Kiel montras sia kromnomo, Ludoviko la 2-a emis balbuti. Tio laŭdire malhelpis lin paroladi antaŭ publiko, kaj malutilis lian aŭtoritaton. Kvankam konsekrita duafoje de la papoJohano la 8-a dum la koncilio de Troyes en septembro878, Ludoviko restis senpotenca reĝo, kiu dependis de la aristokratoj. Li tamen estis sufiĉe saĝa por traktadi kun sia kuzo Ludoviko de Saksio akordon, kiu konfirmis la dividon de Loreno fare de ilia patro en 870.