Aborto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Elsuĉa aborto ses semajnojn post fruktiĝo).
1: Amnio
2: Embrio
3: Endometrio
4: Etendigilo
5: Suĉotubo
6: Konekto al suĉopumpilo

Aborto estas la frua eltiro de embrio aŭ de feto, kiu ne povas normale vivi ekster la ventro de sia patrino aŭ kiun la patrino ne deziras. Spontana aborto povas okazi pro malsano de la patrino aŭ de la infano nenaskita, aŭ pro akcidento. Artefarita abortigo estas medicina interveno celante eligon kaj morton de feto. La demando, ĉu aŭ ĝis kiu aĝo estonta patrino povas decidi pri ebla aborto, estas verve diskutata.

Aborto kiu okazas sen interveno estas konata kiel "spontana aborto" okazas en proksimume 30% ĝis 40% el ĉiuj gravedoj.[1][2] Kiam oni faras intencajn demarŝojn por finigi staton de gravedecon, oni nomas ĝin "artefarita abortigo", aŭ malplej ofte "intencita aborto", dum nemodifita simpla vorto aborto ĝenerale referencas al intencita aborto.[3][4] Oftaj kaj komunaj tialoj kiujn virinoj prezentas por havi aborton estas nasko-timo kaj limigo de familigrando.[5][6][7] Aliaj tialoj registritaj estas la sanzorgo al la patrino, malkapablo elteni fil(in)on, hejma perforto, manko de subteno, sento de troa juneco, deziro finkompletigi edukadon aŭ antaŭeniron de kariero, kaj ne esti kapabla aŭ deziranta kreskigi filon koncipita kiel rezulto de seksatencoincesto.[5][7][8]

Se farite laŭleĝe en evoluintaj socioj, intencita aborto estas unu el la plej sekuraj proceduroj en medicino.[9][10] Nesekura aborto - nome tiuj faritaj de personoj al kiuj mankas la necesaj profesiaj scioj kaj kapabloj, aŭ en netaŭgaj instalaĵoj en kiuj mankas resursoj . estas respondecaj de inter 5 kaj 13% de patrinaj mortoj, speciale en la evoluiĝantaj landoj.[11] Tamen, abortigaj medikamentoj kiuj estas mem-administritaj estas tre efektivaj kaj sekuraj laŭlonge de la unua trimestro.[12][13][14] Informoj el publika sansistemo montras, ke farado de sekura abortado laŭleĝa kaj alirebla malpliigas la indicojn de patrinaj mortoj.[15][16]

Modernaj metodoj uzas medikamentojnkirurgion por abortoj.[17] La drogo mifepristono kombinata kun prostaglandino ŝajne estas tiom sekura kaj efektiva kiel kirurgio dum la unua kaj dua trimestroj de gravedo.[17][18] La plej ofta kirurgia tekniko inkludas dilatdon de la uterkolo kaj uzado de suĉaspirilo.[19] Naskokontrolaj rimedoj, kiel la piloloenuteraj pesarioj, povas esti uzataj tuj post aborto.[18] Se farite laŭleĝe kaj sekure al virino kiu deziras ĝin, intencitaj abortoj ne pliigas la riskon de longdaŭrajn mensajnl aŭ fizikajn problemojn.[20] Kontraste, nesekuraj abortoj faritaj de neprofesiaj individuoj, per netaŭga ekipaĵaro, aŭ en nesansistemaj instalaĵoj okazigas inter 22 000 kaj 44 000 mortojn kaj 6.9 milionojn da enhospitaligoj ĉiujare.[21] La Monda Organizaĵo pri Sano asertas, ke "aliro al laŭleĝa, sekura kaj kompleta abortozorgado, inkludante post-abortan zorgadon, estas esenca por la atingo de la plej altaj eblaj niveloj de seksa kaj reprodukta sanstato".[22] Historie, abortojn oni klopodis uzante kuracherbojn, akrajn ilojn, perfortajn masaĝojn, aŭ aliajn tradiciajn metodojn.[23]

