Hubert Reeves

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Hubert Reeves (nask. la 13-an de julio 1932 en Montrealo, en Kebekio en Kanado -) estas astronomo, astrofizikisto, scienca vulgariganto, verkisto. Li havas la duoblan naciecon kanadano-franco.

Hubert Reeves

Biografio[redakti | redakti fonton]

Juneco kaj kleriĝo[redakti | redakti fonton]

Hubert Reeves faris siajn klasikajn studojn ĉe Jezuitoj en la gimnazio Jean-de-Brébeuf de Montrealo. En tiu epoko, li observis unuafoje la planedon Saturno per teleskopo, kiun li mem konstruis. Laŭ li, tiu eksperimento estis decida pri la elekto de lia scienca kariero[1]

Li abiturientiĝis en sciencoj pri fiziko, en la Universitato de Montrealo en 1953, kaj, en 1955, li prezentis en la Universitato McGill, anglalingvan memuaron por magistreco sub la titolo "Formation of Positronium in Hydrogen and Helium" (Formado de pozitronio en hidrogeno kaj heliumo).

Li plue studis nuklean astrofizikon en la Universitato Cornell, Ithaca, Nov-Jorko), kie li havis okazojn frekventi tiamajn fizikistojn kiaj George Gamow, Richard Feynman, Fred Hoyle, Philip Morrison kaj Ed Salpeter, kiu estis lia direktoro pri disertacio[2]. En 1960, li prezentis sian disertacion por doktoriĝo sub la titolo"Thermonuclear Reaction Involving Medium Light Nuclei".

Komenco de lia kariero de universitata profesoro[redakti | redakti fonton]

De 1960 ĝis 1964, li instruis fizikon en la Universitato de Montrealo. Li estis samtempe scienca konsilanto en la NASA.

Tiu periodo koincidis kun la Kebekia Kvieta Revolucio kiu estigis, i.a. certan influon favore al franclingvio ĉe pluraj profesoroj de la Universitato de Montrealo. Reeves, kiu rifuzis uzi nur franclingvajn lernolibrojn, eksentis malboniĝon de la laboretoso, kiam iuj el liaj kolegoj profesoroj montriĝis malagrablaj. Pro tio li emis trovi alian laborlokon. La rifuzo kunlabori inter profesoroj de la universitatoj de Montrealo kaj de la Universitato McGill por projekto de partikla akcelilo estis, laŭ Reeves, decida pri lia decido forlasi Kebekion[3]. Dum somera staĝo en la Nuklea Laboratorio de Chalk River, en Ontario, li ricevis proponon gvidi kursojn al belgaj esploristoj pri nuklea fiziko. Kelkajn monatojn poste, la Kalifornia Instituto pri Teknologio (California Institute of Technology — Caltech) proponis postenon en sia laboratorio de William Fowler.

Ĉar Hubert Reeves volis realigi sian revon instaliĝi en Eŭropo, kaj ĉar li jam engaĝiĝis rilate al la belgoj, li petis de Caltech malfruigi sian oferton je unu jaro. Tion rifuzis la instituto. Laŭ Reeves, tio malvarmigis liajn rilatojn kun tiu universitato ĝis la fino de la jaroj 1960[4].

Foriro el Kebekio al Eŭropo[redakti | redakti fonton]

La Universitato de Montrealo konsentis pri unujara kontraktinterrompo por Hubert Reeves. Li translokiĝis en 1964 al Bruselo. Li komencis instrui en la Libera Universitato de Bruselo kie li konstatis, i.a. grandan diferencon inter Norda Ameriko kaj Eŭropo pri rilatoj inter profesoroj kaj studentoj[5]. La saman jaron, post ricevo de invito de la tiama Akademio de sciencoj, li restadis en Sovetio, kie li konatiĝis kun Iakov Zeldovitch[6]. Komunismo tia, kia ĝi ekzistis en Sovetio forte markis lian spiriton.[7].

