Marie Curie

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ŝablono:Bio

En la jaro 1891 ŝi venis al Parizo por studi natursciencon en la Universitato Sorbono, kie ŝi en 1906 kiel unua virino fariĝis profesoro.

Kune kun sia edzo Pierre Curie ŝi esploris "radiantajn" materialojn kaj uzis kiel unua persono en la historio la nocion radioaktiva.[1] En la jaro 1903 ŝi kune kun sia edzo kaj la franca fizikisto Antoine Henri Becquerel ricevis la Nobel-Premion pri Fiziko. En la jaro 1911 ŝi ricevis la Nobel-Premion pri Kemio: pro la malkovro de la kemiaj elementoj radiumo kaj polonio (tiu lasta nomita laŭ ŝia devena lando). Ŝi estas la sola virino, kiu ricevis du Nobel-Premiojn, la sola homo, kiu ricevis du malsam-fakajn sciencajn Nobel-Premiojn kaj unu el nur du homoj, kiuj ricevis du malsam-fakajn Nobel-Premiojn (la alia estas Linus Pauling, kiu ricevis kemian kaj pacan premiojn).

La 4-an de julio 1934 ŝi mortis pro kancero, akirita pro la multjara laboro kun radioaktiveco. En 1995 ŝi iĝis la unua virino kiu estis entombigita pro siaj propraj meritoj en la Panteono en Parizo.

Malgraŭ siaj sukcesoj ŝi devis batali kontraŭ la malamikeco de reakciuloj pro esti virino kaj fremda. Tiel ŝi ne estis akceptita en la Akademion pri Scienco kaj estis atakita per eksterordinara malvolemo de la grupo "Franca Agado", eĉ oni klopodis serĉi judan avon al ŝi por akrigi la polemikon. Ŝi estis apogata de liberaluloj, feministoj kaj kontraŭklerikaluloj. Ŝi estis la unua virino profesoro en la fama pariza universitato Sorbono.

Biografio

Komencaj jaroj

Naskoloko ĉe ulica Freta en Varsovio, nune hejmo de la Muzeo Marii Skłodowskiej-Curie

Ŝi naskiĝis kiel Maria Salomea Skłodowska [ˈmarja salɔˈmɛa skwɔˈdɔfska] ĉe Varsovio, Regno Pollando, tiam parto de la Rusia Imperio, kiel kvina kaj plej juna filo de bone konataj instruistoj Bronisława, naske Boguska, kaj Władysław Skłodowski.[2] La pli aĝaj fratoj de Maria estis Zofia (naskita en 1862), Józef (1863), Bronisława (1865) kaj Helena (1866).[3]

Władysław Skłodowski kun filinoj (el maldekstre) Maria, Bronisława, Helena, 1890

Kaj el patraj kaj el patrinaj flankoj, la familio estis perdintaj siajn riĉojn pro la patriotaj engaĝiĝoj en la polaj naciaj insurekcioj cele al restaŭrado de la pola sendependeco (la pej ĵusa estis la Januara Ribelo de 1863–65).[4] Tiu kondamnis la venontan generacion, inklude Marian, ŝiajn pli aĝajn fratinojn kaj ŝian fraton, al malfacila lukto por antaŭeniri en vivo.[4]

La patroflanka avo de Mario, Józef Skłodowski, estis respektata instruisto en Lublin, kie li instruis al la juna Bolesław Prus,[5] kiuj iĝos gvida figuro en pola literaturo.[6] Ŝia patro, Władysław Skłodowski, instruisto pri matematiko kaj fiziko, subjektoj kiujn Maria devos trakti, kaj ankaŭ estis direktoro de du porknabaj gimnazioj de Varsovio.[3] Post kiam rusaj aŭtoritatoj eliminis laboratorian instrukcion de la polaj lernejoj, li alportis multon da la laboratoria ekipaĵo hejmen, kaj instrukciis siajn infanojn en ĝia uzo.[3]