Ĉirkaŭ 73 milionojn da abortoj oni faras ĉiujare en la mondo,[24] kaj el ili ĉirkaŭ 45% oni faras nesekure.[25] Abortindicoj ŝanĝiĝis malmulte inter 2003 kaj 2008,[26] antaŭ ili malpliiĝis dum almenaŭ du jardekoj kiam pliiĝis ankaŭ la aliro al la familiplanado kaj al naskokontrolado.[27] Je 2018, 37% el la virinoj de la tuta mondo havis aliron al laŭleĝaj abortoj sen limoj pri la tialo.[28] Landoj kiuj permesas abortojn havas diferencajn limojn pri kiom malfrue en gravedeco oni rajtas aborti.[29] Abortindicoj estas similaj inter landoj kiuj limigas aborton kaj landoj kiuj malferme permesas ĝin, kvankam tio okazas parte ĉar landoj kiuj limigas aborton tendencas havi pli altajn indicojn de nedezirita gravedeco.[30]

Tutomonde, estis ampleksa tendenco al pli granda laŭleĝa aliro al aborto ekde 1973,[31] sed there remains debate with regard to moral, religious, ethical, and legal issues.[32][33] Those who oppose abortion often argue that an embryo or fetus is a person with a right to life, and thus equate abortion with murder.[34][35] Those who support abortion's legality often argue that it is a woman's reproductive right.[36] Others favor legal and accessible abortion as a public health measure.[37] Abortion laws and views of the procedure are different around the world. In some countries abortion is legal and women have the right to make the choice about abortion.[38] In some areas, abortion is legal only in specific cases such as rape, incest, fetal defects, poverty, and risk to a woman's health.[39]

Natura aborto

Natura aborto estas la malintenca morto de la feto antaŭ de la 20-a semajno de gravedeco. Ĝi povas esti retenita, kiam oni eliminas nenion, malkompleta, kiam oni eliminas ion sed ne ĉion, aŭ kompleta, kiam oni eliminas ĉiom la produktaĵojn de la gravedeco.

La kaŭzo plej tipa estas la morto de la feto pro malnormala disvolvo. Tiu ĉi malnormala disvolvo plej ofte venas el genaj faktoroj. Ankaŭ la aborto eblas pro organismaj problemoj aŭ malsanoj de la patrino.

La meznombro de naturaj abortoj estas tre alta, kvankam ĝi okazas dum la unuaj semajnoj de gravedeco kaj la patrino ne rimarkas la okazon.

Induktita aborto

Induktita aborto estas la intenca mortigo de la feto kaj ĝi povas havi malsamajn celojn (medicinajnsociajn). Abortigo povas esti kun aŭ sen medicina helpo. Oni kalkulas, ke ĉiu-jare 46 milionoj da virinoj tuttere abortigas por fini maldeziratan gravedecon. El tiuj abortigoj almenaŭ 20 milionojn oni konsideras danĝeraj por la patrino.

Elsuĉado

La elsuĉado povas esti farita inter la 6-a kaj 14-a semajnoj de gravedo, kutime antaŭ la 10-a. La metodo estas facila kaj bezonas nur kelkajn minutojn al sperta kuracisto. En multaj landoj oni uzas nur lokan anestezon, en Aŭstrio plej ofte kompletan. Tiu metodo estas la plej uzata en Germanio (ĉirkaŭ 80 %).

Elskrapado

Post plilarĝigo de la uterkolo la utero estas skrapita per kuleroforma ilo kaj eltirita la embrio kaj la mukozo de la utero. Tiu metodo estas anstataŭita nuntempe de la elsuĉado kaj uzatas nur tre malofte.

Medikamenta abortigo

La kutima metodo estas dono de kombino la substanco mifepristono kaj prostagladino. La tiel nomita aborta pilolo blokas la efikon de la hormono progesterono kaj kaŭzas la malfermiĝon de la utera cerviko. Proksimume du tagojn post la konsumo de la aborta pilolo la virino glutas la prostagladinon, kiu kontraktigas la uteron kaj eligas la uteran mukozon kune kun la embrio. La procedo tre similas pli fortan menstruon. La medikamentoj kutime estas donataj ekster la hospitalo. Post du semajnoj estas necesa posta ekzamenado. En proksimume 5% de la kazoj la traktado ne sukcesas kaj restas tiom da materialo en la utero, ke necesas tamen kirurga operacio.[40]

