Mono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj de la vorto "Mono", vidu je Mono (apartigilo).

Monbiletoj kun valoro de 5000 el diversaj monunuoj
Usona dolaro
Usona dolaro

Mono estas ĉiu ajn aktivo, ĝenerale akceptata en iu lando aŭ sociekonomia mondoregiono por pago pro ricevata varo/servo aŭ por repago de ŝuldo.[1][2][3] Aspekto de ĝeneraleco de akceptado estas tre grava: uzata aktivo devas esti akceptata de ĉiuj subjektoj.

La ĉefaj funkcioj de mono estas distingitaj kiel: interŝanĝilo; kalkulunuo; kaj kalkulilo por havaĵoj; kaj, eventuale en la pasinto, kiel standardo por eventualaj pagoj.[4][5] Ĉiu ajn aĵo aŭ konstatebla registro kiu plenumu tiujn funkciojn povas esti konsiderata mono.

Mono estis historie elapera merkata fenomenono establanta var-monon (tio estas io kio estu bela (oro), utila (ilo) ktp.), sed preskŭ ĉia nuntempa monsistemo estas bazita sur modelo de fidata mono.[4] Fidata mono, kiel ĉia ajn ĉeko aŭ ŝuldonoto, ne havas intrinsekajn uzvaloron kiel fizika varo. Ĝi derivigas sian valoron el esti deklarita fare de registaro kiel laŭleĝa monvaluto; tio estas, ĝi devas esti akceptita kiel formo de pago almenaŭ ene de la limoj de difinita lando, por ĉiaju ŝuldoj, publikaj aŭ privataj. Tiaj leĝoj en praktiko permesas, ke fidata mono akiru la valoron de iuj el la varoj aŭ servoj kiuj povas esti komercataj ene de la lando kiu eldonas ĝin.

La mondispono el iu lando konsistas el valutoj (moneroj kaj monbiletoj) kaj kutime inkludas banka aŭ skriba mono (nome kontrasto inter deponita kaj elspezata mono). Banka mono, kiu konsistas nur el registroj (ĉefe komputiligita en modernaj bankoj), formas pro multo la plej grandan parton de la ĝenerala mono en disvolvigintaj landoj.[6][7][8]

Etimologio

La vorto "mono" verŝajne originas de templo de Hera, situanta sur Kapitolo, nome unu el la sep montetoj de Romo. En la praa mondo Hera ofte estis rilata al mono. La templo de Juno Moneta en Romo estis la loko kie la monerstampejo de Romio situis.[9] La nomo "Juno" povas veni de la etruska diino Uni (kiu volas diri "tiu", "unika", "unuo", "unio", "kuniĝo") kaj "Moneta" aŭ de la latina vorto "monere" (memorigi, averti, aŭ instrui) aŭ de la greka vorto "moneres" (sola, unika).

En la okcidenta mondo, ĝenerala esprimo por moner-mono estis speco, devena de la latina in specie, signifante "en speco".[10]

Funkcioj de mono

1,00 € Portugala, eŭra monero
Statero el Korinto, 4-a jarcento a.K.

1. Rimedo de interŝanĝo
Diversaj subjektoj havas malsamajn varojn. Se ili volas interŝanĝi, ili tamen povas bazigi iliajn rilatojn sur natura interŝanĝo, sed tia-ĉi metodo ne estas utila kaj ofte simple ne funkcias, ĉar oni ne kapablas difini proporcion, je kiu oni interŝanĝas varojn.

2. Kalkulanta unuo
Tia-ĉi funkcio ebligis onin ekspliki prezojn de varoj, servoj, ŝuldoj, kreditoj, ktp. Prezo ebligas nin kompari valorojn de malsamaj varoj aŭ servoj. Do, valoroj de varoj, servoj, ŝuldoj kaj kreditoj povas esti kalkulitaj pere de mono.

3. Konservilo de valoro
Una el eblecoj de uzo de mono estas tenado de mono forme de monŝparaĵoj. Se oni havas monon kaj ne aĉetas varojn, ni tamen havas likvideblan monon.

Historio

Elektruma triona statero el la 640 a.K. el Lidio

La uzo de interŝanĝ-similaj metodoj povas deveni de almenaŭ antaŭ 100,000 jaroj, kvankam ekzistas neniuj signoj de socioekonomio kiu dependis ĉefe de interŝanĝo.[11] Anstataŭe, senmonaj socioj funkciis plejparte laŭ la principoj de donaca ekonomio kaj ŝuldo.[12][13] Kiam interŝanĝo fakte okazis, ĝi estis kutime inter aŭ fremdeguloj aŭ eblaj malamikoj.[14]

Jiaozi el la Dinastio Song, nome la plej antikva papermono en la mondo.

Multaj kulturoj ĉirkaŭ la mondo poste evoluigis la uzon de var-mono. La ŝekelo estis origine pezunuo, kaj rilatis al specifa pezunuo de hordeo, kiu estis utiligita kiel valuto.[15] La unua uzokutimo de la esprimo venis de Mezopotamio ĉirkaŭ 3000 a.K. Socioj en Ameriko, Azio, Afriko kaj Aŭstralio uzis konko-monon - ofte, la ŝelojn de la cipreedoj (Cypraea moneta L. aŭ C. annulus L.). Laŭ Herodoto, la Lidianoj estis la unuaj homoj kiuj enkondukis la uzadon de oraj kaj arĝentaj moneroj.[16] Oni opinias fare de modernaj akademiuloj ke tiuj unuaj stampis monerojn ĉirkaŭ 650-600 a.K.[17]

