Ramon Lullo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ramon Lullo
kataluna verkisto kaj filozofo
kataluna verkisto kaj filozofo
Persona informo
Naskiĝo ĉ. 1232
en Palma de Majorko, Balearaj Insuloj
Morto 29-a de junio 1315
en Bougie (nuntempe en Alĝerio)
Tombo Sant Francesc
Lingvoj mezepoka kataluna lingvo • Mezepoka latino • antikva okcitana lingvo • araba
Loĝloko Palma de Majorko
Ŝtataneco Reĝlando Majorko
Alma mater Universitato de Montpellier
Subskribo Ramon Lullo
Memorigilo Ramon Lullo
Okupo
Okupo filozofoverkisto • teologo • misiisto • astrologo • poeto • kleriko
Verkoj Felix or the Book of Wonders
Blanquernation
Book of the Beasts
Tree of Science
Ars magna
vdr

Ramon LULLO (Palma de Majorko, ĉ. 1232Bougie, 29-an de junio 1315), katalune Ramon Llull, latine Raimundus Lullus, estis verkisto kaj filozofo. Oni foje kromnomas lin Doktoro iluminatola Beatulo.

Ido de riĉa familio el Palma de Majorko, li ludas por la kataluna lingvo la saman rolon kiel Dante Alighieri por la itala. Li ne nur kontribuis romanojn al la kataluna literaturo, sed ankaŭ uzis ĝin (preter la latina) por prezenti siajn ideojn pri rezonado kaj teologio.

La nomo de Ramon Lullo ofte aperas kune kun la koncepto de Arto, lia rezonadmetodo, per kiu li esperis konvinki la islamanojn pri la praveco de la katolika fido. Pro sia laboro sur la logika kaj rezonad-kampo Ramon Lullo estas foje konsiderata kiel pioniro de la komputil-teorio; li ankaŭ estas memorata pro siaj laboroj pri elekto-sistemoj.

Ramon Lullo mortis ŝtonumita de la loĝantaro de Bougie, hodiaŭ Alĝerio, kie li misiumis.

Vivo de Ramon Lullo

La junulo

Ramon iĝas en 1247 paĝio de la reĝo de Aragono, kaj poste unuaranga grumo de la tronheredonto. Li tiel pasigas sian junecon en kavalireca medio, lernis la tiutempajn militartojn, kaj verkis trubaduran poezion en la okcitana lingvo. En 1257 li edziĝas al Blanca Picany, kiu donas al li du filojn.

La ermito

Sed en 1262 li subite ŝanĝiĝas kaj fariĝas ermito en la majorka montaro. Laŭ legendo ripetita de la germana filozofo Arturo Schopenhauer en lia Die Welt als Wille und Vorstellung, li volis forlogi belan virinon, jam edzinan, kiu rifuzis sin al li. Li do postrajdis ŝin, eĉ ĝis ene de preĝejo: Tie, ŝi malvualis la bruston por vidigi tumor-ronĝitan mamon.

En sia libro Vita Coetanea Lullo havas alian version pri la propra konverto: Post kvin aperoj de Kristo, li konvinkiĝas, ke li estas alvokata de Dio. Li tamen daŭrigas sian pekeman vivon, sed post aŭskultado de prediko pri Sankta Francisko el Asizo, li finfine kontaktiĝas kun la Dominikanoj. En 1263, li vendas siajn posedaĵojn, lasante iomete al sia familio, kaj elspezante la ceteron por lerni la araban, kun la celo konverti la islamanojn.

La lernema ermito ankaŭ lernas filozofion, disciencon, medicinon kaj la latinan lingvon. Li tiel malkovras la ideojn de Aristotelo, Platono, Aŭgusteno, la judan filozofion de Maimonido kaj la araban filozofion de al-Kindi kaj Averoeso.

Li verkas unuan version de la Ars magna kaj de Libro de la kontemplado de Dio.