Riskoj

Se abortoj okazas laŭ leĝa permeso en bona kliniko la medicina risko de tia operacio estas tre malgranda. En Usono ekzemple je 100000 abortoj sub ordinaraj kondiĉoj okazis nur 0,6 patrinmortoj, do 14-oble malpli ol dum naskoj (8,8 patrinmortoj je 100000 naskoj).[41] Riskoj tamen en landoj, kie aborto okazas sub mizeraj kondiĉoj aŭ en kazo de krimaj abortoj fare de dubindaj organizaĵoj. Laŭ la monda sanorganizaĵo morteco pro aborto en landoj, kie aborto estas malpermesita, estas tre alta. Krom la medicinaj riskoj ekzistas gravaj psikaj sekvoj por la virinoj, precipe kiam aborto okazis sub premo de socio aŭ familio. Ankaŭ aborto en certaj kazoj povas kaŭzi sterilecon. La decido pri aborto por la koncernitaj virinoj ofte signifas gravan konsciencan konflikton kaj povas kaŭzi gravajn sentojn de kulpo. La psikaj sekvoj fakte ne devenas de la operacio mem, sed ĉefe de la kondamno fare de la socio.

Etikaj vidpunktoj

En preskaŭ ĉiuj kulturoj aborto estas granda diskuttemo, plej ofte pri jenaj temoj:

  • ĉu embrio posedas homan dignon kaj vivrajton?
  • kion fari pri kontraŭaj rajtoj: rajto de la patrino kaj rajto de la embrio?
  • kia efiko okazos al la patrino?
  • kiu rajtas decidi pri la vivo de la embrio: patrino, institucio, kuracisto aŭ juĝisto?
  • ĉu malpermeso de aborto malpligrandigos la nombron de abortoj?
  • kaze de malpermeso, ĉu la pli granda nombro da eksterleĝaj abortoj endanĝerigos la vivon de virinoj?

Antikva Persio

En antikva Persio aborto estis pli grava krimo ol adulto. Virinoj, kiuj abortis infanojn, mortigis ontajn soldatojn de la reĝo. Pro la sama kialo estis malpermesita sinmasturbado al viroj, ĉar spermo perdiĝis sen naskigi infanojn.

Mezepoka kristanismo

Dum la mezepoko la katolika eklezio punis abortigon de viva embrio kiel mortigon per mortopuno kaj ekskomuniko. Abortigo de neviva embrio (antaŭ ol senteblis la moviĝoj de la embrio) estis peko, sed ne mortigo.

La katolika eklezio

En 1869 papo Pio la 9-a malpermesis ĉian abortigon kaj deklaris, ke la infano ricevis sian animon ekde la koncipo. En la katolika moralo abortigo signifas mortigon. Tio estas klarigitaj pro naturaj rajtoj, kaj tial valoras ne nur al kristanoj, sed al ĉiuj homoj.

Tradicie katolikaj landoj, ekzemple Irlando kaj Pollando, sekvas tiun preskribon. En Usono, kie katolikismo estas minoritata konfesio, tamen ekzistas forta grupo, precipe inter anoj de la Respublikana Partio, kiu subtenas striktan malpermeson de abortigo.

Naturreligioj

Ofte, ĉefe ĉe patrinlinie vivantaj popoloj, la decido pri abortigo estis nura afero de la virino kaj de ĝia klano, la patro ne rajtas kundecidi.

Iuj naturpopoloj kredantaj je reenkarniĝo konsideras abortigon ne kiel mortigon, sed kiel oferton al la infano reveni dum pli bona momento. La aŭstraliaj aborigenoj kaj aliaj nomadaj popoloj uzis aborton cele al naskoregulado.

Feminismo

Ekde la komenco de la 20-a jarcento aborto estis temo en feminismo. Komence kontraŭ abortigo, iom post iom, ĉefe ekde la 1960-aj jaroj venis la postulo de "memdecido" de virinoj: „ob Kinder oder keine, bestimmen wir alleine“ (germane: ĉu infanoj, ĉu ne; nur ni mem decidu); „mein Bauch gehört mir“ (mia ventro estas mia).

Tiel feminismo postulis senpunecon kaj rajton pri abortigo. La dukino Bülow von Dennewitz el Dresdeno estis unu el la unuaj batalantoj pri "naskiĝregulado". Post alveno de la kontraŭkoncipa pilolo meze de la 20-a jarcento la diskutado rekomenciĝis ankaŭ ene de la feminisma movado, ĉar kontraŭe al antaŭaj epokoj tiam ekzistis sufiĉe sekuraj kontraŭkoncipiloj.