La sistemo de var-mono poste evoluis en sistemon de reprezenta mono. Tio okazis ĉar komercistoj pri oro kaj arĝento aŭ bankoj eldonis kvitancojn al siaj deponantoj - amortizeblaj per la var-mono deponita. Poste, tiuj kvitancoj iĝis ĝenerale akceptitaj kiel pagilo kaj estis utiligitaj kiel mono. Papermono aŭ monbiletoj unue estis uzitaj en Ĉinio dum la Dinastio Song. Tiuj monbiletoj, konataj kiel "jiaozi", evoluis el kambioj kiuj estis utiligitaj ekde la 7-a jarcento. Tamen, ili ne delokigis var-monon, kaj estis uzitaj kune kun moneroj. En la 13-a jarcento, papermono iĝis konata en Eŭropo tra la raportoj pri vojaĝantoj, kiel ekzemple Marko Polo kaj Vilhelmo de Rubruk.[18] La raporto de Marko Polo pri papermono dum la Juana Dinastio estas la temo de ĉapitro de lia libro, La Libro de la mirindaĵoj, titolita "Kiel la Granda Kaan produktis el ŝelo de arboj ion kiel papero por pasi ĝin por mono tra la tuta lando."[19] Monbiletoj unue estis emisiitaj en Eŭropo fare de Stokholma Banko en 1661, kaj denove estis ankaŭ uzitaj kune kun moneroj. La orbazo, monsistemo kie la komercilo estas papero kiu estas konvertebla en antaŭselektitaj, fiksaj kvantoj da oro, anstataŭigis la uzadon de oraj moneroj kiel valuto en la 17-a al 19-a jarcentoj en Eŭropo. Tiu normigitaj or-notoj fariĝis legala pagilo, kaj ties ŝanĝo al oraj moneroj estis malinstigita. Ĉe la komenco de la 20-a jarcento preskaŭ ĉiuj landoj adoptis la orbazon, sekurigante siajn laŭleĝajn or-notojn per fiksaj kvantoj da oro.

Post la Dua Mondmilito, ĉe la Bretton Woods Konferenco, la plej multaj landoj adoptis dekretvalutojn kiuj estis kongruitaj al Usona dolaro. Usona dolaro estis en victurno kongruita al oro. En 1971 Usona registaro suspendis la konverteblecon de Usona dolaro al oro. Post tio, multaj landoj de-alligis siajn valutojn disde Usona dolaro, kaj la plej multaj el la valutoj de la mondo iĝis senapogaj per io ajn krom la dekreto de la registaraj de legala pagilo kaj la kapablo konverti la monon en varojn per pago.

Rilataj temoj

Sidejo de la Eŭropa Centra Banko, kiu kontrolas la plej parton de la financoj de la Eŭropa Unio.

Proverbo

Ekzistas pluraj proverboj pri mono en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[20]:

  • Citaĵo
     Al tiu ĉio cedas, kiu monon posedas. 
  • Citaĵo
     Amo estas forta, sed mono pli forta. 
  • Citaĵo
     Mono fluas al riĉulo, batoj al malriĉulo. 
  • Citaĵo
     Nuda kaj kruda, sen groŝo en poŝo. 

Bildaro

Moneroj kaj monbiletoj estas ankoraŭ du de la plej komunaj formoj de mono.


Vidu ankaŭ

Referencoj

  1. Mishkin, Frederic S.. (2007) The Economics of Money, Banking, and Financial Markets (Alternate Edition). Boston: Addison Wesley. ISBN 0-321-42177-9.
  2. What Is Money? de John N. Smithin. Konsultita Julio-17-09.
  3. money : The New Palgrave Dictionary of Economics. The New Palgrave Dictionary of Economics. Alirita 18a Decembro 2010.
  4. 4,0 4,1 Mankiw, N. Gregory. (2007) “2”, Macroeconomics, 6‑a eldono, New York: Worth Publishers, p. 22–32. ISBN 0-7167-6213-7.
  5. T.H. Greco. Money: Understanding and Creating Alternatives to Legal Tender, White River Junction, Vt: Chelsea Green Publishing (2001). ISBN 1-890132-37-3
  6. Boyle, David. (2006) The Little Money Book. The Disinformation Company, p. 37. ISBN 978-1-932857-26-9.
  7. On2 Money / A History of Money. pbs.org. Alirita 2009-04-20.
  8. Bernstein, Peter, A Primer on Money and Banking, and Gold, Wiley, 2008 edition, pp 29-39
  9. D'Eprio, Peter & Pinkowish, Mary Desmond (1998). What Are the Seven Wonders of the World? First Anchor Books, p.192. ISBN 0-385-49062-3
  10. Online Etymology Dictionary. etymonline.com. Alirita 2009-04-20.
  11. Mauss, Marcel. The Gift: The Form and Reason for Exchange in Archaic Societies. pp. 36-37.
  12. What is Debt? – An Interview with Economic Anthropologist David Graeber. Naked Capitalism.
  13. David Graeber: Debt: The First 5000 Years, Melville 2011. Cf. review
  14. David Graeber. (2001) Toward an anthropological theory of value: the false coin of our own dreams. Palgrave Macmillan, p. 153–154. ISBN 978-0-312-24045-5.
  15. Kramer, History Begins at Sumer, pp. 52–55.
  16. Herodoto. Historioj, I, 94
  17. Goldsborough, Reid (2003-10-02) World's First Coin. rg.ancients.info. Alirita 2009-04-20.
  18. Moshenskyi, Sergii. (2008) History of the weksel: Bill of exchange and promissory note. ISBN 978-1-4363-0694-2.
  19. Marco Polo. (1818) The Travels of Marco Polo, a Venetian, in the Thirteenth Century: Being a Description, by that Early Traveller, of Remarkable Places and Things, in the Eastern Parts of the World, p. 353–355.
  20. [1]