Sud-anatoliaj koniferaj kaj deciduaj montarbaroj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sud-anatoliaj koniferaj kaj deciduaj montarbaroj
ekoregiono
ekoregiono laŭ Monda Natur-Fonduso [+]

Sud-anatoliaj koniferaj kaj deciduaj montarbaroj (Tero)
Sud-anatoliaj koniferaj kaj deciduaj montarbaroj (Tero)
Situo de la ekoregiono.
Vikimedia Komunejo:  Southern Anatolian montane conifer and deciduous forests [+]
vdr
Nigra pino en Taŭruso.

La sud-anatoliaj koniferaj kaj deciduaj montarbaroj estas tersupraĵa ekoregiono el la mediteranea ekoprovinco de la palearktisa ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Ĝi estas parto de la tutmondaj 200-unuo kiu ampleksas la tutan mediteranean regionon. La ekoregiono kongruas kun samnoma regiono difinita de la Eŭropa Vivmedia Agentejo. Biome la ekoregiono apartenas al mediteraneaj arbaroj, duonarbaroj kaj arbustaroj de montaroj de suda Turkujo, okcidenta Sirio, Libano kaj ekstrem-norda Israelo.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La ekoregiono okupas 76 500 kvadratajn kilometrojn en Taŭruso, Lebanono, Anti-Lebanono kaj en la montaro de okcidenta Sirio.

Ĉefe situanta en Turkujo, kun etaj areoj en Sirio kaj Libano, ĝi estas ekstreme montara ekoregiono. En Turkujo ĝi estas limigita de la alta montaro de suda Anatolio kaj en Sirio kaj Libano de la levantenaj montaroj. Etaj montaraj areoj en la Centra Anatolia Baseno, kiel Erenler, Kozlu, Hasan Dağ, Melendiz, ankaŭ vegetaĵare similas.

La alta montaro estas klasifebla en kvin grupojn : Okcidenta Taŭruso (3 024 m), Centra Taŭruso (3 585 m), Orienta Taŭruso (3 734 m), Nur-Montaro (2 262 m) kaj la levantenaj montaroj (3 083 m). Kalkoŝtono estas la plej komuna originmateriala rokaĵo, kvankam serpentino kaj aliaj ofiolitaj formacioj ankaŭ ĉie okazas.

Flaŭro[redakti | redakti fonton]

Vintra cedraro en Lebanono.

La ekoregiono gastigas la ĉefan kaj la pli grandan populacion de lebanona cedro (Cedrus libani) en la mondo.

Koniferaj, deciduaj kaj altmontaraj arbaroj estas la ĉefa vegetaĵaraj formacioj. Plimulto de la arbaroj konsistas el anatolia nigra pino (Pinus nigra), lebanona cedro, kilikia abio (Abies cilicica), kaj junipero (Juniperus foetidissima kaj J. excelsa, kiuj konstituas la arbolimon. Lebanona cedro bezonas mediteranean klimaton, dum nigra pino preferas landinternajn, kontinentajn kreskejojn. Sur la sudaj deklivoj de la montaro la arbarlimo atingas altitudon de 2 000 metroj; pli landinternen ĝi atingeblas 2 200-2 400 m. Do, ĝenerale, ju pli oriente en la ekoregiono des pli alta la arbolimo, kaŭze de pli altaj temperaturoj kaj malpli alta precipitaĵo.

Deciduaj arbaroj koncentriĝas en Nur-Montaro en la orienta parto de la ekoregiono. Tiu ĉefe estas kaŭzita de la loke alta precipitaĵo (1 500-2 000 mm) kiu rezultas el la fakto ke la montaro troviĝas orte al humidaj ventoj el la maro.

La dominantaj deciduaj specioj inkludas : orientan karpenon (Carpinus orientalis), eŭropan ostrion (Ostrya carpinifolia), kverkojn (Quercus cerris, Q. libani, Q. trojana, Q. petraea ssp. pinnatiloba), kaj multajn acerospeciojn (Acer hyrcanum, A. platanoides, A. campestre, kaj A. monspessulanum).

Alia formacio estas la kserofita altmontara herbejo superregata de ĥamefitoj kaj hemikriptofitoj. La ĉefaj komunumoj kaj specioj en tiuj herbejoj inkludas Tanacetion praeteriti, Agropyron-Stochyon, Alyssum propinquum, A. masmenaeum kaj multaj Astragalus spp..

Kvankam la arbara kovraĵo estas la plej vasta en Taŭruso kaj Nur-Montaro, ankaŭ troveblas arbareroj en la levantenaj montaroj en Sirio kaj Libano. En Sirio, Ĝabal Ansarija estas la ĉefa kreskejo, kun lebanona cedro sur siaj humidaj orientaj deklivoj. Taŭrusa abio troviĝas norde kaj okcidente, kaj Juniper spp. sur la deklivoj rigardantaj stepen aŭ siri-dezerten. En Libano, lebanon-cedraj arbaretoj videblas en Biŝara, Cedres, Ehden, Hadet, kaj Ĝabal Kuanuta. Bedaŭrinde, tiuj arbaroj ne facile regeneriĝas.