Jura situacio

Tutmonde

Leĝa stato de la aborto mondvaste
blua: leĝe permesita je postulo (stato 2012)
verda, flava, bruna, oranĝa: leĝe malpermesita kun esceptoj en kazo de danĝero por la patrino, perfortigo, damaĝoj de la feto, soci-ekonomiaj indikoj kaj similaj
ruĝa: kontraŭleĝa sen esceptoj
viola: regione malsame
griza: mankas informoj

Laŭ taksado de la monda sanorganizaĵo ĉiujare gravediĝas proksimume 210 milionoj da virinoj. De tiuj okazas proksimume 135 vivaj naskiĝoj. La ceteraj gravediĝoj kondukas al mortnaskiĝoj aŭ abortoj. Jare okazas proksiume 42 milionoj da abortoj, el kiuj proksiume 20 milionoj laŭleĝe kaj 22 milionoj laŭkontraŭleĝaj kondiĉoj.[42] La leĝaj kondiĉoj por la aborto tra la mondo estas tre malsamaj. Estas ŝtatoj kiel Nederlando kun tre liberaj abortleĝoj kaj estas ŝtatoj, kiuj aborton komplete malpermesas aŭ permesas nur en esceptaj kazoj, kiam la vivo de la patrino estas en akuta danĝero. Interesa fakto estas, ke leĝa malpermeso en certa lando ne signifas malpli da abortojn en la koncerna lando, sed ofte tute male. Multe pli grava estas la informo pri la protekto kontraŭ ne dezirita gravedeco. Ju pli bone la homoj pri tiu temo estas edukitaj kaj informitaj des malpli da abortoj en tiu lando okazas.

Argentino

Ekde la 30-a de decembro 2020 validas leĝo, kiu ebligas abortigon senpage kaj senkondiĉe ĝis la 14-a gravedeca semajno. Junulinoj en la aĝo de 13 ĝis 16 jaroj bezonos akompanon de respondeca plenkreskulo.

Aŭstralio

Reguligado de la abortoj varias depende de la ŝtato.

Ekde 1900 la ŝtato Novsudkimrio havis la plej striktan reguligon de la abortoj en la lando. La aborto estis permesita se kuracisto decidis, ke la patrino riskas mensan aŭ korpan danĝeron. Leĝorompo estis punata per malliberigo ĝis dek jarojn longa. La 26-an de septembro 2019 estis aprobita nova leĝo, kiu permesis abortojn ĝis la 22-a semajno de gravedeco.

La ŝtato Suda Aŭstralio limigas abortigojn kaj postulas la permeson de du kuracistoj.

Aŭstrio

Principe la aborto en Aŭstrio estas malpermesata. Artikolo 97 de la aŭstra punleĝo tamen klarigas la esceptoj, dum kiuj aborto eblas. Nome la paragrafo tekstas, ke dum la unuaj tri monatoj de la gravedeco aborto estas permesita senpune kaj sen deklaro de kialoj, se antaŭe okazis kuracista konsultado kaj konsilado. En la 18-a jarcento en la Aŭstra Imperio aborto estis punita per senkapigo. Post longaj politikaj luktoj sub socialdemokrata registaro en la jaro 1975 estis validigita la nuna trimonata temposolvo.

Germanio

En Germanio validas temposolvo. Principe aborto estas mortigo, sed paragrafo 218a de la germana punleĝaro indikas, ke dum la unuaj 14 semajnoj post la lasta menstruo la aborto estas permesita senpune. Tiu tempolimo validas por la kuracisto. Por la patrino la por puno valida tempolimo estas 22 semajnojn. Alineo 2 de la paragrafo 218 indikas, ke en kazo de danĝero por la sano de la patrino aborto estas permesita dum la tuta daŭro de la gravedeco. Historie en la 18-a jarcento aborto estis minacita de mortpuno. Post la unua mondmilito la abortaj leĝoj mildiĝis. En la nazia Tria Imperio la aborto denove estis strikte malpermesita. Dum la junulara ribelado de la 1960-aj jaroj kreskis la lukto kontraŭ la aborta paragrafo. En 1972 en la tiama GDR estis enkondukita dumtempa solvo, kiu permesis aborton dum la unuaj tri monatoj. En 1974 simila leĝo estis akceptita en FRG.