La vojaĝanto

La reĝo Jakobo de Aragono vokas lin al Montpellier, kie Lullo komponas la Arton demontrema; li kreas en Majorko, en 1276, la lernejon de Miramar, kie la ontaj misiistoj lernu la araban kaj la metodojn de Lullo por konvinki la konvertotojn: la Ars magna.

Lullo trairas okcidentan Eŭropon por akiri subtenon de potenculoj, de reĝoj, de la papo, de la intelektuloj el la universitatoj kaj por prezenti sian Ars magna. En Parizo, Lullo ricevas la titolon de Majstro de la Artoj, sed ne tiun de Majstro de Discienco, ĉar li ne plu estas fraŭlo. Tie li verkas diversajn librojn kontraŭ la raciismo de la averoesistoj.

En 1295, Lullo estas en Asizo, poste li revenas en Majorkon, en 1300, kie li daŭre verkas disputojn kontraŭ la araboj kaj la judoj. Li pluvojaĝas al Kipro, Armenio, Rodiso, Malto, Napolo, Ĝenovo, Montpeliero, Parizo, kaj al la norda marbordo de Afriko, kie li estas malliberigita. Post liberigo li daŭrigas sian vojaĝadon. Post ŝipdrono li restas en dominikana monaĥejo en Pizo (Italio) ĝis 1308. Nova ĉeesto en Parizo kaŭzas persekuton kontraŭ la averoesistoj, kiujn li konsideras herezuloj: laŭ ili, racio kaj vero estas aferoj disaj de fido. Lullo omaĝas al la franca reĝo Filipo la bela sian verkon Arbo de la filozofio de amo. En 1311, Lullo partoprenas en la Koncilio de Vienne, kie li postulas, ke oni malpermesu la lernadon de averoesismo.

En 1315 Ramon Lullo ree vojaĝas al norda Afriko por konverti islamanojn, sed estas ŝtonumita. Ne tute klaras, ĉu li mortis en Afriko, dum la vojaĝo reen, aŭ eĉ en Majorko. Ĉiukaze, Ramon Lullo estis beatigita de papo Pio la 9-a.

Verkoj

Ramon Lullo en la universitato de Barcelona

Oficiale agnoskitaj estas 243 verkoj. Ekzistas 44 aldonaj verkoj, precipe pri alĥemio, kiuj verŝajne ne estas de Ramon Lullo.

Tiuj verkoj ekzistas ĉu en la araba, ĉu en la kataluna, ĉu en la latina. Temas pri filozofio, discienco, mistiko, pedagogio, medicino, naturaj sciencoj, fiziko, matematiko, literaturo kaj poezio.

Verkaro literatura kaj pedagogia

De amic i amat, 365 versoj en la kataluna, priskribas kiel la homo povas kontakti kun Dio. La mezepoka barda tradicio, la araba mistikismo kaj la biblia Alta Kanto influis la verkon. La Plant de nostra dona Santa Maria kaj la Desconhort i cant de Ramon estas liaj plej sukcesaj poeziaj klopodoj, per kiuj la popola kataluna lingvo aliris al la literatura mondo.

La romano utopia kaj parte membiografia Blaquerna, aŭ Blanquerna, kiel postaj eldonoj literumas, verkita en 1284, plenas je ideoj, vivo kaj spiritualeco; la Felix de les maravelles, proksimume de 1288, estas enciklopedia romano, traktanta naturajn sciencojn kaj disciencon; Lullo verkis ankaŭ manlibron de kavalireco: Del Ordre de Cavayleria.

La Doctrina pueril, verkita en 1273, estas la unua konata manlibro pri edukado de la infanoj verkita en latinida lingvo. En tiu pedagogia libro, traktanta precipe religiajn aferojn (nur la fina kvarono de la libro alitemas), Lullo rekomendas lernadon intuician, kun uzo de la gepatra lingvo (la kataluna), kaj nur poste de la latina.

Filozofio kaj discienco

Aŭgusteno kaj la mistikismo iniciita de Sankta Francisko ege influis la pensojn de Lullo; li ne klare apartigas filozofion disde teologio, sed konstruas kristanan scion, laŭintence raciistan, por servi siajn apologiajn celojn.

