Mostolo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Urdodomo de Mostolo
Ermitejo de la Sanktuloj en Mostolo (s. XVII)

Mostolo (hispane Móstoles) estas hispana municipo de la provinco kaj Madrida Regiono. Kun 206.275 loĝantoj (NIS-2008). Ĝi estas la 25-a municipo de Hispanio laŭ kvanto da loĝantoj, la dua municipo plej loĝata de la Madrida Regiono kaj la tria, post Valadolido, de la centra regiono de Hispanio inkluzive de la aŭtonomaj regionoj Madrido, Kastilio-Manĉo, Kastilio-Leono, Ekstremaduro kaj Rioĥo. La urbo, kiu estas en la listo Leĝo de Grandaj Urboj, situas nur je 18 kilometroj sudokcidente de la madrida urbocentro. Geografie ĝi troviĝas en la centro mem de Iberio kaj de la Centra Altebenaĵo, en la valo de rivero Gvadaramo, kiu apartenas al la Taĵo-baseno.

La proksimeco al la ĉefurbo de Hispanio okazigis akcelitan loĝantaran disvolviĝon tra de la lastaj jardekoj. Mostoles, dum 40 jaroj, de kampara 4000-persona vilaĝeto meze de la 1960-aj jaroj transformiĝis en grandan kaj modernan urbon kun pli ol 212.000 loĝantoj.

Tradicie oni ligas la konsideron de la iama vilaĝo al proklamo de la tiama urbestro de Móstoles en 1808 kontraŭ la okupado de Hispanio fare de la trupoj de Napoleono, kiu laŭdire okazigis la komencon de la eksplodo de la Hispana Milito de Sendependiĝo.

Eksteraj ligiloj