Ludoviko la 2-a (Francio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ludoviko la 2-a
846 – 879
Reĝo de Okcidenta Frankio
Reĝo de Akvitanio
Reĝado 877 - 879
Dinastio Karolidoj
Antaŭulo Karlo la 2-a
Posteuloj Ludoviko la 3-a kaj Karlomano la 2-a kune
Patro Karlo la 2-a
Patrino Ermentruda de Orleano
Edzinoj *Ansgarda de Burgonjo
*Adelajda de Friulo
Ludoviko la 2-a

Ludoviko la 2-a (naskiĝis en 846 - mortis en 879), kromnomita Ludoviko la Balbutulo (franclingve Louis II le Bègue) estis la filo de Karlo la 2-a la Senhara kaj de Ermentruda de Orleano. Li unue fariĝis reĝo de Akvitanio en 867, kaj sekve iĝis reĝo de Frankio en 877 (sed sen Provenco, kiun lia patro antaŭe cedis al Bosono de Provenco). Li edziĝis kun Ansgarda de Burgonjo, kiu naskis la du fratojn Ludovikon la 3-a kaj Karlomanon la 2-a. Ludoviko la 2-a sekve edziĝis kun la reĝino Adelajda de Friulo : el tiu edziĝo naskiĝis la estonta Karlo la 3-a post la morto de Ludoviko.

Kiel montras sia kromnomo, Ludoviko la 2-a emis balbuti. Tio laŭdire malhelpis lin paroladi antaŭ publiko, kaj malutilis lian aŭtoritaton. Kvankam konsekrita duafoje de la papo Johano la 8-a dum la koncilio de Troyes en septembro 878, Ludoviko restis senpotenca reĝo, kiu dependis de la aristokratoj. Li tamen estis sufiĉe saĝa por traktadi kun sia kuzo Ludoviko de Saksio akordon, kiu konfirmis la dividon de Loreno fare de ilia patro en 870.

Vidu ankaŭ