Junipero

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Junipero
Arbedoj de ordinara junipero en Germanujo
Arbedoj de ordinara junipero en Germanujo
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Pinofitoj Pinophyta
Klaso: Pinopsidoj Pinopsida
Ordo: Pinaloj Pinales
Familio: Cipresacoj Cupressaceae
Genro: Juniperus
L.
Specioj

Vidu tekston

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Junipero (Juniperus) estas genro kun pli ol 50 specioj, kiu botanike apartenas al cipresacoj. Ili estas arbetojarbedoj kun pinglaj aŭ skvamaj folioj kaj sukiĝema strobilo, berosimila. La specioj estas dioikaj (duseksaj) aŭ monoikaj (unuseksaj).

Elekto de specioj

  • Altkreska junipero (Juniperus procera);
  • Bermuda junipero (Juniperus bermudiana);
  • Incensa junipero (Juniperus thurifera);
  • Fenica junipero (Juniperus phoenicea);
  • Fortodora junipero (Juniperus sabina) ofte plantita ĉiamverda ornamplanto.
  • Hinda junipero (Juniperus indica);
  • Ordinara junipero (Juniperus communis): el tio produktiĝas la boroviĉko kaj servas por fajnigi ĝinon . Ĝia ligno estas valora, ŝatata. Ĝi estas 2-4 m alta, ĉiamverda, unuseksa arbo aŭ arbedo. Pli frue ĝi estis uzata por firmigi la sablon en la hungara Ebenaĵo. Ĝiaj pingloj estas alenoformaj, akraj, 1-2 cm longaj kaj staras triope ringe. La floroj estas malgrandaj, la androceo estas amentosimila, la gineceo globforma. Ĝi floras en kontinenta zono en aprilo-majo. Ĝia frukto estas konusbero, kiu evoluas 2 jarojn kaj maturiĝas en la dua jaro, en aŭgusto-septembro. La frukto nematura estas verda, malmola kun diametro 4-5 mm. Maturiĝinte, la frukto estas facile rompebla, kun diametro 5-10 mm. La koloro de la matura frukto estas malhelblua, ĝia ŝelo estas maldika, ĝia pulpo mola, spongeca, malgrand-suka. La frukto havas tri kernojn. Ĝia odoro estas neforta, similas al terebinto. Ĝia gusto estas dolĉeta, aroma, amareta.

La frukto enhavas ĉ. 1 % volatilan oleon, 30 % invertsukeron, glikozidojn, 10% rezinon, taninon, vakson, pektinon k.s. La freŝa konusbero enhavas ankaŭ C-vitaminon.

La efiko de la konusbero kiel kuracplanto: diureziga (plifortigas la urinadon), karminativa (elpelas la intestajn gasojn), apetitinstiga, digestiga (antaŭhelpas, plibonigas la digestadon), kalkulus-solva (kalkuluso – ŝtonetoj en galaj kaj urinaj duktoj). Ĝi estas ofte aldonata al miksaj herbodrogoj kontraŭ infektiĝo de la ureteroj, malsanoj de la spirorganoj, reŭmato.Oni povas el ĝi pretigi marmeladon, kiu estas uzata ankaŭ kiel kuracaĵo. La volatila oleo uzatas por bonodorigo, inhalo. Ĝi aldoniĝas al ŝmirfrotaj kuracaĵoj kontraŭ reŭmataj, artikaj doloroj.

En la kuirarto uzatas la beroj de la planto. Junipero fajnigas ĉefe ĝinon, ĉasbestajn viandaĵojn, saŭrkraŭton, marinaĵojn kaj fiŝaĵojn.

  • Pika junipero (Juniperus oxycedrus)
  • Virginia junipero (Juniperus virginiana) konvenas ankaŭ por sableca agro. Ĝia ruĝeta ligno uzatas por krajono.


Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

  • Ĉi tiu artikolo legita esperante ĉe YouTube