Jacob Barbireau

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Illustrita manskribaĵo de Missa Virgo parens Christi de Jacobus Barbireau; komponita en la malfrua 15-a jarcento, kopiita en la frua 16-a jarcento kiel parto de donaco al papo Leono la 10-a

Jacobus Barbireau (ankaŭ Barbirianus) (Antverpeno, 1455 – samloke, 7-an de aŭgusto 1491) estis Nederlanda polifoniisto.

Liaj samtempuloj rigardis lin kiel elstara komponisto, kion ankaŭ opinias la muzikteoriistoj niatempaj, kvankam lia verkaro malgrandas pro lia frua morto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

En la 1960-aj jaroj Barbireau estis konfuzita kun alia iom pli aĝa komponisto nome Barbingant; fontoj el tiu tempo ofte uzis malsamajn skribmanieroj aŭ ne mencias la personan nomon de la komponistoj, kio favorigas konfuzigojn.

Barbireau supozeble naskiĝis en Antverpeno. Ambaŭ gepatroj estis loĝantoj de la urbo kaj el bonhava deveno. La geavoj de Barbireau estis Aernout Barbireau kaj Johanne, lia patro Jan Barbireau (n. 1425/6; m. post 1487), kiu estis geedziĝinta kun Johanne van Sint Pol, patrino de Jacobus mortinta en 1487.

Pri la infan- kaj junaĝo de Barbireau ne multe estas konata. Evidente li ĝuus solidan universitatan kaj muzikan edukadojn, ĉar la plej frua konservita dokumento, kiu rilatas al li, raportas pri lernema kaj influhava studento. En la dua duono de 1481 la fama sciencisto kaj muzikisto Rodolphus Agricola, kiu laboris en la 1470-aj jaroj en Ferrara, venis al Antverpeno. "Nombro da kanoniko kaj multaj noblaj junuloj" lin petegintis fari prelegon je salajro de 100 kronoj. Agricola estis preta akcepti ĉi tiun oferton, kondiĉe ke la urbo salajru lin. Barbireau ricevis la taskon, intertrakti pri tio kun la urbo. En letero de la 27-a de marto 1482, sendita el Groningen, Agricola memorigis Barbireau pri la interkonsento rilate la kondiĉoj. Militcirkonstancoj efikis prokrastaj je la intertraktadoj, tiel ke Agricola ricevis la leteron de Barbireau nur la 25-an de oktobro 1482, en kiu tiu ĉi sciigis al li la koncedon de la urbadministrejo. Sed intertempe Agricola decidintis, akcepti demandon de la universitato de Hajdelbergo, pri kio li informis Barbireau per letero de la 1-a de novembro 1482 el Kolonjo. Ĉar Barbireau ne estis en situacio, kiu ebligus al li studi en Hajdelbergo ĉe Agricola, tiu lasta skribis la traktaĵon "De formando studio" (1484), iaspeca kompendio, kiun li disponigis al Barbireau por lia studo. Diversaj leteroj, kiujn Agricola skribis al Barbireau, konserviĝis; unu el ili donas utilajn informojn pri la vivo de Barbireau. Tio, kion ni povas ekscii el la leteroj, Barbireau laborus kiel komponisto jam ĉ. 1484, kaj lia famo ankoraŭ ne transpaŝis la urbomurojn de sia naskiĝurbo. Ĉirkaŭ 1482 Barbireau finis la studon.

