Kobersdorf
Bazaj informoj
Kobersdorf, hungare Kabold, estas komunumo en Aŭstrio, en federala ŝtato Burgenlando, en distrikto de Oberpullendorf.
- Areo: 27 km²
- Alto super marnivelo: 320 m
- Loĝantaro: 1890
- Poŝtkodo: 7332
- Telefonprefikso: 0 26 18
- Aŭtokodo: OP
Situo
Kobersdorf situas sur malebenaĵo, laŭ rojo, laŭ traira flankovojo (ĉefvojo Eisenstadt-Kőszeg preteriras). Oberpullendorf troviĝas 15 km-ojn.
Historio
La unua mencio pri la setlejo devenis el 1229 en formo Kabolt, tiam konstruiĝis fortikaĵo. En 1281 aŭstra princo Alberto la 1-a okupis ĝin. Post jaredeko Kabold redoniĝis al Hungario. En 1704 familio Eszterházy akiris la fortikaĵon. En 1910 loĝis en Kabold 1267 da homoj, aŭstroj en majoritato. Ĝis 1920 Kabold apartenis al Hungario, al Sopron (reĝa departemento), al distrikto de Sopron, poste al Aŭstrio (dume inter 1938-1945 al Germanio).
Vidindaĵoj
- katolika preĝejo omaĝe al Sankta Nikolao de 1728
- luterana preĝejo de 1783
- kuracbanejo