Rano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Rano
rano sur branĉo
rano sur branĉo
Biologia klasado
Regno: Bestoj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Amfibioj Amphibia
Subklaso: Lisamfioj Lissamphia
Superordo: Salientuloj Salientia
Ordo: Anuroj Anura
Familio: Ranedoj Ranidae
Rana
Linnaeus, 1758
Specioj

almenaŭ 240

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Rano (science Rana) estas vertebrara amfibia genro de bestoj de la ordo anuro, kiu vivas parte en akvo, kaj parte sur tero. Ranoj estas proksimaj parencoj de bufoj. Junaj ranidoj havas voston, sed ne krurojn, tamen kiam plenkreska, ĝi estas kvarkrura kaj senvosta. Ekzistas ĉirkaŭ 4.800 specioj (en la ordo de Anura). Ranoj estas troveblaj en ĉiuj kontinentoj krom Antarkto. La plej multaj vivas en aŭ ĉe akvo.

Korpa priskribo

Ranoj varias de grandeco laŭ specio: de malpli ol 50 mm ĝis 300 mm.

Ranoj havas platajn kapojn kun du pufaj okuloj utilaj por vidi kaj caŝi sub akvo. Ili povas havi horizontalajn, vertikalajn, rondajn, aŭ kero-formajn pupilojn laŭ specio.

La haŭto de rano estas tre grava organo al la besto. Kiam la haŭto estas malseka, ranoj entenas iom da oksigeno kaj akvo tra ĝi. Ili elŝvetas mukon por protekti la haŭton. Ĉiuj ranoj havas iom da venenaj glandoj en la haŭto. Tamen, en multaj specioj la veneno ne estas forta, sed iom da specioj de mezameriko kaj sudameriko havas ege venenan haŭton. La haŭto estas glata, nekeratina kaj sidas libere sur la korpo ĉar al ĝi mankas konekto-histoj.

Kutime, ranoj havas longajn krurojn kun interfingra membrano. La veraj ranoj havas dupunktajn langojn. Ranoj havas tri palpebromembranoj: unu travidebla por protekti enakve, unu kiu estas duontravidebla kaj alia kiu estas netravidebla. Ĉi bestoj ankaŭ posedas timpanon en ambaŭ flankoj de sia kapo, kiu gravas por aŭdado.

Sistematiko

La genro Rana estas tipa kaj nomiga por la familio Ranedoj, kiu enhavas ankaŭ aliajn genrojn. Aliaj specioj de tiu familio estas la jenaj:

Malsamoj inter ranoj kaj bufoj

Ne estas klara scienca distingo inter ranoj kaj bufoj. Unu familio de anuro, la diskoglosiduloj, havas ecojn de ambaŭ ranoj kaj bufoj. Tamen, ĝenerale oni apartigas la du tiel:

  • Ranoj havas glitan, malseketan haŭton, bufoj estas sekaj kaj verukaj.
  • Ranoj estas tagaj bestoj.
  • Ranoj havas naĝmembranojn.
  • Ranoj estas pli dependaj de akvo, ol bufoj.
  • Ranoj ofte demetas siajn ovojn en grandaj grapoloj, anstataŭ ovo-ŝnuroj.
  • Ranoj saltas, ne rampas.
  • Ranoj havas pli sveltan kaj pli facilmovan korpon.

Vivciklo

Ranofrajo
Ranidoj, 10 tagoj poste
Raneto

Reprodukto

Sidante sur la ina la malina rano fekundigas la ovojn, kiujn la ina elmetas en malprofunda, kvazaŭ staranta akvo. Tie ili estas ŝirmataj de la fluo, kaj de predantoj. La ovoj estas malhelbrunaj kaj mezuriĝas ĉirkaŭ de 2,0 ĝis 2,8 mm laŭ diametro. Ili kovriĝas per dika, lumpasanta gelatenaĵo, en grapoloj el proksimume 5.000 ovoj (laŭ specio, klimato, ktp). Tiujn grapolojn da ovoj oni nomas "ranofrajo".

Frajo

Dum ĉirkau 20 tagoj la embrio fariĝas ranido.

Ranido

Tiutempe la brankoj situas ankoraŭ ekstere. Poste ilin kovros haŭtfalto. Post ĉirkaŭ du monatoj kreskas gamboj. 20 tagojn pli malfrue jam rekoneblas brakoj.

Raneto

Post ĉirkaŭ tri monatoj el la ranido jam evoluis raneto, kiu forlasas la akvon kaj suriras la bordon. Kiam pasis unu semajno pli, la rano elkreskis.

Spiro

Dum frua enakva evolufazo la ranidoj spiras per brankoj. La plenkreskaj ranoj uzas du manierojn spiri, perpulman kaj perhaŭtan.