Jam komence de la 1480-aj jaroj Barbireau estis ŝatata kiel muzikisto kaj komponisto. Eble jam ekde sia junaĝo li estis ligita kun la Katedralo de Nia Sinjorino (Antverpeno). Almenaŭ jam ekde 1482 tiu ĉi estis la centra punkto de lia vivo. En 1484 Barbireau ricevis la postenon de ĥordirigento ĉe la antverpena Katedralo de Nia Sinjorino, posteno, kiun li tenis ĝis sia morto. Ekde 1487 Barbireau estis notita en la kontolibroj de la katedralo kiel "kantmajstro" aŭ "magister choralum", sed li havis la postenon supozeble jam ekde 1484/85: tiutempe li pagis kotizon al "Onze Lieve Vrouw in het Nieuwwerk", fondaĵo organizita por la kantmajstroj. La ĥoro, kiun tiam direktis Barbireau, konsistis el 8 ĥoralistoj kaj 12 kantistoj. Diversaj antverpenaj gildoj dividis inter si la respondecon pri la muzika parto de la liturgia honorservo. Ĉiun matenon je la 7-a oni kantis la meso, ĉiun vesperon la laŭdon. La tasko de la kantmajstro konstistis i.a. en tio, gardi sanon kaj bonfarton de la koralistoj (ĥorknaboj), instrui al ili muzikon kaj la ritojn de la eklezio samkiel morojn kaj decon; li devis akompani ilin survoje de la ĥoralejo, kie ili loĝis kune kun la kantmajstro, al la preĝejo kaj revoje. Li ankaŭ intonaciis la psalmojn kaj responsoriojn dum la meso.

Krom sia posteno ĉe la antverpena ĉefpreĝejo Barbireau havis intiman kontakton kun la kortego de Maksimiliano la 1-a de la Sankta Romia Imperio. Ekde 1486 li donis al Guillaume de Ternay instruon komisionate de la imperiestro. En 1489 Barbireau restis en 's-Hertogenbosch. Eble ĉi tiu vizito rilatis al la granda vojaĝo, kiu kondukis lin al Buda, kie li alvenis fine de 1489, komence de 1490 kun rekomendoletero de Maksimiliano enpoŝe kaj kie li estis prezentata al reĝino Beatrico de Aragono (1457-1508). En 1490/91 Barbireau revenis al Antverpeno, kie li mortis la 7-an de aŭgusto 1491. En sian testamenton li enigis la virinon, kun kiu li geedziĝis post 1487 kaj la filinon, Jacomyne Barbireau (naskiĝinta post 1487 -mortinta post 1525), kiun li havis kun ŝi.

Maksimiliano la 1-a ŝajne alte ŝatis lin, kaj kiam Barbireau en 1490 translokiĝis al Buda en Hungario, ankaŭ reĝino Beatrico laŭde vortumis pri li.

Ŝajnas, ke lia sanstato dum la lastaj naŭ jaroj de lia vivo estus malforta. Barbireau mortis en Antverpeno, mallonge post sia reveno el Hungario.

Muziko[redakti | redakti fonton]

La antverpena katedrala biblioteko estis detruita en 1556 pro kvereloj ligitaj kun la reformacio, per kiu perdiĝus la plej granda parto de la verkaro de Barbireau. Kelkaj muzikpecoj konserviĝis, ofte en eksterlandaj fontoj, i.a. en la Chigi Codex. Kaj kiu ne perdiĝis, estas evidente altkvalita. En 2001 Rob Wegman notis en "New Grove" : Barbireau montras gradon de kontrapunkta glateco kaj melodia-harmonia inventemo, kiuj senhezite samigas lin al komponistoj kiel Isaac kaj Obrecht.

Du mesoj restis konservitaj; unu kvar- kaj unu kvinvoĉa. Krome Kyrie por la paskotempo, kaj fama kvarvoĉa moteto, baziĝanta sur la kanto de Salomono, Osculetur me. La kvinvoĉa meso estas komponita nekutima: la voĉoj havas divisi-partiojn, kiuj indikas, ke almenaŭ necesas dek voĉoj por kanti ilin. En ĉi tiu komponaĵo la teksturo estas kontrastriĉa, kun homofoniaj pasaĝoj alternantaj kun polifoniaj, kaj kun rapidmovaj partioj, kiuj ĉirkaŭplektas la pli malvigle moviĝantajn partiojn. La moteto Osculetur me utiligas tonampleksojn por la malalta voĉo, kiuj memoras pri Ockeghem.

