Neuhaus am Klausenbach
Bazaj informoj
Neuhaus am Klausenbach, hungare Vasdobra estas komunumo kaj samgtempe administrejo de municipo en Aŭstrio, en federala ŝtato Burgenlando, en distrikto de Jennersdorf. Ankoraŭ setlejoj Bonisdorf, Kalch kaj Krottendorf bei Neuhaus am Klausenbach, hungare Bónisfalva, Mészvölgy kaj Békató apartenas al la municipo.
- Areo: 20 km²
- Alto super marnivelo: 292 m
- Loĝantaro: 980
- Poŝtkodo: 8385
- Telefonprefikso:
- Aŭtokodo: JE
Situo
Neuhaus am Klausenbach situas sur malebenaĵo, en vosto de Burgenlando, proksime de Slovenio. Szentgotthárd troviĝas 32 km-ojn.
Historio
La unua mencio pri la setlejo devenis el 1213 en formo terra Dobra. La kampoj apartenis al abatejo de Szentgotthárd, ekde 1266 al la reĝo. Tiutempe fortikaĵo konstruiĝis, kiun oni malkonstruis en 1467. En 1910 loĝis en Vasdobra 797 da homoj, plejparte aŭstroj. Ĝis 1920 Vasdobra apartenis al Hungario, al Vas (reĝa departemento), al distrikto de Szentgotthárd, poste al Aŭstrio (dume inter 1938-1945 al Germanio). Neuhaus am Klausenbach kampurbiĝis en 1999.
Vidindaĵoj
- katolika preĝejo omaĝe al Stefano la 1-a (Hungario) de 1591, la turo alkonstruiĝis en la 17-a jarcento
- kastelo de 1469
- ruinoj de fortikaĵo