La patro estis poste maldungita fare de rusaj kontrolistoj por siaj por-polaj sentoj, kaj devigita preni sub-pagatajn postenojn; la familio ankaŭ perdis monon pro malbona investo, kaj poste elektis kompletigi sian enspezon gastigante knabojn en la domo.[3] La patrino de Maria nome Bronisława funkciigis prestiĝan Varsovian loĝlernejon por knabinoj; ŝi abdikis de la pozicio post kiam Maria estis naskita.[3] Ŝi mortis pro tuberkulozo en majo 1878, kiam Maria estis dek jarojn aĝa.[3] Malpli ol tri jarojn pli frue, ankaŭ la plej maljuna gefrato de Maria, nome Zofia, mortis pro tifo kontaĝita de pensionano.[3] La patro de Maria estis ateisto; ŝia patrino devota katoliko.[7] La mortoj de la patrino kaj fratino de Maria igis ŝin prirezigni Katolikismon kaj iĝi agnostika.[8]

Kiam ŝi estis dek jarojn aĝa, Maria komencis ĉeesti la loĝlernejon de J. Sikorska; venonte ŝi studis en gimnazio por knabinoj, ĉe kio ŝi gradiĝis la 12an de junio 1883 per ora medalo.[2] Post kolapso, eventuale pro deprimo,[3] ŝi pasigis la sekvan jaron en la kamparo kun parencoj de sia patro, kaj la venontan jaron kun sia patro en Varsovio, kie ŝi faris iun konsilstudon.[2] Nekapabla rekrutiĝi en regula institucio de alteduko ĉar ŝi estis virino, ŝi kaj sia fratino Bronisława iĝis engaĝitaj ĉe la sekreta Fluganta Universitato, nome pola patriota institucio de pli alta lernado kiu allasis virinstudentojn.[2][3]

Ĉe laboratorio en Varsvio, en 1890–91, Maria Skłodowska faris siajn unuajn sciencajn laborojn

Maria faris interkonsenton kun sia fratino, Bronisława, ke ŝi donus sian monhelpon dum la medicinstudoj de Bronisława en Parizo, en interŝanĝo por simila helpo du jarojn poste..[2][9] Lige kun tio, Maria prenis postenon kiel guvernistino (infanedukistino): unue kiel hejma tutoro en Varsovio; poste dum du jaroj kiel guvernistino en Szczuki ĉe terposeda familio, la Żorawskis, kiuj estis parencoj de ŝia patro.[2][9] Laborante por ĉi-lasta familio, ŝi enamiĝis al ilia filo, Kazimierz Żorawski, estonta eminenta matematikisto.[9] Liaj gepatroj malaprobis la ideon ke li geedziĝu kun la malriĉega parencino, kaj Kazimierz estis nekapabla kontraŭbatali ilin.[9] La perdo fare de Maria de la rilato kun Żorawski estis tragedia por ambaŭ. Li baldaŭ gajnis doktorecon kaj okupiĝis pri akademia kariero kiel matematikisto, iĝante profesoro kaj rektoro de la Jagelona Universitato de Krakovo.[4] Kiel maljunulo kaj matematika profesoro ĉe la Varsovia Politeknikejo, li sidos kontemple antaŭ la statuo de Maria Skłodowska kiu estis starigita en 1935 antaŭ la Instituto Curie kiun ŝi fondis en 1932.[4][10]

Komence de 1890, Bronisława - kiu kelkajn monatojn pli frue geedziĝis kun Kazimierz Dłuski, nome pola kuracisto kaj socia kaj politika aktivulo - invitis Maria'n por kunigi ilin en Parizo.[2] Maria dekomence malakxeptis ĉar ŝi ne povis havigi la universitatajn lernokotizon; ŝi bezonos jaron kaj duonon pli longe por kolekti la necesan financon.[2] Ŝi estis helpita de sia patro, kiu povis certigi pli enspezigan pozicion denove.[9] Ĉiun tiun tempon ŝi daŭrigis eduki sin mem, legante librojn, interŝanĝante leterojn, kaj estante tutorita.[9] Frue en 1889 ŝi revenis hejmen al sia patro en Varsovio.[2] Ŝi daŭre laboris kiel guvernistino, kaj restis tie ĝis fino de 1891.[9] Ŝi tutoris, studis en la Fluganta Universitato, kaj komencis sian praktikan sciencan trejnadon (1890-91) en kemia laboratorio ĉe la Muzeo de Industrio kaj Agrikulturo en Krakowskie Przedmieście 66, proksime de la Varsovia Malnova Urbo.[2][3][9] La laboratorio estis prizorgita fare de ŝia kuzo Józef Boguski, kiu estis asistanto en Sankt-Peterburgo al la rusa apotekisto Dmitrij Mendelejev.[2][9][11]

