Krestotinamo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Krestotinamo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Tinamoformaj Tinamiformes
Familio: Tinamedoj Tinamidae
Genro: Eudromia
Specio: E. formosa
Eudromia formosa
(Lillo, 1905)[1]
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
subspecioj

E. f. formosa (Lillo, 1905)[2]
E. f. mira (Brodkorb, 1938)[2]

Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La KrestotinamoKebraĉa krestotinamo (Eudromia formosa) estas birdospecio de la familio de Tinamedoj troviĝanta en sekaj arbaraj habitatoj[3] en Paragvajo kaj norda Argentino en Sudameriko.[4]

Etimologio[redakti | redakti fonton]

Eudromia devenas el du grekaj vortoj, eu signife bone, kaj dromos signife kuroelkuro pli taŭge por tiu celo. Tiun difinoj kune signifas, bona elkuro, kio aludas al ties kutimo fuĝi predantojn per kurado.[5]

Taksonomio[redakti | redakti fonton]

Ĉiuj tinamoj estas el la familio Tinamedoj, kaj en pli granda skemo estas ankaŭ Paleognatoj. Malkiel la tre konataj neflugaj birdoj el Paleognatoj nome Strutoformaj kiaj la Struto, la Emuo kaj aliaj, la tinamoj povas flugi, kvankam ĝenerale ili ne estas fortaj flugantoj. Ĉiuj Strutoformaj evoluis el prahistoriaj flugantaj birdoj, kaj la Tinamoformaj estas la plej proksimaj vivantaj parencoj de tiuj birdoj.[6]

Subspecioj[redakti | redakti fonton]

Estas du subspecioj de tiu tinamo nome:

Aspekto[redakti | redakti fonton]

La Krestotinamo estas proksimume 39 cm longa. Ties supraj partoj estas grizecbrunaj al nigrecaj kun kelkaj disaj malgrandaj blankaj punktoj. Ties subaj partoj estas pale sablokoloraj al blankecaj kaj tre striecaj je nigra. Ties kapo havas nigran kreston kiu estas longa, fajna, kaj rekta. Ĝi havas malhelan strion malantaŭokulan, borde supre kaj sube per blankaj strioj.

Kutimaro[redakti | redakti fonton]

Kiel ĉe aliaj tinamoj, ankaŭ la Krestotinamo manĝas frukton falintajn sur la grundon aŭ el malaltaj arbustoj. Ili manĝas ankaŭ malgrandajn kvantojn de senvertebruloj, florburĝonoj, freŝaj folioj, semoj, kaj radikoj. La masklo kovas la ovojn kiuj povas veni el tiom multaj kiom el ĝis 4 diferencaj inoj, kaj poste li mem zorgas la idojn ĝis ili pretas de si mem, kutime 2–3 semajnoj. La nesto estas situanta surgrunde en densa arbustaro inter altaj apogradikoj interplektitaj.[6]

Teritorio kaj habitato[redakti | redakti fonton]

La Krestotinamo troviĝantas en sekaj arbaroj de ĝis 500 m.[3] Ĝi troviĝs ankaŭ en seka savano.[7] Ties teritorio estas norda Argentino kaj Paragvajo.[4]

Konservado[redakti | redakti fonton]

La IUCN listigis tiun specion kiel Malplej Zorgiga,[7] kun loĝa teritorio de 290,000 km².[3]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1867, S. (2008)
  2. 2,0 2,1 Brand, S. (2008)
  3. 3,0 3,1 3,2 BirdLife International (2008)(a)
  4. 4,0 4,1 4,2 4,3 Clements, J. (2007)
  5. Gotch, A. F. (1995)
  6. 6,0 6,1 Davies, S. J. J. F. (2003)
  7. 7,0 7,1 BirdLife International   (2012).   Eudromia formosa.   Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj.   Versio 2012.1.   Internacia Unio por la Konservo de Naturo.   Elŝutita 16a Julio 2012.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • BirdLife International (2008(a)). "Quebracho-crested Tinamou - BirdLife Species Factsheet". Data Zone. Konsultita Feb 12 2009.
  • Brands, Sheila (14an de Aŭgusto, 2008). "Systema Naturae 2000 / Classification, Crypturellus atrocapillus". Project: The Taxonomicon. Konsultita Feb 12 2009.
  • Clements, James (2007). The Clements Checklist of the Birds of the World (6 ed.). Ithaca, NY: Cornell University Press. ISBN 978-0-8014-4501-9.
  • Davies, S.J.J.F. (2003). "Tinamous". In Hutchins, Michael. Grzimek's Animal Life Encyclopedia. 8 Birds I Tinamous and Ratites to Hoatzins (2 ed.). Farmington Hills, MI: Gale Group. pp. 57–59. ISBN 0-7876-5784-0.
  • Gotch, A. F. (1995) [1979]. "Tinamous". Latin Names Explained. A Guide to the Scientific Classifications of Reptiles, Birds & Mammals. New York, NY: Facts on File. p. 183. ISBN 0-8160-3377-3.