estas entombigita en la urba preĝejo de Sankta Spirito).En 1547 la urbo perdis parton de sia havaĵo kaj politikaj rajtoj pro sia ribelo kontraŭ la imperiestro Ferdinando la 1-a. Kvankam en 1562 la urbon parton rericevis, ĝi perdis ekde tiam sian gvidan pozicion. La urbo estis grave damaĝita dunm la tridekjara milito. En 1851 la urbo estis proklamita memstara urbo kaj estis elektita ĝia unua urbestroIgnác Lhotský. En 1857 estis en Hradec konstruita fervojlinio, sekvata de disvolvo de industrio. En 1866 ekster muregaro de la urba fortikaĵo estis decidita milito inter Aŭstrio kaj Prusio - post tiam la fortikaĵo estis nuligita kaj la muregaro detruita. En la 19-a jarcento evoluis kultura vivo - estis fondita muzeo, konstruita teatro de Klicpera kaj ekviglis ankaŭ la loka gimnazio, en kiu studis nemalmultaj ĉeĥaj artistoj (i.a. Alois Jirásek kaj Karel Čapek). Antaŭ kaj post la unua mondmilito la urbo ricevas sian specifan urbanisman karakteron dank al aktivecoj de arkitektoj Jan Kotěra kaj Josef Gočár.

La urbo estas ankaŭ nuntempe elstara ekonomia, kultura kaj kleriga centro de la lando. La historia urbocentro estis en la jaro 1962 proklamita kiel urba monumentrezervejo. Sur ĝia teritorio troviĝas ĉ. 200 protektataj kulturaj memorindaĵoj. Kiel natura protekta zono estis ĉirkaŭ la urba rezervejo en 1991 proklamita urba monumentzono. Sur ĝia teritorio situas preskaŭ 70 protektataj kulturmemorindaĵoj kaj 1 nacia memorindaĵo.

Vidindaĵoj

  • Preĝejo de Sankta Spirito - gotika trinava brika konstruaĵo el 14 jarcento, kun konstruaj kaj dekoraj partoj el sabloŝtono
  • Blanka turo
  • Renesanca sonorilturo el 1574 - 1580
  • Baroka preĝejo Ĉielenpreno de Virgulino Maria
  • Beroka episkopa palaco el 1709 - 1717
  • Baroka kapelo de Sankta Klimento
  • Juda sinagogo en novromanika stilo
  • Urbanaj domoj surplace - parto de urba monumentrezervejo
  • Teatro de Klicpera - novrenesanca konstruaĵo el 1884-85
  • Distrikta biblioteko en novbaroka stilo
  • Placo de Masaryk - urbanisma placo
  • Placo de Ulrich - urbanisma projekto de Josef Gočár
  • Gimnazio de J.K.Tyl - brika konstruaĵo en formo de malfermita libro, projektita de Josef Gočár* Akvoelektrejo sur Elbo - nacia teknika memorindaĵo, aro da konstruaĵoj kun ponto trans Elbo el 1909-12
  • Parko de Jirásek - urba naturparko ĉe kunfluejo de Elbo kaj Orlice
  • Ligna preĝejeto de Sankta Nikolao, el 1502-1510, transportita el Orietna Slovakio

Transporto

Urba trafiko

En Hradech Králové ekzistas sistemo de urba publika trafiko, ekzistas sume 5 trolebusaj linioj kaj multaj busaj. Unuaj aŭtobusaj linioj estiĝis en jaro 1928, trolebusoj komencis servi de jaro 1949[1].

Trajna konekto

Hradec Králové havas direktan trajnan konekton kun Liberec, Pardubice kaj Prago.

Ĝemelurboj

Esperanto en Hradec Králové

En Hradec Králové vivis eminenta ĉeĥa esperantisto kaj majstra tradukanto Miloš Lukáš. Tie naskiĝis lia lernanto Zdeněk Hršel. En la urbo funkcias Esperanto-klubo, kiun gvidas Květa Strýhalová.

Eksteraj ligiloj

Referencoj

  1. http://www.dpmhk.cz/cs/o-spolecnosti/historie

Ŝablono:Urbo Hradec Králové