Oficina taraksako

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Oficina taraksako
Taraxacum officinale - Köhler–s Medizinal-Pflanzen-135.jpg
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonaj plantoj Magnoliopsida
Ordo: Asteraloj Asterales
Familio: Asteracoj Asteraceae
Tribo: Cikoriedoj Cichorieae
Genro: Taraksako Taraxacum
Taraxacum officinale
F.H. Wigg
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La oficina taraksako [1]ofta leontodo (Taraxacum officinale) estas herbeca staŭdo el la genro taraksako de la familio de la asteracoj. Kvankam ĝi precipe originas el la palearktisa ekozono, gi nuntempe troviĝas en la plejmultaj mezvarmaj regionoj de la mondo, en herbejoj, vojflankoj, ĉeriveraj areoj, kaj aliaj areoj kun humidaj grundoj. La oficina taraksako estas konsiderata kiel trudherbo, precipe en herbotapiŝoj, sed ĝi foje estas utiligata kiel kuracplanto kaj en kuirado. Kiel preskaŭ kosmopolita fiherbo, la oficina taraksako estas plej konata por siaj flavaj kapituloj, kiuj ŝanĝas sin en rondajn arĝentajn pilkojn kies fruktoj estas vente forblovitaj.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Kapituloj de oficina taraksako.

La oficina taraksako kreskas ekde ĝenerale senbranĉaj pivotradikoj kaj produktas unu aŭ pli ol dek tigojn kiuj estas tipe 5 ĝis 40 cm, sed foje ĝis 70 cm altaj. La tigoj povas esti nuancigataj purpurkoloraj, ili estas vertikalaj aŭ oblikvaj, kaj produktas kapitulojn kiuj staras tiel alte aŭ pli alte ol la foliaro. La foliaro estas vertikala elkreskanta aŭ horizontale orientigita, kun petioloj kiuj havas mallarĝajn stipulojn aŭ ili estas senstipulaj. La tigoj povas esti glataj aŭ esti malabunde kovrataj per mallongaj haroj. La 5-45 cm longaj kaj 1-10 cm larĝaj folioj estas lancetformaj, longformaj, aŭ inverse ovoformaj kun la bazoj kiuj iompostiome mallarĝiĝas al la petiolo. La foliomarĝenoj estas tipe malprofund-lobaj ĝis profund-lobaj kaj ofte disŝiraj aŭ dentaj kun akutajobtuzaj dentoj. La kaliketoj (la trinkujo-similaj brakteoj kiuj subtenas la floretojn) konsistas el 12 ĝis 18 segmentoj: ĉiu segmento estas refleksita kaj foje bluverda. La lancetformaj brakteetoj estas duseriaj kun lancetformaj apeksoj. La 14 to 25 mm larĝaj brakteoj estas verdaj ĝis malhelverdaj aŭ brun-verdaj kun la pintoj mallume grizaj aŭ purpurkoloraj. Estas 40 al pli ol 100 da floretoj po kapitulo, havante korolojn kiuj kolore estas flavaj aŭ oranĝflavaj. La fruktoj, aŭ cypselae , kolore intervalas ekde oliv-verda aŭ oliv-bruna ĝis pajlo-kolora aŭ grizecaj. Ili estas longformaj kaj 2 to 3 mm longaj kun maldikaj bekoj. La akenoj havas 4 ĝis 12 ripojn kiuj havas akrajn randojn. La silkemolaj papusoj, kiuj formas la paraŝutojn, estas blankaj ĝis arĝentblanka en koloro kaj ĉirkaŭ 6 mm larĝaj. Plantoj tipe havas 24 aŭ 40 parojn da kromosomoj sed kelkaj plantoj havas 16 aŭ 32 kromosomojn [2] . Plantoj havas laktecan sukon kaj la folioj estas ĉiuj bazaj. Ĉiu floranta tigo havas ununuran kapitulon. Al la flavaj kapuloj mankas ujo-brakteoj kaj ĉiuj floroj, kiu estas nomitaj floretoj, estas ligulataj kaj dukseksaj. La fruktoj estas plejparte apomiksaj [3] produktitaj. Oficina taraksako floras de marto ĝis oktobro [4].

Taksonomio[redakti | redakti fonton]

Maturaj fruktoj de oficina taraksako.