Logiko

Tra la prezento de la filozofo araba Algazelo Lullo malkovris Aristotelon, referenculon de la skolastikoj, kaj encerbigis lian doktrinon pri propozicioj kaj silogismoj. La logiko de Aristotelo serĉas la principojn komunajn al ĉiuj sciencoj; Lullo postsekvas pli ambician celon, trovi ĝeneralan sciencon, kiu enhavu ĉiujn aliajn sciencojn en ĝermo.

Eĉ se la ideoj de Aristotelo havis gravan influon sur lia penso, indas substreki, ke Lullo tute ne sekvas la skolastikismajn regulojn. Lia celo estas konverti kaj la judojn kaj la islamanojn. Tiucele, la kutima citado de la fontoj, de la referenculoj tute ne taŭgas: Kion diris la Patroj de la Eklezio, valoras nenion por nekristanoj. Sekve, Lullo en sia verkoj kvazaŭ neniam bazas sian penson sur tiaj asertoj, male li opinias, ke ĉiuj veroj iam proklamitaj de tiaj referenculoj estas logike pruveblaj. Plia grava diferenco inter Lullo kaj la skolastikanoj: Li volas uzi logikon por rezoni pri la "unua intenco", pri diaj veroj, kaj ne nur pri veroj ĉi-mondaj, kiel skolastikismo faras.

Kombinatorika logiko

Per la Ars generalis, 1308, finredakto de antaŭa Ars compendiosa inveniendi veritatemArs magna primitiva, de 1274, Lullo tute deflankiĝas de la aristotela pruv-logiko kaj proponas modelon por malkovri ankoraŭ nekonatajn verojn. Tiel li proksimiĝas al sia celo, universala scienco.

Por Aristotelo nia tuta scio havas du fontojn: la sperto de la mondo, kiun donas al ni la kvin sensoj, kaj la rezonado, la indukto. Lullo, male, pensas, ke eblas tuj rezoni pri abstraktaĵoj, disigeblaj en pli bazajn terminojn.

Lullo donas ses naŭopajn listojn de tiaj bazaj terminoj:

  • 9 atributoj diaj: boneco, grandeco, senmorteco, ktp
  • 9 rilatoj: malsameco, pligrandeco, fino, ktp
  • 9 demandoj: Kiom, kiamaniere, ktp
  • 9 subjektoj: Homo, anĝelo, ĉielo, ktp
  • 9 virtoj: Justeco, prudento, ktp
  • 9 malvirtoj: Kolero, manĝemo, amoremo, ktp

Miksado de tiuj bazaj terminoj eldonas nekredeblan kvanton da asertoj, ne ĉiuj veraj, kompreneble, sed multaj ja estas akcepteblaj veroj. Supozante, ke ĉiuj bazaj terminoj aperas en la listoj de Lullo, tiu arto kombinatorika ebligas generi ĉiujn eblajn verojn! Indas observi, ke diversaj metodoj uzataj en la fako de Artefarita inteligenteco sekvas similajn principojn. Ankaŭ la klopodoj de Lullo, ordigi ĉiujn sciojn de sia tempo en hieraĥiaj skemoj (li prezentas tiaĵojn en sia Arbo de la scienza) restas aktualaj temoj por fakuloj de semantiko kaj kono-teoriistoj.

Metafiziko

La metafiziko de Lullo baziĝas sur la revelacio, kiu estas ja lia komuna punkto kun konvertotoj judaj kaj islamaj. Tamen li intencas pruvi la ekziston de Dio, laŭ metodoj jam uzataj de la skolastikistoj: Dio kun siaj naŭ dignecoj estas kialo de la perfekteco de la kreitaĵoj. Kaj ĉiu kreitaĵo, laŭgrade pli perfekte spegulas la dian perfektecon: Plantoj, bestoj, kaj finfine homo. La kreaĵo do estas la libro per kiu eblas koni Dion, signaro kiu montras la realecon de Dio. Li estas la eterna Ideo, kaj la kreitaĵoj estas nur novaj Ideoj, kiuj venas de Dio: Ili estas ideoj diaj sed finitaj. Tiel, la kreacio ne ekzistas de ĉiam, sed tra la tempo.