Pollando

Ekde 1993 abortigoj en Pollando estas permesitaj nur kaze de seksa perforto, incesto, minaco al la vivo de la patrino aŭ se temas pri misformita feto. 98% de la laŭleĝaj abortigoj okazas surbaze de lasta premiso, sed la reganta dekstra partio Juro kaj Justeco preparis leĝprojekton, kiu fermos ankaŭ tiun ĉi vojon. La 22-an de oktobro 2020 la Pola Konstitucia Kortumo deklaris, ke aktuala leĝo, ebliganta abortigojn kaze de misformiĝo de feto, estas "malkongrua" al la konstitucio.

Svislando

Simile kiel en Aŭstrio en Svislando validas laŭ artikolo 119 de la Svisa Punleĝaro, ke aborto estas permesata dum la unuaj tri monatoj de la gravedeco post kuracista konsultado kaj konsilado. La nuna leĝo ekvalidis post historia baloto la 1-an de oktobro 2012.[43]

Vidu ankaŭ

Referencoj

  1. (2012) The Johns Hopkins Manual of Gynecology and Obstetrics, 4‑a eldono, Lippincott Williams & Wilkins, p. 438–439. ISBN 978-1-4511-4801-5.
  2. How many people are affected by or at risk for pregnancy loss or miscarriage? (2013-07-15). Arkivita el la originalo je 2a de Aprilo, 2015. Alirita 14a de Marto 2015.
  3. abortion. Arkivita el la originalo je 19a de Aŭgusto 2020. Alirita 5a de Aprilo 2019.
  4. Abortion (noun). Oxford Living Dictionaries. Arkivita el la originalo je 28a de Majo 2018. Alirita 8a de Junio 2018. “[mass noun] The deliberate termination of a human pregnancy, most often performed during the first 28 weeks of pregnancy”.
  5. 5,0 5,1 Bankole A, Singh S, Haas T (1998). "Reasons Why Women Have Induced Abortions: Evidence from 27 Countries". International Family Planning Perspectives. 24 (3): 117–127, 152. doi:10.2307/3038208. JSTOR 3038208. Archived from the original on 17 January 2006. "Worldwide, the most commonly reported reason women cite for having an abortion is to postpone or stop childbearing. The second most common reason—socioeconomic concerns—includes disruption of education or employment; lack of support from the father; desire to provide schooling for existing children; and poverty, unemployment or inability to afford additional children. In addition, relationship problems with a husband or partner and a woman's perception that she is too young constitute other important categories of reasons. Women's characteristics are associated with their reasons for having an abortion: With few exceptions, older women and married women are the most likely to identify limiting childbearing as their main reason for abortion. - Conclusions - Reasons women give for why they seek abortion are often far more complex than simply not intending to become pregnant; the decision to have an abortion is usually motivated by more than one factor."
  6. Chae S, Desai S, Crowell M, Sedgh G (1a de Oktobro 2017). "Reasons why women have induced abortions: a synthesis of findings from 14 countries". Contraception. 96 (4): 233–241. doi:10.1016/j.contraception.2017.06.014. PMC 5957082. PMID 28694165. "In most countries, the most frequently cited reasons for having an abortion were socioeconomic concerns or limiting childbearing. With some exceptions, little variation existed in the reasons given by women's sociodemographic characteristics. Data from three countries where multiple reasons could be reported in the survey showed that women often have more than one reason for having an abortion."
  7. 7,0 7,1 "The limitations of U.S. statistics on abortion". Issues in Brief. New York: The Guttmacher Institute. 1997. Arkivita el la originalo la 4an de Aprilo 2012.
  8. Stotland NL (Julio 2019). "Update on Reproductive Rights and Women's Mental Health". The Medical Clinics of North America. 103 (4): 751–766. doi:10.1016/j.mcna.2019.02.006. PMID 31078205. S2CID 153307516.
  9. Grimes DA, Benson J, Singh S, Romero M, Ganatra B, Okonofua FE, Shah IH (25 November 2006). "Unsafe abortion: the preventable pandemic". Lancet. 368 (9550): 1908–1919. doi:10.1016/S0140-6736(06)69481-6. PMID 17126724. S2CID 6188636. p. 1
    Citaĵo
     Unsafe abortion is a persistent, preventable pandemic. [...] By contrast, legal abortion in industrialised nations has emerged as one of the safest procedures in contemporary medical practice, with minimum morbidity and a negligible risk of death. 
