Hungara nacia himno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Himnusz
Himno
“Himnusz”
nacia himno
lando Flago-de-Hungario.svg Hungario
kantoteksto Ferenc Kölcsey, 1823
muziko Ferenc Erkel
ekde 1844
muzika ekzemplo
"Himnusz"
Ĉu la aŭdigo ne funkcias? Eble helpos la paĝo "media help" (en la angla).
v  d  r
Information icon.svg

La Himnusz (pron. Himnus, esperanta traduko Himno) estas la nacia himno de Hungario. La poemo estis verkita en 1823 de Kölcsey Ferenc en Szatmárcseke, la orkestra komponaĵo de ERKEL Ferenc iĝis ĝia muziko en 1844. Oni adoptis ĝin kiel oficialan nacian himnon en 1903.

La teksto konsistas el 8 strofoj, prezentantaj la Hungaran historion kun ĝiaj gloroj kaj malfeliĉoj, kaj petante la benon de Dio. Oni ĝenerale kantas nur la unuan strofon. Ĉe naciaj festoj oni ofte kantas ĝin ĉe la komenco, kaj la Szózat-on (Proklamo), la alian signifan nacian verkaĵon, ĉe la fino.

Teksto[redakti | redakti fonton]

Originala not-manuskripto, subskribita de Erkel Ferenc
Himnusz Himno Himno
A magyar nép zivataros századaiból El la tempestaj jarcentoj de la Hungara popolo
(laŭvorta tradukaĵo)
Isten, áldd meg a magyart

Jó kedvvel, bőséggel,
Nyújts feléje védő kart,
Ha küzd ellenséggel;
Bal sors akit régen tép,
Hozz rá víg esztendőt,
Megbűnhődte már e nép
A múltat s jövendőt!

Őseinket felhozád
Kárpát szent bércére,
Általad nyert szép hazát
Bendegúznak vére.
S merre zúgnak habjai
Tiszának, Dunának,
Árpád hős magzatjai
Felvirágozának.

Értünk Kunság mezein
Ért kalászt lengettél,
Tokaj szőlővesszein
Nektárt csepegtettél.
Zászlónk gyakran plántálád
Vad török sáncára,
S nyögte Mátyás bús hadát
Bécsnek büszke vára.

Hajh, de bűneink miatt
Gyúlt harag kebledben,
S elsújtád villámidat
Dörgő fellegedben,
Most rabló mongol nyilát
Zúgattad felettünk,
Majd töröktől rabigát
Vállainkra vettünk.

Hányszor zengett ajkain
Ozman vad népének
Vert hadunk csonthalmain
Győzedelmi ének!
Hányszor támadt tenfiad
Szép hazám, kebledre,
S lettél magzatod miatt
Magzatod hamvvedre!

Bújt az üldözött, s felé
Kard nyúlt barlangjában,
Szerte nézett s nem lelé
Honját e hazában,
Bércre hág és völgybe száll,
Bú s kétség mellette,
Vérözön lábainál,
S lángtenger fölette.

Vár állott, most kőhalom,
Kedv s öröm röpkedtek,
Halálhörgés, siralom
Zajlik már helyettek.
S ah, szabadság nem virul
A holtnak véréből,
Kínzó rabság könnye hull
Árvák hő szeméből!

Szánd meg Isten a magyart
Kit vészek hányának,
Nyújts feléje védő kart
Tengerén kínjának.
Bal sors akit régen tép,
Hozz rá víg esztendőt,
Megbűnhődte már e nép
A múltat s jövendőt!

Ferenc Kölcsey (1823)

Dio, benu la Hungarojn

per bona humoro, per abundo,
etendi vian protektan brakon al ili
kiam ili batalas kun malamiko;
Ŝirataj delonge de missorto,
alportu gajan jaron sur ilin,
puniĝis jam ĉi tiu popolo
pri la pasinto kaj la estonto!

Algvidis vi niajn praulojn
Al la sankta pinto de Karpatoj,
Per vi belan patrujon gajnis
la sango de Bendeguso.
Kaj kie muĝas la ondoj
de Danubo kaj Tibisko,
Heroaj idoj de Arpado
ekfloris.

