Kariljono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Karilono)
Kariljono de Cambrai
Kariljono de la Munt-turo en Amsterdamo
Kariljono de Drachten

Kariljono[1] estas granda muzikilo, konsistanta el pluraj sonoriloj kaj troviĝanta kutime en turo aŭ simila konstruaĵo. Ĝi estas sonorilaro, kiun oni ludas per klavaro, nun plejofte elektra.[2]

Historio[redakti | redakti fonton]

La deveno de kariljonoj troviĝas en la mezepoka komunuma movado, kiam urbo fariĝis memstara, kun privilegiaj liberecoj, protekta murego, propra regantaro, urbodomo, al la urbodomo oni aldonis turon, kaj en la turo estis sonorilo por eventuale averti la loĝantojn antaŭ danĝeroj, kaj ankaŭ por indiki horon per sonorilado. La urban socion konsistigis por ĉiu aparta metio aŭ negoco (foje eĉ la ĉiesulinoj) metia korporacio, do kiam temis pri meto de sonorilo en la urboturon, ĉiu korporacio konkuris por pagi sian sonorilon kvote je la komuna bono. Tial estis multaj sonoriloj. Oni do kutimiĝis fari el ĉiuj harmoniitan aron, per kiu oni povis ludi muzikon.

En modernaj tempoj, pro disvastiĝo en aliaj kontinentoj de gentoj el eŭropa kulturo kaj tradicioj, la ŝato al kariljonoj disvastiĝis kaj nun troviĝas ankaŭ en landoj, kiuj historie neniam konis tiun epokon, ekzemple Usono, Aŭstralio ktp.


Kelkaj famaj kariljonoj[redakti | redakti fonton]

Nacia Kariljono en Kanbero, Aŭstralio
La kariljono de Šakiai en Litovio samtempe estas fontano en parko

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Francisko Azorín tamen registras la terminon Karilono ĉu erare aŭ ansatatŭe kiel Sonorilaro per kiu oni povas ludi harmoniajn muzikaĵojn. En Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 106. Li indikas etimologion el la latina carillonus, el quadrilio (4 sonoriloj). Kaj li aldonas terminon elektra karilono. Azorín, samloke.
  2. NPIV [1] Alirita la 27an de Decembro 2017.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]