Žitná-Radiša

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo

Žitná - Radiša, hungare Búzásradosa [bUzAŝradoŝa] estas malgranda unuigita vilaĝeto kaj municipo en Slovakio.

Žitná - Radiša situas en la plej griza parto
Žitná - Radiša
Administrado
Statuso Vilaĝo
Lando Slovakio
Ŝtato Slovakio
Regiono Trenčín
Distrikto Bánovce nad Bebravou
Poŝtkodo 956 42
Aŭtokodo BN
Telefona antaŭkodo ++421-38-....
Demografio
Loĝantaro  453 (en 2005)
Geografio
Koordinatoj
48°46′01″N 18°20′36″O  /  48.76694°N, 18.34333°O / 48.76694; 18.34333 (Žitná-Radiša)Koordinatoj: 48°46′01″N 18°20′36″O  /  48.76694°N, 18.34333°O / 48.76694; 18.34333 (Žitná-Radiša)
Alto 275 m s.m.
Areo 18 km²
Horzono UTC+1 (en somero +2)
v  d  r
Information icon.svg

Enhavo

Situo[redakti]

Žitná - Radiša situas laŭ rojo sub monto 469 m-ojn alta, laŭ flankovojoj. Bánovce nad Bebravou troviĝas je 9 km-oj.

Historio[redakti]

Žitná - Radiša formiĝis en 1960 pro unuiĝo de la subaj vilaĝoj. Ĝis 1993 ĝi apartenis al Ĉeĥoslovaka respubliko, ekde 1993 al Slovakio. En 2001 vivis en Žitná - Radiša 485 homoj, (470 slovakoj).

Búzás/Žitná[redakti]

La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1295 en formo "Sythna". En 1493 ĝi menciiĝis, kiel kampurbo. En 1784 loĝis tie 292 vilaĝanoj (54 familioj) en 45 domoj, en 1828 302 vilaĝanoj en 33 domoj. Inter 1836-1906 vitrofarejo funkciis. Fine de la hungara dominado la oficiala hungara loknomo ŝanĝiĝis al hungara nomo pro la hungariga politiko. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Búzás 507 homoj, (plejparte slovakoj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Trencsén (reĝa departemento), al distrikto de Bán, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito al jam tiam sendependa Slovakio.

Radosa/Radiša[redakti]

La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1295 en formo "Radys". En 1372 germanoj alvenis. En 1784 loĝis tie 152 vilaĝanoj (25 familioj) en 19 domoj, en 1828 168 vilaĝanoj en 16 domoj. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Radosa 276 homoj, (plejparte slovakoj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Trencsén (reĝa departemento), al distrikto de Bán, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito al jam tiam sendependa Slovakio.

Vidindaĵoj[redakti]

Eksteraj ligiloj[redakti]

Fontoj[redakti]

  • Hungara Vikipedio