Vicques JU

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Recolaine)
- La mallongigo JU en Vicques JU staras por la svisa Kantono Ĵuraso. Por aliaj signifoj de la nomo vidu sub Vicques..

Vicques
Blazono de Vicques
Blazono de Vicques
Blazono de Vicques
Vicques
Vicques
Vidques
vilaĝo • former municipality of Switzerland
Kantono Ĵuraso
Komunumo(j) Val Terbi
Koordinatoj  47° 21′ 0″ N 7° 24′ 40″ O / 47.35000 °N, 7.41111 °O / 47.35000; 7.41111 (mapo)Koordinatoj: 47° 21′ 0″ N 7° 24′ 40″ O / 47.35000 °N, 7.41111 °O / 47.35000; 7.41111 (mapo)
Nombro de loĝantoj 1736
Areo 12,75 km²
Alteco 455 m super marnivelo
Poŝtkodo 2824
Mapo de Vicques
Mapo de Vicques
Situa mapo de Vicques
vdr

Vicques estis ĝis la fino de decembro 2012 komunumo kaj estas ek de la 1-a de januaro 2013 parto de la komunumo Val Terbi en la Distrikto Delemonto en Kantono Ĵuraso, Svislando. Ĝi havis 1736 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Vicques situas ĉe la suda flanko de la rivero Scheulte en la valo Terbi, tio estas valkaldrono oriente de la Valkaldrono de Delemonto. Krom la ĉefvilaĝo Vicques mem apartenas al la komunumo ankaŭ al vilaĝeto Recolaine (kies germana nomo estas Riklingen). La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 12,75 km², de kiuj preskaŭ la duono, nome 47% estas kovritaj de arbaro, 46% servas por agrikulturo kaj 7% por setlado.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Vicques limas en nordo al Bärschwil (SO), en oriento al Courchapoix, en sudoriento al Vermes, en sudo al Rebeuvelier, kaj en okcidento al Courroux.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Vicques situas ĉe la pasejvojo tra Schelten-Pasejo de Delemonto al Mümliswil en Kantono Soloturno. Al la publika transportreto la komunumo estas konektita per buslinio de la stacidomo de Delemonto al Montsevelier. Krome de Vicques flanka buslinio kondukas al Vermes.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Vicques datiĝas el la jaro 866 kiel Vicum.

Kiel unu de la 13 liberaj vilaĝoj de la Senjorujo Delemonto Vicques fariĝis en la jaro 1271 havaĵo de la Princepiskopejo Bazelo. Post la Franca Revolucio de 1792 dum unu jaro la vilaĝo apartenis al la Raŭraka Respubliko por poste aparteni de 1793 ĝis 1815 al Francio, unue kiel parto de la departemento Mont-Terrible kaj poste de la departemento Haut-Rhin. En la jaro 1815 la Viena Kongreso atribuis la regionon al la svisa Kantono Berno. Ek de la 1-a de januaro 1979 Vicques apartenas al la nove fondita Kantono Ĵuraso.[1]

Kun efiko de la 1-a de januaro 2013 estis fondita el Montsevelier, Vermes kaj Vicques la nova komunumo Val Terbi. Origine volis partopreini ankaŭ komunumoj Corban, Courchapoix, Courroux kaj Mervelier, sed iliaj loĝantaroj dum la baloto de la 7-a de feburaro 2012 malakceptis la kuniĝon, kial la nova komunumo nun konsistas nur el tri de la sep komunumoj de la valo.[2]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Bildoj[redakti | redakti fonton]