Horná Súča

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Horná Súča
hungare: Felsőszúcs
municipo
Monto Krasín
Oficiala nomo: Horná Súča
Lando Slovakio Slovakio
Regiono Regiono Trenčín
Distrikto Distrikto Trenčín
Historia regiono Supra Hungarujo
Parto de Stredné Považie
Montaro Blankaj Karpatoj
Situo Horná Súča
 - alteco 315 m s. m.
 - koordinatoj 48° 58′ 00″ N 17° 58′ 45″ O / 48.96667 °N, 17.97917 °O / 48.96667; 17.97917 (mapo)
Areo 53,8 km² (5 380 ha)
Loĝantaro 3 405 (2017)
Denseco 63,29 loĝ./km²
Unua skribmencio 1208
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 913 33
Telefona antaŭkodo +421-32
Aŭtokodoj TN
NUTS 506010
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Regiono Trenčín
Situo enkadre de Regiono Trenčín
Situo enkadre de Regiono Trenčín
Vikimedia Komunejo: Horná Súča
Retpaĝo: www.hornasuca.sk
Portalo pri Slovakio

Horná Súča hungare Felsőszúcs [felŝOsUĉ], germane Obersutsch estas vilaĝo kaj municipo en Slovakio. Horná, felső kaj ober signifas. supra. Ankaŭ disaj domaroj apartenas al la municipo. La katastro de municipo limas kun Ĉeĥio.

Situo[redakti | redakti fonton]

Horná Súča situas laŭ flankovojoj. Trenčín troviĝas je 16 km.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua mencio okazis pri Szúcs en 1208 laŭ tiama hungara ortografio "Suchan". La "Supra" Suchan fondiĝis proksimume en 1400 kaj menciiĝis unuafoje en 1598 en tiama formo "Kys Sucha" (=Malgranda Sucha). En 1771 la municipo ekfunkciis. En 1784 loĝis tie 1974 loĝantoj (356 familioj) en 323 domoj, en 1828 2171 vilaĝanoj en 358 domoj. En 1900 la preĝejturo cindriĝis. Post 10 jaroj laŭ la popolnombrado vivis en Felsőszúcs 2920 homoj, (plejparte slovakoj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Trencsén (reĝa departemento), al distrikto de Trencsén, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 vivis en Horná Súča 3549 homoj, (3495 slovakoj).

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Monto Krasín[redakti | redakti fonton]

Krasín estis burgejo en bronzepoko, en mezepoko estis konstruita sur la monto limregiona burgo, kiu gardis transiron el Hungara reĝlando al Moravio. Verŝajne igis konstrui ĝin Bogomir en la tempo de mongola invado. La burgo estis detruita en la jaro 1550.

Rilataj artikoloj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]