Rodrigesa kanbirdo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Rodrigesa kanbirdo
Rodrigesa kanbirdo
Rodrigesa kanbirdo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Silviedoj Sylviidae
Genro: Acrocephalus
Specio: A. rodericanus'
Acrocephalus rodericanus
(A. Newton, 1865)
Konserva statuso
EN
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La Rodrigesa kanbirdo (Acrocephalus rodericanus) estas paserina birdo de la genro Acrocephaluskanbirdoj kiuj estas brunecaj birdoj kiuj loĝas en kareksejoj kaj apartenas al la familio de Akrocefaledoj, sed iam estis inkludataj en la grupo de Silviedoj.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas 13.5 cm longa mezgranda kanbirdo kun uniformaj olivecbrunaj supraj partoj kun pli palaj, flavecaj sablokoloraj subaj partoj; pli grizeca se la plumaro estas eluzita. La beko estas longa kun rozkoloreca suba makzelo. La levebla krono havigas krestecan aspekton. La relative longaj kruroj estas grizaj. Kiel ĉe plej parto de kanbirdoj, ankaŭ tiu specio montras malhelan traokulan strion kaj ĉefe helan superokulan strion. La voĉo estas akra, plendema alarmalvoko, kaj la kanto estas milda kaj melodieca, ne tiom aŭdata kiom ĉe aliaj kanbirdoj. Tiu specio levas kaj mallevas kutime la longan kaj gradecan voston.

Disvastiĝo[redakti | redakti fonton]

Ĝi troviĝas kiel endemio nur en la insulo Rodriges, kiu apartenas al Maŭricio kaj estas unu el la insuloj Maskarenoj en la Hinda Oceano kaj kiu suferas unu el la plej degraditaj ekosistemojn de la oceanaj insuloj. Ties natura biotopo estas subtropikaj aŭ tropikaj sekaj aŭ humidaj arbustaroj kaj plantejoj. Tiu afrotropika birdo estas minacata pro habitatoperdo.

La Rodrigesa kanbirdo loĝas nur en kelkaj valoj en la centro de la insulo. Homoj detruis preskaŭ la tutan indiĝenan flaŭron ĉefe pro senarbarigo por lignoproduktado meze de la 20a jarcento, fine de la 1960-aj jaroj uraganoj preskaŭ formortigis la specion kaj en 1979 restis nur 8 paroj kaj 1 sola individuo, sed dum la 1980a-aj jaroj la subpopulacioj rekuperiĝis kaj en 1999 jam estis almenaŭ ĉirkaŭ 150 individuoj, kaj nun la Rodrigesa kanbirdo troviĝas en densa makiso aŭ arbaroj kie hegemonias enmetitaj arboj kaj arbustoj, prefere ĉe klaraĵoj aŭ arbarbordoj. La majoritato de la populacio estas en areoj kie hegemonias pomrozo (Syzygium jambos), sed ankaŭ mahagono (Swietenia mahogoni), tekomo (Tabebia pallida) kaj araŭkario (Araucaria cunninghamii). Ankaŭ enmetitaj katoj kaj ratoj endanĝerigas la specion.

Kutimaro[redakti | redakti fonton]

Tiu malgranda, apenaŭ videbla birdo manĝas ĉefe insektojn kaj pasas sian tempon manĝante trankvile alte en la densaj arbaroj, plukante siajn predojn el la foliaro, levante kaj mallevante sian voston. Ŝajne la paroj de la Rodrigesa kanbirdo restas kune en teritorio plej parton de la jaro.

Dum la reprodukta sezono, kiu etendas el fina septembro al marto, la paro de Rodrigesa kanbirido konstruas neston. Kutime tio estas malgranda tasforma strukturo, kun profunda interno kovrita de kelkaj plumoj, kiu situas ĝis naŭ metrojn supergrunde, subtenita en forko de sveltaj branĉoj. La ino demetas 2 al 3 ovojn ĉiun ovodemetadon, kaj eble faras du ovodemetadojn ĉiun reproduktan sezonon. Ambaŭ seksoj kunhavas respondecon dum kovado.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Fonto[redakti | redakti fonton]

Haliaeetus leucocephalus LC0198.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Birdoj