Por ni sur la kampoj de Kumanio
maturajn spikojn vi svingadis,
Sur vitobranĉoj de Tokajo
nektaron vi gutigis.
Ofte vi plantis nian flagon
sur la remparon de sovaĝaj Turkoj,
kaj ĝemis la fiera kastelo de Vieno
la malgajan [=nigran] militon de Mathiaso.

Aj, sed pro niaj pekoj
kolero iĝis en via brusto,
ekfrapegis vi viajn fulmojn
en viaj tondrantaj nuboj.
Jen vi bruigis la sagojn
de rabantaj Mongoloj super ni,
Jen sklavjugon de Turkoj
ni prenis sur niajn ŝultrojn.

Kiomfoje sonoris la triumfokanto
de l' sovaĝa popolo de Osmano
sur la ostamaso de nia
batita milito!
Kiomfoje via filo atakis,
mia bela patrujo, al via brusto,
kaj fariĝis vi pro via ido
la cindrourno de viaj idoj!

Kaŝis sin la persekutito,
kaj glavo aperis en lia kaverno,
ĉirkaŭrigardis li, kaj ne trovis
hejmon en ĉi tiu patrujo.
Grimpis sur montpintojn, descendis al valoj
malĝojo kaj dubo lin akompanante,
Sangtorento ĉe liaj piedoj,
kaj flam-maro super li.

Kastelo staris, nun ŝtonaro,
humoro kaj ĝojo flugadis,
jam mortraslo kaj lamento
sonas anstataŭ ili.
Ho, libereco ne ekfloras
el la sango de l' mortinto,
Larmoj de tortura mallibereco
fluas el ardaj okuloj de orfoj.

Kompatu, Dio, la Hungarojn,
ĵetitajn de plagoj,
etendu vian protektan brakon
sur la maro de iliaj turmentoj.
Ŝirataj delonge de missorto,
alportu gajan jaron sur ilin,
puniĝis jam ĉi tiu popolo
pri la pasinto kaj la estonto!

La hungaron benu, Di',

Per gajec', per spikoj,
Ŝirman brakon tenu, Di',
Kontraŭ malamikoj.
Nin delonge ŝiras sort',
Donu gajan jaron,
Por Pasint' kaj por Estont'
Punis vi l' Hungaron.

La praulojn portis vi
Al Karpatoj gvide,
Belan hejmon tie ĉi
Donis vi konfide.
Kie Tisza kaj Danub'
Fluas kun muĝado,
Floris la heroa trup':
Gento de Arpado.

Per vi riĉe tra l' Eben'
Ondis orspikaro,
Ĉe Tokaj pro via ben'
Gutis la nektaro.
Ofte de l' sovaĝa turk'
Prenis ni trofeon,
Ĝemis Vien', fiera urb'
Matias-armeon.

Sed ni pekis. Ĝermis en
Vi koler' kaj dubo,
Kaj vi fulmojn ĵetis, jen,
El tondranta nubo.
Ĵetis vi kun sibla flug'
Sagojn de tataroj,
Poste ni sub turka jug'
Ĝemis dum centjaroj.

Ho, tre ofte en ĉi land'
Super niaj ostoj
Sonis turka venko-kant',
Flirtis ĉevalvostoj.
Ofte vin, patruj'! la id'
Vundis per armiloj,
Iĝis vi pro fil-perfid'
La cindruj' de l' filoj.

Kaŝis sin la rifuĝant',
Grote glav' lin trafis,
Kuris, kaj en hejma land'
Hejmon li ne havis.
Sekvis lin tra val' kaj mont'
Dub', ĉagren', amaro,
Ĉe l' piedoj sanga ond',
Supre fajromaro.

Fortikaĵo? Nun ruin'.
Flirtis ĝojhumoro?
Jen, nun anstataŭas ĝin
Lamentad', stertoro.
Ho, liber' ne ĝermis el
Sangverŝita tero,
Falas arda larmo de l'
Prema mallibero.

Ho, kompaton havu, Di',
Inter ĉi pereoj,
Ho, hungaron savu, Di',
El la mar' de l' veoj!
Nin delonge ŝiras sort',
Donu gajan jaron,
Por Pasint' kaj por Estont'
Punis vi l' Hungaron.

Kálmán Kalocsay (1933)


Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]