  10. Raymond EG, Grossman D, Weaver MA, Toti S, Winikoff B (November 2014). "Mortality of induced abortion, other outpatient surgical procedures and common activities in the United States". Contraception. 90 (5): 476–479. doi:10.1016/j.contraception.2014.07.012. PMID 25152259. "Results: The abortion-related mortality rate in 2000–2009 in the United States was 0.7 per 100,000 abortions. Studies in approximately the same years found mortality rates of 0.8-1.7 deaths per 100,000 plastic surgery procedures, 0-1.7 deaths per 100,000 dental procedures, 0.6-1.2 deaths per 100,000 marathons run and at least 4 deaths among 100,000 cyclists in a large annual bicycling event. The traffic fatality rate per 758 vehicle miles traveled by passenger cars in the United States in 2007-2011 was about equal to the abortion-related mortality rate. Conclusions: The safety of induced abortion as practiced in the United States for the past decade met or exceeded expectations for outpatient surgical procedures and compared favorably to that of two common nonmedical voluntary activities."
  11. Preventing unsafe abortion. World Health Organization. Arkivita el la originalo je 23a de Aŭgusto 2019. Alirita 6a de Aŭgusto 2019.
  12. Self-management Recommendation 50: Self-management of medical abortion in whole or in part at gestational ages < 12 weeks (3.6.2) - Abortion care guideline (en-US) (2021-11-19). Alirita 2023-09-21.
  13. (Oktobro 2020) “Self-managed medication abortion outcomes: results from a prospective pilot study”, Reproductive Health 17 (1), p. 164. doi:10.1186/s12978-020-01016-4. 
  14. (Januaro 2022) “Effectiveness of self-managed medication abortion with accompaniment support in Argentina and Nigeria (SAFE): a prospective, observational cohort study and non-inferiority analysis with historical controls”, 'The Lancet. Global Health' 10 (1), p. e105–e113. doi:10.1016/S2214-109X(21)00461-7. 
  15. (Oktobro 2015) “Evidence supporting broader access to safe legal abortion”, International Journal of Gynaecology and Obstetrics 131 (Suppl 1), p. S56–S59. doi:10.1016/j.ijgo.2015.03.018. “A strong body of accumulated evidence shows that the simple means to drastically reduce unsafe abortion-related maternal deaths and morbidity is to make abortion legal and institutional termination of pregnancy broadly accessible. [...] [C]riminalization of abortion only increases mortality and morbidity without decreasing the incidence of induced abortion, and that decriminalization rapidly reduces abortion-related mortality and does not increase abortion rates.”. 
  16. (Januaro 2019) “Abortion laws reform may reduce maternal mortality: an ecological study in 162 countries”, BMC Women's Health 19 (1), p. 1. doi:10.1186/s12905-018-0705-y. 
  17. 17,0 17,1 (Majo 2022) “Medical methods for first trimester abortion”, The Cochrane Database of Systematic Reviews 2022 (5), p. CD002855. doi:10.1002/14651858.CD002855.pub5. 
  18. 18,0 18,1 (Septembro 2013) “A review of evidence for safe abortion care”, Contraception 88 (3), p. 350–363. doi:10.1016/j.contraception.2012.10.027. 
  19. "Abortion – Women's Health Issues".
  20. (2014) “Abortion”, BMJ 348, p. f7553. doi:10.1136/bmj.f7553. 
  21. Induced Abortion Worldwide | Guttmacher Institute (2018-03-01). Arkivita el la originalo je 2018-03-01. Alirita 2023-06-23.
  22. Abortion (angle). Arkivita el la originalo je 6 May 2021. Alirita 2021-04-14.
  23. (2009) “1. Abortion and medicine: A sociopolitical history”, Management of Unintended and Abnormal Pregnancy, 1‑a eldono, Oxford: John Wiley & Sons. ISBN 978-1-4443-1293-5.
  24. Abortion (angle). Arkivita el la originalo je 21a de Septembro 2022. Alirita 2022-09-21.
  25. Worldwide, an estimated 25 million unsafe abortions occur each year. World Health Organization (28a de Septembro 2017). Arkivita el la originalo je 29a de Septembro 2017. Alirita 29a de Septembro 2017.
