Melčice-Lieskové
Melčice-Lieskové, hungare Melcsicmogyoród [melĉicmodjorOd] estas unuigita vilaĝo kaj municipo en Slovakio.
| Melčice-Lieskové | ||
|---|---|---|
|
|
||
| Administrado | ||
| Statuso | Vilaĝo | |
| Lando | Slovakio | |
| Ŝtato | Slovakio | |
| Regiono | Trenčín | |
| Distrikto | Trenčín | |
| Poŝtkodo | 913 05 | |
| Aŭtokodo | TN | |
| Telefona antaŭkodo | ++421-32-.... | |
| Demografio | ||
| Loĝantaro | 1 538 (en 2008) | |
| Geografio | ||
|
|
48°50′40″N 17°55′00″O / 48.84444°N, 17.916667°OKoordinatoj: 48°50′40″N 17°55′00″O / 48.84444°N, 17.916667°O | |
| Alto | 204 m s.m. | |
| Areo | 22 km² | |
| Horzono | UTC+1 (en somero +2) | |
Enhavo |
Situo [redakti]
Melčice-Lieskové situas preter Váh, laŭ traira flankovojo apud ĉefvojo, aŭtovojo kaj fervojo. Trenčín troviĝas je 12 km-oj.
Historio [redakti]
La loko estis loĝata jam dum la bronzepoko. La unua mencio okazis pri Melcsic/Melčice en 1398 en formo "Myliche" apartenanta al fortikaĵo de Beckó. Apuda vilaĝo Nemeslieszko(Nemesmogyoród)/Zemianske Lieskové menciiĝis en 1478. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Melcsic 853, en Nemesmogyoród 493 homoj, (plejparte slovakoj). En 1912 Nemesmogyoród kaj alia vilaĝeto Vágzsámbokrét [vAgĵAmbokrEt] unuiĝis. Ĝis Traktato de Trianon la komunumoj apartenis al Hungara reĝlando, al Trencsén (reĝa departemento), al distrikto de Trencsén, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 vivis en Melčice-Lieskové 1517 homoj, (1470 slovakoj).
Vidindaĵoj [redakti]
- romkatolika preĝejo omaĝe al Sankta Triunuo de 1611 en Melčice
- kapelo omaĝe al Sankta Triunuo en Melčice
- iama juda komuna domo
- kastelo de familio Szilvay [silvai] en Lieskové
- malfruklasikisma kastelo el la 19-a jarcento en la iama vilaĝo Zsámbokrét
Eksteraj ligiloj [redakti]
Fontoj [redakti]
- Hungara Vikipedio