Alĥemio

Diversaj sennomuloj uzis la famecon de Lullo. Multaj alĥemiaj verkoj trompuzas lian nomon; inter la iom famaj estas la Liber de segretis naturae seu de quinta essentia. Ĝi prezentas la tezon ke, se sole Dio povas ekzerci la bonon, la homo povas fali en la malbonon, ĉar nur li havas la fajron, per kiu eblas purigi la terajn aĵojn. Sed helpe de la esencaj principoj de la fido li povas realigi transmutacion kaj reveni al la bono. Elekti inter malbono kaj bono estas afero de la libera volo, sekvo de la homa nescio; tamen, Dio volis tion por la homo, tiu libera volo estas do bonaĵo.

La Lullismo kaj influo de Lullo sur la posteuloj

La frua lullismo

La disĉiploj de Lullo pli verkis laŭ lia pensolinio. En 1325, Thomas de Myésier publikigis la Electorium Remundi, kie li aplikas la doktrinon de la Beatulo al la kosmologio. Rapide, multaj verkoj pri alĥemio, astrologio kaj magio aperas kun la nomo de Lullo, tiel ke la pariza Sorbono malpermesas la lernadon de la ideoj de Lullo en 1390.

Enciklopediaj ideoj

Dum la du postaj jarcentoj la doktrinoj de Lullo estis tamen atenteme studataj, ekzemple de Nikolao Kuzano, Pico della Mirandola kaj Giordano Bruno. La Arto eĉ harmoniiĝis kun idealo de la Renesanco, tiu de enciklopedia scienco. Ĉi-teme aperis De arte cyclognomica, 1569, fare de Cornelio Gemma, Syntaxes artis mirabilis fare de Pedro Gregoire di Tolosa kaj Opus aureum, 1589, fare de Valerio de Valeriis.

Uzo de la arto kiel memorilo

La arto kombinatorika ankaŭ interesis homojn por apliko kiel memorilo. Tiajn ideojn jam anticipis Cicerono, kaj plievoluigis la Explanatio compendiosaque applicatio artis Raymundi Lulli, 1523, fare de Bernardo de Lavinheta, kaj pli grave, la libroj de Giordano Bruno De umbris idearum, Cantus Circaeus kaj Sigillus sigillorum.

Ideoj de Lullo en la moderna scienco

Kartezio faris ege malestimajn rimarkigojn pri Lullo kaj lia sistemo, kiu laŭ li kapabligas onin paroli pri ĉiuspecaj aferoj, kiujn oni ne komprenas, sed lia propra filozofio, inkluzive la fama Parolado pri metodo dankas multajn ideojn al Lullo, kaj precipe en tiu prezento de la metodo, kie, same kiel Lullo mem, li volas rezonadi nur per si mem, sen helpo de referenculoj.

Ankaŭ Leibniz ege interesiĝis pri la logiko de Lullo, kaj pri liaj ideoj pri universalaj lingvo kaj scienco. Oni scias, ke Leibniz mem laboris pri similaj celoj.

Bibliografio

  • Umberto Eco, La serĉado de la perfekta lingvo (La "Ars magna" de Ramón Llull)

Eksteraj ligiloj

  • Datumbaza portalo en la angla, pri Lullaj esploroj. Ĉi-tie disponeblas elektronikaj verkoj de Lullo en la originala latina kaj kataluna aŭ tradukitaj en la angla [1]
  • Biografio de Lullo en la kataluna [2] kaj en la angla, el la katolika enciklopedio [3]
  • Artikolo pri Lullo kaj elekto metodoj [4]

Vidu ankaŭ


Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por leginda artikolo.

Ŝablono:LigoLeginda

Ŝablono:LigoElstara