La taksonomio de la genro taraksako estas malfaciligata kaŭze de apomiksaj kaj poliploidaj filogenetikaj linioj [5][6], kaj la taksonomio kaj la nomenklatura situacio de Oficina taraksako ankoraŭ ne estas plene solvitaj. En la pasinteco la taksonomio de tiu specio estis komplikigita kaŭze de la agnosko de multaj specioj [7], subspecioj kaj mikrospecioj. Ekzemple la Germana Floraro de Rothmaler agnoskas proksimume 70 mikrospeciojn [8].

La enmetitaj plantoj al Nordameriko estas triploidoj kiuj reproduktiĝas per deviga gametofita apomikso [9] . Ekzistas tri subspecioj de Oficina taraksako, inkludante [10][11] :

  • Taraxacum officinale ssp. ceratophorum (Ledeb.) Schinz Eksthellung. Ĝi troviĝas en Kanado kaj okcidenta Usono [12][13].
  • Taraxacum officinale ssp. officinale G.H. Vebero Ekswiggers
  • Taraxacum officinale ssp. vulgare (Fuĝo. ) Schinz & R. Keller.

Du el ili estis enmetataj en Alaskon kaj la tria (ssp. ceratophorum) estas tie ĉi indiĝena[14].

Karolo Lineo nomis la specion Leontodon taraxacum en 1753. La genro nomo Taraxacum, eble devenas de la araba vorto Tharakhchakon aŭ de la greka vorto Tarraxos [15]. La angla nomo dandelion, derivas de la franca esprimo dent de lion kiu signifas "denton de leono", aludante la dentrandan foliaron [15].

Disvastiĝo[redakti | redakti fonton]

Velkiginta infloresko.

La oficina taraksako estas indiĝena en Eŭrazio [16], sed nun estas naturigita ĝenerale en Nordameriko, Suda Afriko, Sudameriko, Novzelando, Aŭstralio, kaj Hindujo. Ĝi vegetas en ĉiuj 50 usonaj subŝtatoj kaj en la plej multaj kanadaj provincoj [14].

Trudherbo[redakti | redakti fonton]

La oficina taraksako estas ofta koloniigisto post fajroj, kaj per de ventoblovitaj semoj kaj per semoĝermado el la grunda semobanko [17]. La semoj restas viveblaj en la semobanko dum multaj jaroj, kiel montras studaĵoj.

Tiu specio estas iom trokreskanta semoproduktanto, kun 54 ĝis 172 semoj produktitaj po kapitulo, kaj unuopa planto povas produkti pli ol 5 000 semojn jare. Laŭtakse pli ol 97 000 000 da semoj po hektaro povus esti produktitaj ĉiujare per densa vegetaĵaro de taraksakoj. Se liberigitaj, la semoj povas esti disvastigataj per la vento ĝis plurajn cent metrojn de siaj fontoj. La semoj ankaŭ estas komunaj malpuraĵoj en paŝtejaj kaj furaĝaj semoj. La plantoj estas adaptiĝkapablaj al la plej multaj grundoj kaj la semoj ne estas dependantaj de malvarmaj temperaturoj antaŭ ol ili povas ĝermi sed ili devas troviĝi ene de la supraj 2,5 centimetroj de la grundon[14].

La oficina taraksako estis ankaŭ ligita al ekaperoj de abrupta fleksiĝo de unu aŭ ambaŭ malantaŭaj kruroj ĉe ĉevaloj [18]. Dum ne en florado, tiu specio foje estas konfuzita kun aliaj, kiel ekzemple: Chondrilla juncea [19] kiu havas similajn bazajn rozetojn de foliaro.

Uzado[redakti | redakti fonton]

Plado de rapidrostitaj taraksaksaj legomoj, kun Vehani-rizo.

Kvankam la oficina taraksako estas konsiderata fiherbon fare de la plej multaj ĝardenistoj kaj herbotapiŝo-posedantoj, la planto havas plurajn kuirartajn uzojn. La specionomo officinale aludas lian kuracherban valoron, kaj derivas de la vorto opificina, poste officina, signifante laborejon aŭ apotekon [20]. La floroj uzeblas por fari taraksakovinon [21] , la legomoj estas uzitaj en salatoj, la radikoj estas taŭgaj por prepari specon de kafo kiel trinkaĵo kaj la planto estis utiligita fare de la usonaj indianoj kiel manĝaĵo kaj medicinaĵo [22].

