Marty Paich

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Marty Paich
Persona informo
Naskiĝo 23-an de januaro 1925 (1925-01-23)
en Oakland
Morto 12-an de aŭgusto 1995 (1995-08-12) (70-jaraĝa)
en Santa Ynez
Mortokialo kojlorektuma kancero
Tombo Valley Oaks Memorial Park
Ŝtataneco Usono
Alma mater Ĉapmana Universitato • McClymonds High School
Familio
Infano David Paich
Okupo
Okupo bandestrokomponistodirigentopianisto • ĵazmuzikisto • muzikproduktisto
TTT
Retejo http://www.martypaich.com/
vdr

Marty Paich (naskiĝis kiel Martin Louis Paich la 23-an de januaro 1925 en Oakland, Kalifornio; mortis la 12-an de aŭgusto 1995 en Santa Ynez, Kalifornio) estis usona ĵaz-pianisto, komponisto, muzikaranĝisto kaj muzikproduktisto de moderna ĵazo kaj de okcident-marborda ĵazo. Dum sia kvindekjara kariero Marty Paich kun laboris interalie Frank Sinatra, Barbra Streisand, Sarah Vaughan, Stan Kenton, Ella Fitzgerald, Ray Charles, Aretha Franklin, Stan Getz kaj Michael Jackson.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Paich lernis unue ludi akordionon, poste pianon. Dekdujara li muzikis dum geedziĝfestoj. Muzikan edukadon li ricevis ĉe Altlernejo Chapman, ĉe Ŝtata Unuversitato je San-Francisko, ĉe Universitato de Suda Kalifornio kaj la Muzik-Konservatorio je Los-Anĝeleso, ĉe kiu li ekzameniĝis en 1951. Krome li sekvis privatajn lecionojn de Mario Castelnuovo-Tedesco kaj Arnold Schönberg. Liajn unuajn aranĝaĵojn ludis la Orkestro Gary Nottingham. Post tio li servis dum la Dua Mondmilito en la aerarmeo, kie li direktis diversajn bandojn por trupodistrado.

Fininte siajn studojn Paich laboris en la muzikfako de Los-Anĝeleso, ekzemple kiel aranĝisto kaj pianisto por la studioj de Walt Disney, kie li kunlaboris la sontrakon de la desegnotruka filmo Lady and the Tramp, krome li muzikakompanis kantistinon Peggy Lee, muzikis kun la bando Giants de Shorty Rogers kaj liveris la aranĝaĵojn por multaj lokaj bandoj en Los-Anĝeleso. Dum la 1950-aj jaroj Paich aktivis en la mondeto de okcident-marborda ĵazo kaj verkis en la studioj de Holivudo, aparte por la diskeldonejo Verve Records. Li aranĝis kaj produktis multajn albumojn, ekzemple de Ray Brown, Ella Fitzgerald, Terry Gibbs, Stan Kenton, Shelly Manne, Anita O'Day, Dave Pell, Art Pepper, Buddy Rich, Jeri Southern, Shorty Rogers kaj Mel Tormé. Lia profesia rilato al Tormé daŭris plurajn jardekojn. En lia Marty Paich Octet muzikis tiel renomaj muzikistoj kiel Conte Candoli, Herb Geller, Richie Kamuca, Jimmy Giuffre, Joe Mondragon kaj Art Mardigan.

En la 1960-aj jaroj lia verkado foriris de ĵazo al distromuziko; li laboris tiutempe kun Andy Williams, Al Hirt, Dinah Shore, Ray Charles, Sammy Davis la pli juna kaj aliaj samtendencanoj. Ekde la 1960-aj ĝis la 1970-aj jaroj Paich direktis studio-orkestron, kun kiu li kunverkis televidspektaklojn.

En la 1980-aj kaj 1990-aj jaroj Paich multan aranĝis ekzemple por Barbra Streisand kaj Michael Jackson kaj kunverkis multajn filmojn. En 1991 li direktis la Los-Anĝelesan Filharmonian Orkestron dum la lasta publika prezentado de Sarah Vaughan en Hollywood Bowl. Post tio li retiriĝis el la muziknegoco kaj nur foje zorgis pri muzikproduktadoj, ekz. de Aretha Franklin.

Diskoj[redakti | redakti fonton]

de la bandestro[redakti | redakti fonton]

  • The Marty Paich Piano Quartet: Lush, Latin & Cool (RCA Victor/Fresh Sound Records) kun Pete Jolly, Jimmy Rowles, John Williams
  • The Marty Paich Octet (GNP/Fresh Sound, 1955) kun Conte Candoli, Bob Enevoldsen, Bob Cooper, Joe Mondragon, Att Mardigan, Jimmy Giuffre
  • The Marty Paich Octet: Modern Jazz Gallery (Kapp/Fresh Sound Records, 1956)
  • The Marty Paich Octet: Tenors West (GNP, 1955) kun Jimmy Giuffre ĉe tenorsaksofono
  • The Marty Paich Orchestra: The Picasso of Big Band Jazz (Candid Records, proks. 1960)

de la gastmuzikisto, bandestro aŭ aranĝisto[redakti | redakti fonton]

  • Ella Fitzgerald & The Marty Paich Orchestra: Ella Sings Broadway (Verve, 1962)
  • Toni Harper: Night Mood (RCA Victor, 1960) kun Art Pepper
  • Woody Herman: Songs For Hip Lovers (Verve, 1957)
  • Helen Humes: Songs I Like To Sing (Contemporary, OJC, 1960)
  • Mel Lewis: Mel Lewis (Mode/Fresh Sound, 1957)
  • Red Norvo: The "X"-Sessions (RCA/Fresh Sound Rec., 1954)
  • Anita O'Day: Anita O'Day Sings The Winners (Verve, 1956-1962)
  • Shorty Rogers: Courts the Count (RCA, 1954)
  • Mel Torme: Mel Tormé Swings Shubert Alley (Verve, 1960)

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]