Inter la profana muziko estis la trivoĉa kanto "Een vroylic wesen" eŭropa "furorkanto". Ĝi troviĝas en diversaj muzikigoj en Hispanio, Italio kaj Anglio; Heinrich Isaac pruntis la melodion por sia "Missa Frölich wesen". Ĉiujn liajn tri tradiciitajn profanajn kantojn kaj Isaac kaj Obrecht uzis kiel elirpunkto por parodimesoj.

Tradiciitaj komponaĵoj[redakti | redakti fonton]

Mesoj kaj mespartoj[redakti | redakti fonton]
  1. MISSA VIRGO PARENS CHRISTI, 5-voĉa.
    Fonto: Vieno, Nationalbibliothek Ms 1783 (nr. 1), f. 1v-17r (Jacobus Barbyrianus); Romo, Bibliotheca Apostolica Vaticana, Ms Chigi CVIII 234 (nr. 20), f. 143v-153r (anonima, sen Agnus Dei III).
  2. MISSA FAULX PERVERSE, 4-voĉa.
    Fonto: Vieno, Nationalbibliothek Ms. 11883 (nr. 13) f. 174v-185 (Barberiaw); Wenen Nationalbibliothek Ms 1783 (nr. 2), f. 17v-33r (Barbiraw).
  3. KYRIE PASCHALE, vierstemmig.
    Fonto: Vieno, Nationalbibliothek Ms 1883 (nr. 13), f. 167v-170r (Barbirianus); Wenen, Nationalbibliothek Ms 15497 (nr. 1), f. 1v-5r (Barbireau); Jena, Universitätsbibliothek, Chorbuch 22 (nr. 86), f. 113v-116r (Barbiraw).
Motetoj[redakti | redakti fonton]
  1. OSCULEUM ME, 4-voĉa,.
    Br Fonto on: Brussel, Koninklijke Bibliotheek, Ms 9126 (nr. 20), f. 174v-177r, (Jac. B.).
Profanaj kantoj[redakti | redakti fonton]
  1. SCOEN LIEF, 4-voĉa, v.
    Fonto: Rome, Bibliotheca Casanatense, Ms. 2856 (nr. 27), f. 30v-31r (Ja. barbirau).
  2. GRACIOULX ET BIAULX, 4-voĉa.
    Fonto: Rome, Bibliotheca Casanatense, Ms. 2856 (nr. 29), f. 32v-34r (B.).
  3. EEN VROYLIC WESEN (Qu’en dictes vous, Se une fois.) 3(4) v.
    Fonto: Kopenhagen 1848-2° (Jacquies d’Anvers), Segovia (nr. 94) f. 166r (Jacobus B.); RISM 15389 (en Jena la ekzemplero estas atribuata al J.B.). Sankt Gallen 462 (kun aldonita aldo; Obrecht), 463 (kun aldonita aldo; Obrecht). RISM 15389 (En la berlina ekzemplero atrituata al Obrecht). Greifswald 640-41 (iu ajn S,B; Isaac); Ulm, Domarchiv, Schermarsche Sammlung Ms. 237 a,b,c,d (anonima), Doornik, Stadsbibliotheek, chansonnier (liedboek) van Doornik (nr. 20) f. 26v.27r (anonim).

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Rob C. Wegman: "Jacobus Barbireau", Grove Music Online, ed. L. Macy (Accessed January 2, 2006), (subscription access)
  • Charles Warren Fox, "Jacobus Barbireau", The New Grove Dictionary of Music and Musicians, ed. Stanley Sadie. 20 vol. London, Macmillan Publishers Ltd., 1980. ISBN 1-56159-174-2 (Opm.: bevat materiaal dat niet gevonden wordt in de online versie van Grove, maar reflecteert de oude verwarring tussen Barbireau en ten minste één andere componist)
  • Gustave Reese, Music in the Renaissance. New York, W.W. Norton & Co., 1954. ISBN 0-393-09530-4