  26. (Februaro 2012) “Induced abortion: incidence and trends worldwide from 1995 to 2008”, Lancet 379 (9816), p. 625–632. doi:10.1016/S0140-6736(11)61786-8. “Because few of the abortion estimates were based on studies of random samples of women, and because we did not use a model-based approach to estimate abortion incidence, it was not possible to compute confidence intervals based on standard errors around the estimates. Drawing on the information available on the accuracy and precision of abortion estimates that were used to develop the subregional, regional, and worldwide rates, we computed intervals of certainty around these rates (webappendix). We computed wider intervals for unsafe abortion rates than for safe abortion rates. The basis for these intervals included published and unpublished assessments of abortion reporting in countries with liberal laws, recently published studies of national unsafe abortion, and high and low estimates of the numbers of unsafe abortion developed by WHO.”. 
  27. (Septembro 2007) “Legal abortion worldwide: incidence and recent trends”, International Family Planning Perspectives 33 (3), p. 106–116. doi:10.1363/3310607. 
  28. Induced Abortion Worldwide. Guttmacher Institute (2018-03-01). Arkivita el la originalo je 23a de Februaro 2020. Alirita 2020-02-21. “Of the world's 1.64 billion women of reproductive age, 6% live where abortion is banned outright, and 37% live where it is allowed without restriction as to reason. Most women live in countries with laws that fall between these two extremes.”.
  29. (Julio 2010) “Critical gaps in universal access to reproductive health: contraception and prevention of unsafe abortion”, International Journal of Gynaecology and Obstetrics 110 (Suppl), p. S13–S16. doi:10.1016/j.ijgo.2010.04.003. 
  30. Unintended Pregnancy and Abortion Worldwide (angle) (2020-05-28). Arkivita el la originalo je 23a de Februaro 2020. Alirita 2021-03-09. “Abortion is sought and needed even in settings where it is restricted—that is, in countries where it is prohibited altogether or is allowed only to save the women’s life or to preserve her physical or mental health. Unintended pregnancy rates are highest in countries that restrict abortion access and lowest in countries where abortion is broadly legal. As a result, abortion rates are similar in countries where abortion is restricted and those where the procedure is broadly legal (i.e., where it is available on request or on socioeconomic grounds).”.
  31. . Roe Abolition Makes U.S. a Global Outlier (en-US) (2022-06-24). Alirita 2023-10-20.
  32. (2010) Medical ethics and humanities. Sudbury, MA: Jones and Bartlett Publishers. ISBN 978-0-7637-6063-2.
  33. (2009) “Bioethics a nursing perspective”, Confederation of Australian Critical Care Nurses Journal 3 (4), p. 24–30. “Although abortion has been legal in many countries for several decades now, its moral permissibilities continues to be the subject of heated public debate.”. 
  34. "What do 55 million people have in common?", Fox News, 18 October 2013.
  35. "Abortion: Murder, or Medical Procedure?", The Huffington Post, 18 March 2014.
  36. (2013) Reproductive freedom, torture and international human rights: challenging the masculinisation of torture. Hoboken, NJ: Taylor & Francis. ISBN 978-1-135-11522-7. OCLC 869373168.
  37. Åhman, Elisabeth. (2007) Unsafe abortion: Global and regional estimates of the incidence of unsafe abortion and associated mortality in 2003, 5‑a eldono, World Health Organization. ISBN 978-92-4-159612-1.
  38. Fabiola Sanchez, Megan Janetsky, Mexico decriminalizes abortion, extending Latin American trend of widening access to procedure, Associated Press (AP), September 6, 2023
  39. (September 2008) “Developments in laws on induced abortion: 1998-2007”, International Family Planning Perspectives 34 (3), p. 110–120. doi:10.1363/3411008. 
  40. Informpaĝo de la fondumo "Pro Familia", germanlignva retejo konsultita 2015-02-04. Arkivita el la originalo je 2015-01-08. Alirita 2015-02-04.
  41. EG Raymond, DA Grimes: The Comparative Safety of Legal Induced Abortion and Childbirth in the United States. In: Obstetrics & Gynecology. 119, n-ro 2, parto 1, februaro 2012, p. 215–219
  42. Publikaĵo de Monda Sanorganizaĵo: Unsafe abortion (malsekura aborto), pdf konsultita 2015-02-04
  43. Svisa punleĝaro. Retejo de la Svisa Federacio, konsultita 2015-02-04