Maoismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio



Maoismo (aŭ maŭismo, ĉar en PIV aperis Maŭ Zedong) estas politika ideologio, kiu baziĝas sur verkoj de ĉina komunisto Mao Zedong. La plej konata verkaro estas la t.n. Mao-biblio (ankaŭ nomata "ruĝa libr(et)o") kun citaĵoj de la "granda stiristo" Mao Zedong. Dum la kultura revolucio oni montris ĝin, aludis je ĝi kaj tiel detruegis kulturaĵojn, murdis homojn.

La teorio kaj influo en Ĉinio

La plej gravan influon atingis la maoismo en la originlando (Popola Respubliko Ĉinio), kie ĝi iĝis gvidanta ideologio post la komunista renverŝo en 1949.

La maoismo baziĝas sur verkoj de Karl Marx kaj Friedrich Engels, sed ankaŭ pli multe de Lenin kaj Stalin, kio klarigas la trajtojn de la maoismo [specifigu][mankas fonto].

Ĉar la ĉinaj komunistoj liberis la landon [specifigu] preskaŭ memforte, tiel ili ne akceptis centprocente la gvidantan rolon kaj ideologiojn de la SKP (Soveta Komunista partio). Post morto de Stalin, ili [specifigu] kaptis la eblecon kaj pluevoluis sian ideologion pri hegemonio, neevitebla mondmilito kaj kontraŭsoveta vidpunkto.

La maoismo akcentis la praktikon (por stalinismo gravis la ideologio). La armeo de Mao ĉefe baziĝis je la kamparanaj fortoj en la neindustria lando, tiel li tiris la konkludon, ke la provinco sieĝas pri la urboj. Same vidis ĝi en la malkoloniiĝa proceso sieĝon de periferio super centraj koloniismaj landoj. Pro tiuj spertoj gravis por li – kiu mem estis kamparano – la kamparanoj, kiuj laŭ povos doni la revolucian forton.

Kvankam Mao ekis kampanjon pri industriizigo (granda salto antaŭen), tio fiaskis (kiel simila kampanjo en Sovetunio)[specifigu] kaj kaŭzis en Ĉinio malsatmortojn de milionoj.

Influo en aliaj landoj

Krom la ruĝaj kmeroj en Kamboĝo, ĝi estis oficiala ideologio – krom Ĉinio - en Albanio post ties forpaso de la Varsovia Kontrakto. Forta maoisma movado ekzistas nun en Nepalo, du aliaj konataj estas: la t.n. "Lumanta Vojeto" en Peruo kaj la "Nacia Demokrata Fronto de Filipinoj" .

En Okcident-Eŭropo (kaj parte en Orient-Eŭropo) maoismo disvastiĝis dum la 1968-aj studentaj protestoj. La tiam maoismaj junuloj iĝis pli poste aktivaj apogantoj de kapitalismaj ideoj, ekz.:

En 2009, usona direktoro de komunikoj por Barack Obama Anita Dunn[1], nomis Maon unu el siaj "plej ŝatataj politikaj filozofoj" kune kun Beata Teresa de Kalkoto, kaj eksiĝis post la rimarko fariĝis publika.

Legu ankaŭ pri ŝajn-maoisma partio Marksista-Leninista Partio de Nederlando, kreita de nederlanda sekreta servo.

Referencoj

  1. http://www.latimes.com/news/nationworld/nation/la-na-dunn11-2009nov11,0,2907854.story

Eksteraj ligiloj


Vidu ankaŭ