Fizikisto laboranta kun li en la Laboratorio pri Fiziko de Orsay partoprenis en kurso de Reeves kaj invitis lin veni kun li. Reeves petis plian kontraktinterrompon al la Universitato de Montrealo, kiu konsentis. La franca Nacia Centro pri Scienca Esplorado (Centre national de la recherche scientifique — CNRS) proponis al li postenon. La familio Reeves transloĝiĝis en Francio en 1965[8].

Dum tiu periodo, la grupoj de esplorado pri nuklea astrofiziko de la Laboratorio de Orsay kaj de la Laboratorio de Fowler, en Caltech, estis reciproke tute sensciaj pri respektivaj publikaĵoj kaj esploroj. Laŭ Reeves, la rilatoj inter ambaŭ grupoj pliboniĝis dum interveno de Fowler en konferenco en Jerusalemo en 1969. La malvarmaj rilatoj definitive finiĝis ŝajne ekde kiam aperis publikaĵo komuna al la du laboratorioj en 1970[9].

En 1971, Reeves publikigis, kun du el siaj studentoj, Jean Audouze kaj M. Meneguzzi, fundamentan artikolon[10] pri stela nukleo-sintezo. Dekkvar jarojn post la fama artikolo "B2FH", tiu artikolo ebligis plenigi vakuon inter la elementoj produktitaj dum la praeksplodo (hidrogeno, heliumo kaj kelkaj spuroj da litio) kaj tiuj produktitaj dum la vivo de la steloj, t.e. ĉiuj situantaj post karbono en la Perioda tabelo de la elementoj de Dmitrij Mendelejev. Same kiel B2FH, tiu esenca artikolo estas pli konata sub la komencliteroj de la nomoj de ties aŭtoroj : "MAR".

Hubert Reeves by Olivier Meyer

Scienca vulgariganto[redakti | redakti fonton]

En la 1970-aj jaroj, Reeves komencis esprimiĝi publike pri diversaj temoj ligitaj, i.a., al la nuklea fiziko. La kariero de scienca vulgariganto de Hubert Reeves komenciĝis dum ferioj en Carry-le-Rouet, kie li, nokton post nokto, dispartigis siajn konojn pri astronomio kun aliaj feriantoj[11]. Sekve de sugesto de amikino, li komencis skribe diskonigi siajn konojn kaj komencis redakti Patience dans l'azur (Pacienco en lazuro), kies titolon inspiris poemo de Paul Valéry. La manuskripto, kiun rifuzis trideko da eldonistoj, estis reverkita kun helpo de lia amiko fizikisto Jean-Marc Lévy-Leblond, kaj estis finfine publikigita en 1981. La libro havis grandan sukceson post prezento en la televidelsendo Apostrophes de Bernard Pivot[12].

La pezaj elementoj de la Universo formiĝas interne de masivaj steloj kaj estas forĵetitaj en la spacon, kiam mortas ĉi lastaj.

Pluraj legantoj de Hubert Reeves skribis al li leterojn, kiuj influis la penson kaj elekton kaj skribmanieron de la sciencisto[13]. Tiel, legantino de Patience dans l'azur sendis al li leteron, kiu inspiris lin verki "Poussières d'étoiles", aperinta en 1984 kaj en kiu li metis en ekzergo parton el la letero, kiu inspiris lin (Oni diris al mi "Ci estas nur cindro kaj polvoj". Oni forgesis diri al mi ke temas pri nubo da steloj.[14]. En tiu libro, li rememorigis, i.a. ke la atomoj, kiuj konsistigas la Teron kaj ĝian loĝantaron estis grandparte produktitaj interne de masivaj steloj kaj estis disŝutitaj en la spacon, kiam mortis ĉi lastaj.

Ĉar iuj legantoj, kritikis tion, kion ili konsideris "ekscesa pozitivismo" ĉe Reeves, li decidis, en 1984, skribi pri la plej granda planeda minaco perceptebla en tiu epoko, tiu kiu fontis el la Malvarma Milito. Tiel aperis "L'Heure de s'enivrer" (La horo por ebriiĝi) en 1986, en kiu li montris timigan bildon pri la nukleaj arsenaloj de la du grandaj nukleaj potencoj usona kaj sovetia[15].