Per pulmo

La pulmospirado okazas en du fazoj. Unue, la nastruoj malfermiĝas, kaj la gloto malleviĝas, enirigante la aeron en la gloton, sed ne en la pulmojn. Due, la nastruoj fermiĝas kaj la gloto realtiĝas, ŝovante la aeron en la pulmojn. Ranoj spiras 40 ĝis 100 fojojn en unu minuto.

Per haŭto

Temas pri spirado de la organismo per la haŭto, dum kiu okazas senpera interŝanĝo de oksigeno (O2) kaj karbona dioksido (CO2) . Tiu maniero spiri suplementas la spiradon per pulmo. Por ebligi tiun interŝanĝon la rana haŭto kovrigas per speciala muko. La trapasebleco de la haŭto ebligas ankaŭ al aliaj substancoj eniri la korpon. Tial ranoj reagas tre senteme, se la ĉirkaŭaĵo estas malpurigita.

Nutrado

Plejparto da ranoj manĝas insektojn kiel moskitojn, lumbrikojn kaj malgrandaj fiŝojn kiel foksenoj. Tamen, iu pli grandaj ranoj povas manĝi pli grandan predon, kiel musoj.

Ranoj havas malfortajn dentojn laŭlonge de la pli alta makzelo, kiujn ili uzas por mueli la manĝaĵon antaŭ ol engluti ĝin. Sian gluecan langon kelkaj ranoj efike uzas por kapti rapide moviĝantan predon. Aliaj rapide kaj lerte kaptas predon en sia buŝo. Plej ofte ili ĉasas nokte.

Rana voĉestigo

Dum la pariĝa tempo, la masklaj ranoj eligas speciokarakterizajn voĉojn (kvakado, um-ado) el la gorĝoveziko (aŭ voĉveziko). Tiuj gorĝovezikoj troviĝas ambaŭflanke post la buŝa aperturo en la buŝfundo ĉe kaj funkcias kiel rezoniloj. Ĉe la laga rano (Rana esculenta), la voĉvezikoj estas tipaj eksteraj voĉvezikoj, kiuj bone videblas, kiam ili estas blovitaj kun aero, sed ili estas retireblaj en trankvila stato al la buŝangulo.

La rana voĉestigo gravas por la parelekto, ĉar la inaj ranoj preferas la pli grandajn, tiel pli forte kaj ofte kvakantajn malinajn ranojn. Tiel la forta kaj ofta kvakado signifas evolucian kaj pariĝan avantaĝon, sed ofte allogas la predokaptantojn kiel la cikonion.

Tiuj specioj, kiuj forlasas post la kopulacio la akvon, ne eligas pli poste voĉojn (krom hiloj). La specioj restantaj en la akvo, kvakas eĉ somere.

Specioj

La plej giganta inter la ranoj estas la bovrano. La plej malgranda inter la amerikaj ranoj vivas en Kubo kaj estas 8,5 al 12,5 mm.[1]

Mita kaj simbola signifo

Ligita al kaj akvo kaj tero ranoj en antikvaj mitoj ofte elvokas la magion de ambau elementoj. Pro la ligo al la akvo oni asociigis ĝin ankaŭ kun feinoj kaj elfinoj, plue ankaŭ al la energio de la luno kaj diinoj ligitaj al la luno.

La rano rolas ankaŭ kiel ŝlosilo al resurekto. Lau antikva egipta mito la diino Herit helpas al Izisa ripari la detruitan korpon de Oziriso. Post tio Herit enblovis en ĝin la spiron de la vivo. Similaĵo okazas en fabelo, kie rano transformiĝas je princo aŭ alia persono.

En aliaj kuntekstoj la rano povas esti simbolo de volupto.

Famaj fikciaj ranoj

Aliaĵoj

La Freneza Rano (angle: Crazy Frog) estas kantosono por poŝtelefonoj, kiu similas motorciklan bruon (kaj ne ranan kvakadon).

Vidu ankaŭ

Proverbo

Ekzistas proverboj pri rano en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof[2]:

  • Citaĵo
     Kie ajn rano iras, ĝi ĉiam marĉon sopiras. 
  • Citaĵo
     Rano eĉ en palaco sopiras pri marĉo. 

Referencoj

  1. Ĉen Ŝjaŭji, Aventuro de Ĉasisteto dum Ekspediciado, Ĉina Esperanto-Eldonejo, Pekino, 1988. Esperantigis Hŭang Fengĝu; ilustris Hu Hŭanĵan. paĝo 28 al 29. Temas ne pri scienca verko, sed pri populariga, ĉiukaze uzebla kaj citebla.
  2. Lernu

Eksteraj ligiloj

greke Morphology of a frog greke Morphologie d'une grenouille greke Multlingva virtuala dissekto de rano


Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por elstara artikolo.