Ludoviko la 1-a (Sankta Romia Imperio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ludoviko la Pia dum sia entronigo kiel reĝo de Akvitanio

Ludoviko la 1-a, nomita Ludoviko la Pia, france Louis le Pieux (naskiĝis junio/aŭgusto 778 en Chasseneuil ĉe Poitiers, mortis la 20-an de junio 840 en Ingelheim), estis reĝo de la franka regno (en Akvitanio ekde 781, en la tuta regno ekde 814) kaj imperiestro (813–840). Li estis filo kaj posteulo de Karolo la Granda kaj daŭrigis ties refompolitikon komence sukcese. Post konfrontadoj kun siaj propraj filoj dufoje detronigita (830, 833/34), Ludoviko la Pia tamen ne sukcesis krei transvivipovan frankan regnegon – tri jarojn post lia morto oni dispartigis la frankan regno laŭ la traktato de Verdun (843).

Vivo

Naskiĝo kaj nomdonado

Dum kiam Karolo la Granda militis en Hispanio, lia edzino Hildegard, kiun li postlasintis en la palaco Chasseneuil ĉe Poitiers, naskis en junio / aŭgusto de 778 ĝemelojn. Post reveno de Karolo ili bapte ricevis la nomojn Ludoviko kaj Lotaro. La karolidajn nomojn Karolo, Karolmano kaj Pipino jam havis la antaŭe naskitaj infanoj de Karolo, kaj pro tio oni decidis por la nomoj de la plej gravaj merovidaj reĝoj Kloviso la 1-a kaj Kloviso la 2-a. La juna Lotaro jam mortis en 779, sed Ludoviko – la posta Ludoviko la Pia – transvivis.

Geidoj

Antaŭ sia unua edziĝo Ludoviko jam havis el alia kunigo ĉ. 793 du gefiloj:

  • Alpais (Elpheid) (* verŝajne 794, † 23-an de julio je nekonata jaro, eble post la 29-a de majo 852), kiel vidvino abatino de St-Pierre-le-Bas en Reims, ∞ ĉ. 806 Grafon Bego († 28. Oktober 816) (Matfriede)
  • Arnulf (* verŝajne 794, † post marto / aprilo 841), graflando de Sens

Unua geedziĝo: Ludoviko edzinigis en 794 Irmingard (780–818), filino de la grafo Ingram Ingram.

  • Lotaro la 1-a (795–855), imperiestro
  • Pipino la 1-a (803–838), reĝo deAkvitanio
  • Rotrud, * eble 800
  • Hildegard, * eble 802/804, † post oktobro 841, verŝajne la 23-an de aŭgusto 860, abatino de Notre-Dame (verŝajne en Laon)
  • Ludoviko la Germana (806–876), reĝo de la orientfranka regno

Unu el siaj du filinoj de Irmingard edziniĝis kun Ratger, grafo de Limoges, aŭ Gerhard grafo de Auvergne, (Ramnulfiden) kiuj verŝajne ambaŭ mortis la 25-an de junio 841.

Dua geedziĝo: Ludoviko edzinigis en 819 Judith (795–843), filino de la grafo Welf.

  • Gisela (820–874), edziniĝis ĉ. 836 kun Eberhard, markgrafo de Friaul (Unruochinger) († 16-an de decembo 864); ambaŭ estis entombigitaj en Cysoing
  • Karolo la 2-a „la Kalva“ (823–877), reĝo de la okcidentfranka regno, imperiestro

Literaturo

  • Egon Boshof: Ludwig der Fromme. Darmstadt 1996, ISBN 3-89678-020-4 (derzeit vergriffen, aber als Book-on-Demand bei der WBG erhältlich) Rezension (maßgebliches Werk)
  • Egon Boshof: Kaiser Ludwig der Fromme. Überforderter Erbe des großen Karl? In: Zeitschrift des Aachener Geschichtsvereins. 103 (2001), S. 7–28.
  • Philippe Depreux: Prosopographie de l'entourage de Louis le Pieux (781–840). Sigmaringen 1997, ISBN 3-7995-7265-1
  • Daniel Eichler: Fränkische Reichsversammlungen unter Ludwig dem Frommen. Hahnsche Buchhandlung: Hannover 2007, ISBN 978-3-7752-5705-3
  • Ivan Gobry: Louis premier. Fils de Charlemagne. Paris 2002, ISBN 2-85704-736-3 Kritische Besprechung, PDF
  • Theo Kölzer: Kaiser Ludwig der Fromme (814–840) im Spiegel seiner Urkunden. (Nordrhein-Westfälische Akademie der Wissenschaften, Geisteswissenschaften, Vorträge G 401). Paderborn 2005, ISBN 3-506-72969-1
  • Engelbert Mühlbacher: Deutsche Geschichte unter den Karolingern. 1896, Nachdruck Phaidon: Essen 1999, 2 Bände, hier Bd. 2, S. 7–149.
  • Rudolf Schieffer: Ludwig 'der Fromme'. Zur Entstehung eines karolingischen Herrscherbeinamens. In: Frühmittelalterliche Studien 16 (1982), S. 58–73.
  • Rudolf Schieffer: Ludwig der Fromme. In: Ders., Die Karolinger. Kohlhammer: 3. Aufl. Stuttgart 2000, S. 112–138, ISBN 3-17-016480-5
  • Theodor Schieffer: Die Krise des karolingischen Imperiums, in: Festschrift Gerhard Kallen, Aus Mittelalter und Neuzeit, hg. von Josef Engel und Hans Martin Klinkenberg, Bonn 1957, S. 1–15.
  • Wolfgang Seegrün: Das Papsttum und Skandinavien. Wachholtz: Neumünster 1967.
  • Bernhard Simson: Jahrbücher des Fränkischen Reichs unter Ludwig dem Frommen. 2 Bände: Bd. 1 (814–830), Bd. 2 (831–840), Leipzig 1874–76, Nachdruck Duncker & Humblot: Berlin 1969.

Eksteraj ligiloj

fontoj

Sekundara literaturo

Komentarioj