La oficina taraksako estas kultivata profesilaŭe en malgranda skalo kiel folia legomo. La folioj povas esti manĝataj kuiritaj aŭ krudaj en diversaj formoj, kiel ekzemple ene de supo aŭ salato. Ili estas verŝajne karaktere plej proksimiĝas brasikaj legomoj. Kutime la junaj folioj kaj nemalfermitaj burĝonoj estas manĝitaj krudaj en salatoj, dum pli aĝaj folioj estas kuiritaj. Krudaj folioj havas iomete amaran guston. Taraksakosalato ofte estas akompanita kun malmole kuiritaj ovoj. La folioj havas gravan proporcion de vitamino A, vitamino C kaj fero, kunportante pli da fero kaj kalcio ol spinaco [23].

Se oni ŝirmas la foliojn de la sunlumo, la folioj havas malpli amaran guston. Tio ĉi estas malnova metodo ĝui la foliojn en salato sen la amara gusto [24]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. PIV2 (2002) p. 1135
  2. http://www.efloras.org/florataxon.aspx?flora_id=1&taxon_id=220013281
  3. angle Morley, T. I. (1969). "Spring Flora of Minnesota", gazeto : 1974 reprint with minor corrections, paĝoj : 255
  4. angle (1981) The Wild Flower Key. Frederick Warne & Co, 388,391. ISBN 0-7232-2419-6. 
  5. Wittzell, Hakan (1999). "Chloroplast DNA variation and reticulate evolution in sexual and apomictic sections of dandelions", gazeto : Molecular Ecology, volumo : 8, numero : 12, paĝoj : 2023. COI:10.1046/j.1365-294x.1999.00807.x
  6. Dijk, Peter J. van (2003). "Ecological and evolutionary opportunities of apomixis: insights from Taraxacum and Chondrilla", gazeto : Philosophical Transactions of the Royal Society B Biological Sciences, volumo : 358, numero : 1434, paĝoj : 1113. COI:10.1098/rstb.2003.1302
  7. Thomas Gaskell Tutin. (1976). Flora Europaea: Plantaginaceae to Compositae (and Rubiaceae). Cambridge University Press, 332–. ISBN 9780521087179. Alirdato: 29 October 2010. 
  8. (1966) Exkursionsflora: Kritischer Ergänzungsband Gefäßpflanzen. 
  9. Lyman JC, Ellstrand NC (1984). "Clonal diversity in Taraxacum officinale (Compositae), an apomict", gazeto : Heredity, volumo : 53, numero : 1, paĝoj : 1–10. COI:10.1038/hdy.1984.58
  10. http://www.itis.gov/servlet/SingleRpt/SingleRpt?search_topic=all&search_value=Taraxacum+officinale&search_kingdom=every&search_span=exactly_for&categories=All&source=html&search_credRating=All
  11. (19 January 2007) Forages: The science of grassland agriculture. Wiley-Blackwell, 11–. ISBN 9780813802329. Alirdato: 29 October 2010. 
  12. http://www.calflora.org/cgi-bin/species_query.cgi?where-calrecnum=8991
  13. http://www.efloras.org/florataxon.aspx?flora_id=1&taxon_id=242351280
  14. 14,0 14,1 14,2 http://akweeds.uaa.alaska.edu/pdfs/species_bios_pdfs/Species_bios_TAOF.pdf
  15. 15,0 15,1 angle Kowalchik, Claire; Hylton, William H.; Carr, Anna. (1987). Rodale's illustrated encyclopedia of herbs. Emmaus, Pa.: Rodale Press, 141. ISBN 0-87857-699-1. 
  16. (2007) Atlas of Seeds and Fruits of Central and East-European Flora: The Carpathian Mountains Region. シュプリンガー・ジャパン株式会社, 751–. ISBN 9781402053610. Alirdato: 29 October 2010. 
  17. http://www.fs.fed.us/database/feis/plants/forb/taroff/all.html
  18. Australian stringhalt Retrieved on 5 March 2009
  19. http://www.nwcb.wa.gov/weed_info/Chondrilla_juncea.html
  20. Stearn, W.T. 1992. Botanical Latin: History, grammar, syntax, terminology and vocabulary, Fourth edition. David and Charles.
  21. http://www.cooks.com/rec/search/0,1-00,dandelion_wine,FF.html
  22. Clarke, Charlotte Bringle. (1977). Edible and useful plants of California. Berkeley: University of California Press, 191. ISBN 0-520-03261-6. 
  23. Common Dandelion
  24. angle Manĝebleco de la oficina taraksako.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]