Piramido de la komplekseco tia kia ĝin disvolvis Reeves.

Li animis serion da televidaj elsendoj prelegoj sub la titolo "Histoire de l'Univers" (Historio pri la Universo), kiu estis plurfoje dissendita dum la jaroj 1990 kaj la jaro 2000 ĉe la kanalo Canal Savoir[16]. Li reprenis, i.a. la ideon pri la Piramido de la komplekseco, t.e. koncepto klarigita en "L'Heure de s'enivrer", priskribanta la kompleksiĝon de la universo, ekde la praeksplodo ĝis nun.

En 2000, en Kebekio, li donacis 100 000 kanadajn dolarojn al la Universitato Laval por krei fonduson Hubert-Reeves, kiu ebligas atribui stipendion ĉiun jaron al studentoj de dua studciklo pri astrofiziko[17].

Liaj ĉefaj verkoj, "Patience dans l'azur" (Pacienco en la lazura ĉielo), "Poussières d'étoiles" (Polvoj de steloj) kaj "L'Heure de s'enivrer" (La horo por trinkiĝi), havis grandegan sukceson kaj estis tradukitaj en plurajn lingvojn.

Cetere, Hubert Reeves partoprenas en televidaj elsendoj de scienca vulgarigo el kiu la plej emblema, pasintece, estis eksterdube "Nuit des étoiles" (Nokto de la steloj) kiun dissendis la publika kanalo France 2.

Ekologiista aktivulo[redakti | redakti fonton]

Komence de la 2000-aj jaroj, pro kreskanta sentemo pri media efekto de la homa aktivado, Hubert Reeves fariĝis aktivulo por la defendo de la ĉirkaŭmedio. En 2001, li ekprezidis la Ligon por ŝirmo de la sovaĝa faŭno kaj de defendo de la ne-ĉasistoj (ROC), asocio konforma al la franca leĝo de 1901 pri asocioj kaj agnoskata kiel publike utila.

En 2003 aperis lia libro "Mal de Terre", kiu reliefigas timigan konstaton pri la stato de la termedio[18]. Li partoprenis ankaŭ en konferenco kun la biologo David Suzuki, "Alerte climatique" (Klimata alarmo) prezentita en Montrealo la 26an de oktobro 2005 en Kebekio. Tiu konferenco, kiun organizis Équiterre en kunlaboro kun la Universitato de Kebekio en Montrealo kaj la eldonejo "Éditions du Boréal", estis prezentita antaŭ 3400 personoj en la Kongrespalaco de Montrealo[19].

En 2004, Hubert Reeves sendis kaj subskribis kun aliaj sciencistoj publikan leteron kun teksto de leĝprojekto[20] al la francaj parlamentanoj por atentigi ilin pri la neceso, en la "lando de la Homrajtoj", dediĉi pli da loko kaj atento al la principo de antaŭzorgo.

En 2005 kaj en 2007, Hubert Reeves publikigis du librojn en kiuj li aperigis siajn radiokronikojn de France Culture : "Chroniques du ciel et de la vie" (Kronikoj pri la ĉielo kaj la vivo) kaj "Chroniques des atomes et des galaxies" (Kronikoj pri atomoj kaj galaksioj). Lia antaŭlasta libro, "Je n'aurai pas le temps" (Mi ne havos tempon), rakontas la sciencan vojon de la aŭtoro ekde lia infanaĝo en Montrealo ĝis nun.

Hubert Reeves en 2008

Hubert Reeves estas membro de la Komitato de patronado de la Franca Kunordigado por la Jardeko de la Kulturo pri Paco kaj pri Neperforto [21] En 2007, iuj el liaj pensoj estis uzitaj en la albumo "Du simple au néant" (De simpleco al nenieco), de la grupo de kantistoj Ogres de Barback.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Filmografio[redakti | redakti fonton]

