Integra naturrezervejo de Lago Preola kaj Rondaj Gorgoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Koordinatoj: 37° 36′ 57″ Nordo 12° 38′ 58″ Oriento / 37.6158 °N, 12.64955 °O / 37.6158; 12.64955 (mapo)

Integra naturrezervejo
Lago Preola kaj Rondaj Gorgoj
itale: Riserva naturale integrale Lago Preola e Gorghi Tondi
regiona parko
Lando Italio Italio
Regiono Sicilio
Distrikto Provinco de Trapanio
Komunumo Mazara del Vallo
Areo 335,62 km² (33 562 ha)
Estiĝo 1998
Ĉefulo WWF
Vikimedia Komunejo: Riserva naturale Lago Preola e Gorghi Tondi
Retpaĝo: http://www.wwfpreola.it/

La integra naturrezervejo Lago Preola kaj Rondaj Gorgoj (itale Riserva naturale integrale Lago Preola e Gorghi Tondi) estas regiona naturrezervejo de Sicilio, fondita en 1998[1]. Ek de 2011 ĝi agnoskiĝis kiel Ramsar malsekejo[2].

Historio[redakti | redakti fonton]

Jam defendita ek de 1981 je la regiono Sicilio, iĝis naturrezervejo en 1998. En julio 2011 la ministerio pri Medio agnoskis ĝin malsekejo, defendita laŭ la Ramsar-Interkonsento[2], kune kun proksimaj malsekejoj de Kabo Feto.

Teritorio[redakti | redakti fonton]

Ĝi etendiĝas en la komunumo de Mazara del Vallo. Ĝi havas la Lagon Preola, la Lagon Murana kaj tri rondajn lagetojn de karsta origino: Alta, Meza kaj Malalta Gorgo.

Flaŭro[redakti | redakti fonton]

Estas diferencaj specoj de orkidacoj, anemonoj, asfodeloj, lekantetoj, taraksakoj.

Faŭno[redakti | redakti fonton]

Emys trinacris

Estas multaj specoj de akvobirdoj. Tie estas marĉaj cirkuoj, buteoj, turfalkoj, upupedoj, kaj en Malalta gorgo ankaŭ fulikoj, galinoloj, platbekaj anasoj, brunkapaj anasoj, krekoj, malgrandaj greboj kaj marĉanasoj. Dum migradoj oni videblas malgrandajn botaŭrojn, purpurajn ardeojn kaj grizaijn ardeojn.

Inter reptilioj oni rimarkigas populacion de marĉaj sicilaj testudoj (Emys trinacris)[3].

Referencoj[redakti | redakti fonton]