Nova vivo en Parizo

Novaj elementoj

Nobelpremioj

1-a Mondmilito

Postmilitaj jaroj

Morto

Marie Curie kaj Esperanto

En la kvina kanto de la verko de Abel Montagut nome Poemo de Utnoa okazas asembleo de la Gobanoj (eksterteranoj). Tie oni akceptas, ke oni plikuraĝigu la malfortigitan Utnoan (nome la ĉefrolulo Noa) pere de la drogo anoŭdo. Inna malsupreniras kaj liveras ĝin al Noa. Je ties efiko aperas antaŭ li la poeto Valmikio kiu montras al li la enormajn atingojn de la estonta homaro, se li sukcesas savi ĝin, nome, en Azio, el Ĉina Murego al insulo Srilanko. Poste aperas la japana pentristo Hokusajo kiu siavice montras aliajn mirindaĵon el Azio. Kaj poste venas la vico de Fidiaso, kiu montras mirindaĵojn el suda kaj centra Eŭropo. Jen kiel oni prezentas li la venontan ĉiĉeronon nome Maria Sklodovska, kiu montros al Utnoa la mirindaĵojn de centra kaj orienta Eŭropo:

Preter multfjorda maro kaj loga kanto Sirena,
jam super Varsovio alia korpo nebulas
kaj tiam la skulptisto al la nomado parolas:
-Jen bildo de virino kaj ŝia nomo Maria
Sklodovska, malkovronto de l'radiumo kaj ankaŭ
de l'polonio, edzohelpe, post streĉa laboro,
kio pri l'persistemo de l'grandaj homoj atestas,
sondontaj la naturon por utiligo komuna.
De nun ŝi akompanos en spegulkosma vojaĝo.
Adiaŭ, ho Utnoa, vi ne forgesu venontojn.[12]

Notoj

Ŝablono:Reflist

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

  1. "She had given a whole new area of physics its name." "The Genius of Marie Curie: The Woman Who Lit Up the World" ĉe YouTube (a 2013 BBC documentary).
  2. 2,00 2,01 2,02 2,03 2,04 2,05 2,06 2,07 2,08 2,09 2,10 Citaĵa eraro Malvalida etikedo <ref>; neniu teksto estis provizita por ref-oj nomataj psb111; $2
  3. 3,00 3,01 3,02 3,03 3,04 3,05 3,06 3,07 3,08 3,09 Citaĵa eraro Malvalida etikedo <ref>; neniu teksto estis provizita por ref-oj nomataj Marie Curie – Polish Girlhood (1867–1891); $2
  4. 4,0 4,1 4,2 4,3 Citaĵa eraro Malvalida etikedo <ref>; neniu teksto estis provizita por ref-oj nomataj gwiazdapolarna; $2
  5. Citaĵa eraro Malvalida etikedo <ref>; neniu teksto estis provizita por ref-oj nomataj robert1; $2
  6. Citaĵa eraro Malvalida etikedo <ref>; neniu teksto estis provizita por ref-oj nomataj undoubtedly; $2
  7. Citaĵa eraro Malvalida etikedo <ref>; neniu teksto estis provizita por ref-oj nomataj Barker2011; $2
  8. Citaĵa eraro Malvalida etikedo <ref>; neniu teksto estis provizita por ref-oj nomataj Marie Curie; $2
  9. 9,0 9,1 9,2 9,3 9,4 9,5 9,6 9,7 9,8 Citaĵa eraro Malvalida etikedo <ref>; neniu teksto estis provizita por ref-oj nomataj Marie Curie – Polish Girlhood (1867–1891)1; $2
  10. Citaĵa eraro Malvalida etikedo <ref>; neniu teksto estis provizita por ref-oj nomataj robert2; $2
  11. Citaĵa eraro Malvalida etikedo <ref>; neniu teksto estis provizita por ref-oj nomataj teachers; $2
  12. Abel Montagut, Poemo de Utnoa. Pro Esperanto. Vieno, 1993. ISBN 3-85182-007-X. 225 p., p. 119.