  • "Les étoiles naissent aussi". 1979.
  • "Le Soleil, notre étoile". 1980.
  • "La vie dans l'univers". Serio de 12 15-minutaj elsendoj. 1982.
  • "Un soir, une étoile". Serio de 66 duminutaj elsendoj. 1984.
  • "Hubert Reeves : Conteur d'étoile". Office national du film (Kanado)|ONF. 52-minuta versio VHS. 89 minuta versio DVD. 2003[22]

Honorigaĵoj, distingaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • 1976 : Chevalier de l'Ordre national du Mérite / Kavaliro de la Nacia Ordeno de Merito (Francio).
  • 1982 : Prix de la fondation de France / Premio de la Fondaĵo de Francio.
  • 1986 : Chevalier de la Légion d'honneur / Kavaliro de la Honora Legio.
  • 1988 : Académie des lettres du Québec /Membro de la Beletra Akademio de Kebekio.
  • 1991 : Officier de l'Ordre du Canada / Oficiro de la Ordeno de Kanado.
  • 1994 : Officier de l'Ordre national du Québec / Oficiro de la Nacia Ordeno de Kebekio.
  • 1994 : Officier de la Légion d'honneur / Oficiro de la Honora Legio.
  • 2001 : Médaille Albert Enstein de la Société Albert Einstein / Medalo Albert Einstein de la Societo Albert Einstein.
  • 2003 : Commandeur de la Légion d'honneur / Komandoro de la Honora Legio.
  • 2003 : Compagnon de l'Ordre du Canada / Kompaniano de la Ordeno de Kanado.

En 1999, la asteroido (9631) estis nomita 9631 Hubertreeves honore al li far la Internacia Astronomia Unuiĝo.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. . "Je n'aurai pas le temps". Parizo : Seuil. aprilo 2008, p. 50-51. (ISBN 978-2-02-097494-3)
  2. Reeves (2008), sama verko, p. 115...
  3. Reeves (2008), sama verko, p. 149-150.
  4. Reeves (2008), sama verko, p. 155-156....
  5. Reeves (2008), sama verko, p. 154 ĝis 158.
  6. Reeves (2008), sama verko, p. 195.
  7. Reeves (2008), sama verko, p. 164 ĝis 207.
  8. Reeves (2008), sama verko, p. 211-212.
  9. Reeves (2008), sama verko, p. 223-224...
  10. angle M. Meneguzzi, Jean Audouze & Hubert Reeves, The production of the elements Li, Be, B by galactic cosmic rays in space and its relation with stellar observations, Astronomy & Astrophysics, 15, 337-359 (1971) Interreta konsultado.
  11. Reeves (2008), sama verko, p. 261.
  12. Reeves (2008), sama verko, p. 262-263...
  13. Reeves (2008), sama verko, p. 264...
  14. "Poussières d'étoiles". Parizo : Seuil. Oktobro 1984, p. 9. ISBN|2-02-006983-0
  15. Reeves (2008), sama verko, p. 267.
  16. Interrete http://www.quotidien.uqam.ca/index.php?article=81 .
  17. Interrete url=http://www.ulaval.ca/ful/bul/fulanthrope.pdf .
  18. Reeves (2008), sama verko, p. 273 ĝis 275.
  19. france Hubert Reeves kaj David Suzuki: Alerte Climatique à Montréal france Hubert Reeves kaj David Suzuki en granda konferenco en Montrealo.
  20. Fakte, en Francio, leĝprojekton povas prezenti nur la registaro dum deputitoj povas prezenti nur leĝproponon.
  21. france Coordination française pour la Décennie de la culture de paix et de non-violence.
  22. {fr} Hubert Reeves : conteur d'étoiles Aŭtoro : Iolande Cadrin-Rossignol. 2002. Office national du film du Canada.

Koneksaj artikoloj[redakti | redakti fonton]

  • Piramido de la komplekseco
  • Portraits Parlés : Entretien et portraits d'Hubert Reeves / Parolataj portretoj : Interparolo kaj portretoj de Hubert Reeves, fare de Ariane Laroŭ, eld. de l'Age d'Homme.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Fonto[redakti | redakti fonton]

La enhavo de tiu artikolo fontas esence el la franca versio de Wikipédia http://fr.wikipedia.org/wiki/Hubert_Reeves