Rozbrova karpodako

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Rozbrova karpodako
Rozbrova karpodako, en Himaĉal Pradeŝ, Barato
Rozbrova karpodako, en Himaĉal Pradeŝ, Barato
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Fringedoj Fringillidae
Genro: Carpodacus
Specio: 'C. rodochroa'
Carpodacus rodochroa
(Vigors, 1831)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
v  d  r
Information icon.svg

La Rozbrova karpodako (Carpodacus rodochroa) estas birdo de la familio de Fringedoj. Tiu specio estas kutime lokata en la genro Carpodacus, sed ĝi estas ankoraŭ sub dubinda pristudo. Karpodakoj estas birdoj brunecaj, kun ruĝaj aŭ rozkoloraj ĝeneralaj nuancoj aŭ markoj en kapo, brusto, pugo ktp.

Enhavo

Disvastiĝo [redakti]

Tiu hindomalaja birdo troviĝas en Butano, Ĉinio, Barato, Nepalo kaj Pakistano. Ties natura biotopo estas borealaj arbaroj kaj subtropikaj aŭ tropikaj sekaj arbaroj.

Aspekto [redakti]

La plej rimarkinda karaktero de tiu karpodako estas tre helroza superokula strizono (kio nomigas la specion laŭ la komuna nomo) el frunto al nukoflankoj inter rozbrunecaj krono kaj traokula strizono el bekobazo al kolflankoj. Ankaŭ la vango, gorĝareo kaj resto de subaj partoj estas helrozaj. La dorso estas bruna kun nigreca vertikala strieco. Ankaŭ la vosto estas nigreca kaj iome forkoforma. La pugo kaj subpugo estas tre rozaj. Temas pri tre rozkolora karpodako, kio pravigas la nomigon laŭ la latina scienca nomo kie rodochroa estas kunmetaĵo de du radikoj el la antikva greka kiuj signifas respektive “roza” kaj “koloro”. Kiel ĉe aliaj karpodakoj, ankaŭ tiu havas mallongan dikan bekon.

Referencoj [redakti]

Bildaro [redakti]

Haliaeetus leucocephalus LC0198.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Birdoj