Faŭno[redakti | redakti fonton]

Pinto apud Slifah, Ĝabal Ansarija, Sirio.

La plej okulfrapaj mamuloj en la ekoregiono estas la bruna urso (Ursus arctos), la griza lupo (Canis lupus), la linko (Lynx lynx) kaj la anatolia leopardo (Panthera pardus tulliana). Sovaĝa kapro (Capra aegagrus) kaj damao (Dama dama) estas gravaj herbovorulaj specioj tie ĉi; la lasta turka damaa populacio postvivas en bredada stacio de Duzlercami. Kvankam tiuj cervedoj estis enmetitaj en Eŭropon en la 15-a jarcento el suda Anatolio, la loka indiĝena populacio nuntempe estas reduktita al nur ĉirkaŭ 50 individuoj.

Nur-Montaro estis signita kiel Grava birda areo (IBA) kaŭze de la ĉeesto de birdoj laŭlonge de la migrada vojo por birdoj kiuj sekvas la nordorientan marbordon de Mediteraneo dum ilia vojaĝo inter la vintraj vivareoj en Afriko kaj la koveja arealo en Orienteŭropo. Specioj kaj nombroj registritaj inkludas blankan cikonion (Ciconia ciconia), 82 287; nigran cikonion (Ciconia nigra), 3 303; blankan pelikanon (Pelecanus onocrotalus), 6 203; kaj totalon de 26 756 rabobirdoj.

Endemiismoj[redakti | redakti fonton]

Estas unu el la zonoj kun la plej granda biodiverseco de la mediteranea regiono. Ĝiaj pintoj kaj valoj kreis ekologiajn niĉojn kiuj favoris la ekaperon de granda nombro de endemiismoj vegetalaj. La ekoregiono estas speciale riĉa je bulbkreskaĵoj, kaj specioj de la familioj de la lamiacoj kaj de la boragacoj prezentas la plej grandan parton de la endemiaj plantoj.

Sudokcidenta Turkujo ankaŭ gastigas endemiajn arbarajn speciojn kiel Abies cilicica ssp. isaurica kaj Quercus vulcanica. Tiu ĉi estas speciale grava kaŭze de sia limigita arealo kaj sia valoro kiel konstruligna arbo.

Minacoj kaj konservado[redakti | redakti fonton]

La ekoregiono estas krize endanĝerigita. La precipaj minacoj estas paŝtado, senarbarigo, nedaŭripova arbarekspluatado, ŝtelĉasado kaj la pliiĝo de turismo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]


Palearktisaj mediteraneaj arbaroj, duonarbaroj kaj arbustaroj
PA1201 Egeaj kaj okcident-turkaj sklerofilaj kaj miksaj arbaroj  Bulgario,  Grekio,  Nord-Makedonio,  Turkio
PA1202 Anatoliaj koniferaj kaj deciduaj miksarbaroj  Turkio
PA1203 Kanariaj sekaj duonarbaroj kaj arbaroj  Hispanio
PA1204 Korsikaj foliaj kaj miksaj montarbaroj  Francio
PA1205 Kretaj mediteraneaj arbaroj  Grekio
PA1206 Kipraj mediteraneaj arbaroj  Kipro
PA1207 Orient-mediteraneaj koniferaj-sklerofilaj-foliarbaj arbaroj  Israelo,  Jordanio,  Libano,  Sirio,  Turkio
PA1209 Iberaj sklerofilaj kaj kvazaŭdeciduaj arbaroj  Hispanio,  Portugalio
PA1210 Iliraj deciduaj arbaroj  Albanio,  Bosnio kaj Hercegovino,  Kroatio,  Grekio,  Italio,  Slovenio
PA1211 Italaj sklerofilaj kaj duondeciduaj arbaroj  Francio,  Italio
PA1212 Mediteraneaj sekaj duonarbaroj de akacio kaj arganio  Alĝerio, Kanarioj ( Hispanio),  Maroko
PA1213 Mediteraneaj sekaj duonarbaroj kaj stepo  Alĝerio,  Egiptio,  Libio,  Maroko,  Tunizio
PA1214 Mediteraneaj nordafrikaj arbaroj kaj duonarbaroj  Alĝerio,  Libio,  Maroko,  Tunizio,  Hispanio
PA1215 Nordorient-hispanaj kaj sud-francaj mediteraneaj arbaroj  Francio,  Hispanio
PA1217 Pind-montaraj miksaj arbaroj  Albanio,  Grekio,  Nord-Makedonio,  Serbio
PA1220 Sud-anatoliaj koniferaj kaj deciduaj montarbaroj  Israelo,  Libano,  Sirio,  Turkio
PA1222 Tirenaj-adriatikaj sklerofilaj kaj miksaj arbaroj  Francio,  Italio,  Kroatio

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]